Al la enhavo

Kion faris, faras kaj faros homaro por la homaro?

de Andreo Jankovskij, 2008-decembro-05

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-decembro-05 04:44:03

sal.gif

Kion faris, faras kaj faros homaro por la homaro?

Mi petas skribi respondojn, demandojn kaj komentojn!

rideto.gif

alfred14 (Montri la profilon) 2008-decembro-06 11:57:28

Andreo Jankovskij:sal.gif

Kion faris, faras kaj faros homaro por la homaro?

Mi petas skribi respondojn, demandojn kaj komentojn!

rideto.gif
nenio evidente
kial?
lango.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-06 12:51:59

Bedaŭrinde ĝis nun la homaro ne havas institucion kiu povus decidi fari ion por la tuta homaro. Ni nur havas la solajn homojn kiuj zorgas pri la propraj interesoj kaj la solaj landoj, kiu ankaŭ nur zorgas pri la aferoj de la lando. Krom tiu nur restas la [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Unuiĝintaj_Nacioj]Unuiĝintaj Nacioj[/url], sed tiun ja regas kelkaj ŝtatoj kiuj povas bloki ĉiun decidon per vetoo.
Se ni iam havus institucion al kiu povus partopreni ĉiu homo kaj ĉiu lando kaj kiu havus la povon fari la decidojn por la homaro, tiam la homaro enirus novan epokon. Militoj ne plu eblus kaj decidoj estus farotaj kiuj taŭgus por la tuto, ne nur por kelkaj homoj aŭ landoj.
Sed mi iom dubas ke mi sufiĉe longe vivos por sperti tion.

69UM24OSU12 (Montri la profilon) 2008-decembro-06 18:15:25

Espereble, la homaro povas lerni pli bone komuniki kaj interkompreniĝi. Mi kredas ke ĉiu persono devas asekuri ke li aŭ ŝi respektas ĉiuj la aliajn mondo-personojn. Ne ekzitas magia solvo por la malfeliĉoj de la mondo, kaj ĉiu persono almenaŭ povas pasigi sian vivon konduktanta sin tiamaniere ke ne kontribuas al la problemoj.

(Mi scias ke mia Esperanto jam ne estas tre bona. Mi aprezus helpon por pli bone esprimi miajn pensojn.)

Eujensc (Montri la profilon) 2008-decembro-28 22:06:11

Mi kredas ke la devo fari ion por la homaro pli estas devo de la homo ol estas devo de la homaro mem. La homoj kiuj konsistigas la homaron nur iom kaj iam reprezentas tiun homaron, sed homo ĉiom kaj ĉiam reprezentas sin mem.

Mi spertas tro ofte ke homoj parolas kvazaŭ estas nur la registaroj de lokoj kaj landoj kiuj devas respondi al la militoproblemoj, malsatoproblemoj kaj ĉiu problemo sur la mondo. Sed registo estas homo, ne homaro, kaj, sen la kunlaboro de la homoj kiuj konsistigas la homaron kiun estas regata, registo ne povas fari ion.

Kiam iu homo agas por la homaro, kaj ties geamikoj aŭ aliaj iuj ajn agas por la homaro, tiam estas la homaro farante ion por la homaro.

bobowo (Montri la profilon) 2009-januaro-09 20:41:42

Eble oni povus respondi tiel:
La homaro laboras por ĉiuj individuaj homoj kaj la individuo laboru por la tuta homaro komence de si mem

Reen al la supro