Al la enhavo

Cŭ la esperanto estas kontraŭ la Kristanismo?

de BelgoHead, 2008-decembro-07

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

BelgoHead (Montri la profilon) 2008-decembro-07 11:24:20

laŭ la kristanismo (en la rakonto de turo de babelo)
Dio kreis la lingvoj de la tero carx li volis puni la homaro
Do, Kristanoj de Lernu kaj la aliaj. kial vi uzas kaj lernis la esperanto se estus kontraŭ la volo de via dio?

danielcg (Montri la profilon) 2008-decembro-07 15:17:59

Estimada samideano:

Mi komencas per agnosko pri tio, ke mi ne estas certa ĉu la babela turo ekzistis, aŭ ĉu temas pri simbola rakonto. Sed ĉiukaze, kio gravas nun estas, ĉu la malfacila komuniko inter diverslingvaj popoloj estas volo de Dio aŭ ne.

En la antikva hebrea stilo, en kiu estas verkitaj la libroj de la Malnova Testamento, ofte la esprimoj pri tio, kion Dio "faras", pli vere estas komprenendaj kiel tio, kion Dio "permesas".

Ekzample, kiam Moseo iris antaŭ la Faraono, la Biblio diras ke "la Eternulo malmoligis la koron de la Faraono" (mi citas laŭmemore), sed en tiu literatura stilo, la senco estas ke "la Eternulo permesis, ke la koro de la Faraono malmoliĝu".

Tio kongruas kun la kristana doktrino, laŭ kiu Dio ne kaŭzas malbonon, sed (pro kialoj ofte nekonataj de ni) li povas permesi ĝin.

Oni povas tiel konsideri, ke Dio nur permesis ke la lingvoj konfuziĝu, kaj do ne estas kontraŭ lia volo, ke ni intencu ripari tiun malbonon.

Alia interpreto povas esti, ke Dio efektive volis tiun lingvokonfuzon en tiu momento kaj por tiuj homoj, kiel puno pro ties vanteco kaj aroganteco. Sed tio ne devigas nin daŭrigi tiun situacion, kaj ne malindigas nian esperantan agadon.

Ĉiakaze, ŝajnas evidente ke la plej gravaj kristanaj komunumoj konsideras ke ne estas kontraŭdiro inter Esperanto kaj kristanismo, kiel atestas la ekzisto de la evangelia KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) kaj de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista). Ĉi lasta eĉ ricevis la statuson de "kanonjura persono", kiel "asocio de fideluloj", kaj la benon de pluraj Papoj.

Amike,

Daniel

BelgoHead:laŭ la kristanismo (en la rakonto de turo de babelo)
Dio kreis la lingvoj de la tero carx li volis puni la homaro
Do, Kristanoj de Lernu kaj la aliaj. kial vi uzas kaj lernis la esperanto se estus kontraŭ la volo de via dio?

novatago (Montri la profilon) 2008-decembro-07 15:46:41

BelgoHead:laŭ la kristanismo (en la rakonto de turo de babelo)
Dio kreis la lingvoj de la tero carx li volis puni la homaro
Do, Kristanoj de Lernu kaj la aliaj. kial vi uzas kaj lernis la esperanto se estus kontraŭ la volo de via dio?
Verŝajne, vi ne scias multe nek pri Esperanto nek pri kristanismo. La kristanismo, baziĝas sur la Nova Testamento, kie Dio pardonis ĉiun pekon (eble ne la prapreko) kaj ne baziĝas sur la Malnova, kie aperas tiu rakonto pri Babelo. La Malnova Testamento estas (aŭ baziĝas sur) judaisma libro. Zamenhof estis judo. Eble vi aŭ iu povus pensi ke li volis kontraŭdiri la Dian volon sed mi multe dubas pri tio. Li verŝajne nur pensis ke jam estis horo por montri ke la homaro ne indis tian punon plu.

La homaro ŝajnas preta por liberiĝi de la puno sed multaj homoj elektis la malfacilan vojon.

Tamen, laŭ mi (kristano, kiu ne sentas sin katolika sed kristano) la rakonto pri Babelo, nur estas tio: rakonto. Eble eĉ infana. Ĉar iu ajn povas vidi ke por malsamigi lingvon, oni nur bezonas malproksimecon, fizikan aŭ psikologian. Ankaŭ iom da tempo kompreneble senkulpa.gif.

Ĝis, Novatago.

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-07 18:41:24

BelgoHead:Kristanoj de Lernu kaj la aliaj. kial vi uzas kaj lernis la esperanto se estus kontraŭ la volo de via dio?
Ĉu vi scias ke la pasinta papo, Johano Paulo la 2-a, estis entuziasma Esperantisto? Li ja estis, kaj la lingvoj uzitaj en liaj paskaj urbi et orbi salutoj enhavis Esperanton. Ankaŭ pri lia posteulo, Benedikto la 16-a. Do ne ĝenu vin pli pri tio!

BelgoHead (Montri la profilon) 2008-decembro-08 04:12:50

Verŝajne, vi ne scias multe nek pri Esperanto nek pri kristanismo. La kristanismo, baziĝas sur la Nova Testamento, kie Dio pardonis ĉiun pekon (eble ne la prapreko) kaj ne baziĝas sur la Malnova, kie aperas tiu rakonto pri Babelo. La Malnova Testamento estas (aŭ baziĝas sur) judaisma libro. Zamenhof estis judo. Eble vi aŭ iu povus pensi ke li volis kontraŭdiri la Dian volon sed mi multe dubas pri tio. Li verŝajne nur pensis ke jam estis horo por montri ke la homaro ne indis tian punon plu.
La Kristanismo estas baziĝis je la du libroj, Nova kaj malnova testamento. estas fondiĝis el la du libroj do ne forsendi ginx(la malnova testamento)

sed, vi havas prava. post la rakonto "turo de babelo" , dio pardonis homaro, tra la morto de sia filo. por ke homaro povis krei lingvon internacian kiel Esperanto sens Kontraudiri lin.

