Al la enhavo

Ĉu Usono kaj Rusio estas belegaj landoj?

de Andreo Jankovskij, 2008-decembro-05

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-25 10:05:45

Iĉo:
rosto:Se virino estas bela, do estas verŝajne, ke ŝi estas ne tre saĝa.
shoko.gif Tio estas nenio alia ol nura stereotipo.
Mi konsentas. Eble mi ne devus skribi tiel. Vere, tio estas stereotipo.
Sed teme pri landoj tio taŭgas. Se iu lando estas tre bela, ĝi tiakaze evoluas turismon. Por tio oni ne bezonas altintelektan teknologion, kio sekve ne evoluiĝas.

Tiel kondutas fojfoje ankaŭ homoj, ne nur inoj, sed ankaŭ viroj.

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-26 00:56:34

Beleco estas demando de gusto.

Rusujo kaj Usono estas grandaj, en tiuj landoj evidente estas multaj belaĵoj kaj evidente malbelaĵoj, ja tiuj landoj estas tutaj civilizoj. Pri Malto ekzemple eblas facile aserti - ĝi estas bela! Ĉar lando estas malgranda kaj skurpule aranĝita. Evidente en grandaj landoj povas esti eĉ multe pli belaj aĵoj, sed tamen ankaŭ aĉaĵoj.

Beleco ankaŭ dependas de homo juĝanta kaj rigardanta. Estas homjo kiuj vidas belecon ĉie rideto.gif , eĉ en Ĉernobilo.

manu_fr (Montri la profilon) 2009-januaro-26 19:40:41

Andreo Jankovskij:rideto.gif

Ĉu Usono kaj Rusio estas belegaj landoj?
En Usono, kiu estas grandega lando -kompare al la mia-, mi vere ĝuis de Naturo, en pura akcepto.
Precipe en famaj "Naciaj Parkoj" (National Parks), kie ankoraŭ bestoj sovaĝaj povas vivi tute libere : kompreneble tiuj Naciaj Parkoj estas ege vastaj kaj protektitaj de homagresoj.
Kompreneble Usono estas tiel granda lando, ke oni povas renkonti pejzaĝojn tre diversaj kaj belegaj, ofte sen spuro de homvivo.
Tio certe renkonteblas ankaŭ en Rusio, kiun mi tamen tute ne konas (eĉ se tamen natura diverseco permesas piediri en "siberia" tundro eĉ en la Rocky Mountains ! )

Do mi dirus, ke Usono estas belega lando pro tio. Sed nur pro tio ! lango.gif

dina georgieva (Montri la profilon) 2009-februaro-10 13:48:01

sal.gif Mi ankaŭ pensas kiel vi , estimata RiotNrrd!Al mi plaĉas kaj Uzono,kaj Rusio!Plu Rusio,verŝajne ni estas proksimaj popoloj!Sed mi volas vivi nur en mia malgranda nekonata Bulgario!

sinjoro (Montri la profilon) 2009-februaro-16 09:42:39

dina georgieva:sal.gif Mi ankaŭ pensas kiel vi , estimata RiotNrrd!Al mi plaĉas kaj Uzono,kaj Rusio!Plu Rusio,verŝajne ni estas proksimaj popoloj!Sed mi volas vivi nur en mia malgranda nekonata Bulgario!
Ho, via lando estas nek tiom nekonata, nek tiom malgranda ridulo.gif

werechick (Montri la profilon) 2009-februaro-17 23:43:43

Mi estas usona, kaj mia lando estas tre bela, sed nur kelktempe. Mia koramikino rusa estas, kaj diras al mi ke ŝi hejmurbo, Sankt-Peterburgo belegas.

Mi kredas ke mia amikino parolas vere. ridulo.gif

Reen al la supro