Al la enhavo

Io ajn internacia lingvo! Aŭ nepre Esperanto?

de Rogir, 2008-decembro-01

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2009-marto-04 14:56:57

Kara Mikhail!
Necesas ĉiam tralegi la ĵus skribitan mesaĝon antaŭ ol vi sendos ĝin. Mi devis legi vian mesaĝon kelkfoje ol mi bone komprenis ĝin. Sed kun viaj konkludoj mi povas konsenti. Por mi estas pli grave, ke E-o malfermas vojon al individuoj ol tio, ke ĝi kaŭzas problemojn por registaroj.
Bonvolu diligente studi la lingvon!

ermito (Montri la profilon) 2009-marto-04 17:21:43

Iam Zamenhof tiel diris: ni estas amikoj de la ideo de lingvo internacia, sendepende de tio, kiu lingvo tiu estos. Sed ni ne forgesu, ke post Zamenhof pasis jam pli ol 100 jaroj kaj Esperanto nun estas kreaĵo de la tuta esperantistaro. En Esperanton estas tradukitaj multegaj majstroverkoj de la monda literaturo, estas multo farita pri diversfakaj terminaroj, Esperanto do estas lingvo evoluinta, elprovita kaj viva.

Se iu volus enkonduki iun alian artefaritan lingvon (ĉar nacia lingvo ne povas esti neŭtrala pontolingvo) kiel internacian interkomprenigilon, li devus denove trafari ĉi ĉion: traduki al tiu lingvo la Biblion, Kuranon, la verkojn de Ŝekspiro, Puŝkin, Cervantes, Goethe, kaj multegaj aliaj verkistoj, li devus elspezi do abundon de energio. Sed por kio? Estas neeble, ke tiu nova lingvo estus pli simpla ol Esperanto. Kaj se ĝi eĉ estus pli simpla ol Esperanto, tiuj ĉi farendaj penoj senvalorigus tiun ĉi simplecon. Esperanto estas sufiĉe simpla kaj se iu lingvo povus esti pli simpla - ne je tre multe.

Tial eĉ se iu stulta interregistara instituto aŭ voĉdonado de stultaj homoj decidus enkonduki iun alian pontolingvon ol Esperanto, ni povas trankvile prifajfi tiun decidon, ĉar, kiel diris nia genia Majstro, "por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia" okulumo.gif

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-05 04:00:12

Estimataj sinjoroj, dankon por viaj respondoj. Kvankam mi nenie deklaris, ke mi tute lernis paroli Esperante, viaj korektadoj estis tre utilaj. Mi ĉiam kelkfoje relegas miajn mesaĝojn, sed, kiel oni skribis en baroj je okcidento de Ameriko, "ne pafu pianiston, li muzikas kiel scipovu".
Mi ĝojas, ke miajn oblikvajn frazojn finfine oni eblis kompreni. Pardonu min, se miaj eraroj ofendis vin.

Trold (Montri la profilon) 2009-marto-05 14:20:06

Pardonu min, se miaj eraroj ofendis vin.
Trankvilu! la plejmulto de ĉi tie forumanoj ne skribas sen iom da eraroj foje al foje, kaj tiu tute ne gravas. Estas ja forumo por lerni legi kaj skribi. Sed bone ke pli spertaj ĝustigas malpli spertajn skribantojn.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-05 18:52:30

Trold:Trankvilu! ... Sed bone ke pli spertaj ĝustigas malpli spertajn skribantojn.
Vi estas ne atenta, mi dankis kunkonversaciojn(?) interparolantojn por korektoj. Mi estos feliĉa, se iu indiku miaj eraroj, kiel Miland faris. Mi nur skribas, ke supozoj de Cimerman kaj dobri pri mi ne estis korekta.
Mi scias, ke multe da eraroj en teksto aspektas kvazaŭ aŭtoro estas nek diligenta, nek saĝa. Tio ne ĉiam estas tiel. Iom da multe tolerecon estos utila por ĉiuj.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-08 04:55:26

Adolf Hitler estis demokrate elektita de la germana popolo... (kaj aliuloj en aliaj landoj)
Hodiaù, se la popolo balotus pri tutmonda lingvo, ghi favorus la anglan...
Plibone estas "guto konstante frapanta" ol pluvega demokrata fervoro...
( La popolo ne pensas, nur individuoj...)

Reen al la supro