Mi forgesis tio. Dankon

Ankau, mi estos tre kontenta se iu povigas montras min miaj eraroj ci-tiu en esperanto.

novatago (Montri la profilon) 2008-decembro-08 11:35:43

BelgoHead:
La Kristanismo estas baziĝis baziĝas je sur la du libroj, Nova kaj malnova testamento. estas Ĝi fondiĝis el la du libroj do ne forsendi ginx forsendu ĝin(la malnova testamento)

sed, vi havas prava pravas. post la rakonto "turo de babelo" , dio pardonis homaron, tra post la morto de sia filo. Por ke homaro povis povus krei lingvon internacian kiel Esperanton sens kontraŭdiri lin.

Mi forgesis tion. Dankon

Ankaŭ, mi estos tre kontenta se iu povigas montras min miaj eraroj ci-tiu montri miajn erarojn al mi ĉi tie en esperanto.

*Vi povas demandi min pri la korektado.
Jes kaj ne. Kristanismo baziĝas malrekte sur la Malnova Testamento sed ĝi nur estas longega enkonduko por montri kiel ŝanĝiĝis la rilato de Dio kun la homaro post la alveno de Kristo. Kristanismo, laŭ rekta difino, baziĝas sur la mesaĝo de Jesuokristo, kaj tiu mesaĝo nur aperas en la Nova Testamento.

Ĝis, Novatago.

josell (Montri la profilon) 2008-decembro-08 22:30:17

Ne. Mi estas eble duon-kristano kaj kredanto; mi pensas ke esperanto ne estas kontraŭ-kristana afero.

La Biblio estas judia kaj kristana, kiel ankaŭ estis Zamenhoff.

Volapuko estis kreita de religiisto kristana; esperanto estas pli bone kaj tree malsama ol Volapuko, sed ĉiel Esperanto estas kreita lingvo ankaŭ.

Kiel al mi, al Dio ankaŭ ŝatas la diverseco.

andogigi (Montri la profilon) 2008-decembro-09 02:14:43

BelgoHead:laŭ la kristanismo (en la rakonto de turo de babelo)
Dio kreis la lingvoj de la tero carx li volis puni la homaro
Do, Kristanoj de Lernu kaj la aliaj. kial vi uzas kaj lernis la esperanto se estus kontraŭ la volo de via dio?
Jes, sed tio estas aliaj rakontoj de la nova testamento pri temo de lingvoj. Ekzemple, legu La Agoj 2

"Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto. Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al alia : Rigardu! ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj? Kiel do ni aŭdis ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis?"

Mi kredas ke ĉi tiu miraklo de la Pentekosta pruvas ke La Eternulo volas nin povi komunikiĝi.

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-09 12:32:01

Estonte Esperanto pli disvastiĝos. Interkultura komunikado pligrandiĝos. Homoj en tradicie kristanaj landoj pli bone komprenos, ke Kristanismo ne estas ia unika revelacio, sed nur ia loka religio same kiel aliaj religioj. Homoj plu ne opinios pri aliaj religioj, kvazaŭ ili estas nur iaj strangaj fremdaj kutimoj, sed pli bone komprenos vidpunktoj de alilandanoj. Esperanto ne estas kontraŭ ia religio, sed Esperanto ja helpas malkovri veron! Pro tio iu ajn religio ne povos plu pretendi, ke ĝi estas pli vera ol aliaj.

Krom tio, lango.gif Dio kreis tion multlingvecon por ke homoj ne atingu ĉielon (ja, babela turo celis tion). Nuntempe kiam homoj jam flugas en ĉielo kaj en kosmo, tio plu ne estas senca por Dio. sal.gif

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-decembro-09 13:05:20

novatago:
BelgoHead:
La Kristanismo estas baziĝis baziĝas je sur la du libroj, Nova kaj malnova testamento. estas Ĝi fondiĝis el la du libroj do ne forsendi ginx forsendu ĝin(la malnova testamento)

sed, vi havas prava pravas. post la rakonto "turo de babelo" , dio pardonis homaron, tra post la morto de sia filo. Por ke homaro povis povus krei lingvon internacian kiel Esperanton sens kontraŭdiri lin.

Mi forgesis tion. Dankon

Ankaŭ, mi estos tre kontenta se iu povigas montras min miaj eraroj ci-tiu montri miajn erarojn al mi ĉi tie en esperanto.

*Vi povas demandi min pri la korektado.
Jes kaj ne. Kristanismo baziĝas malrekte sur la Malnova Testamento sed ĝi nur estas longega enkonduko por montri kiel ŝanĝiĝis la rilato de Dio kun la homaro post la alveno de Kristo. Kristanismo, laŭ rekta difino, baziĝas sur la mesaĝo de Jesuokristo, kaj tiu mesaĝo nur aperas en la Nova Testamento.

Ĝis, Novatago.
Fakte, Novatago, necesas modifi la konjugon de tiu 'povus', tiel ke ĝi estu "...por ke la homaro povu krei internacian lingvon...."

Salutojn,

Benjameno

Reen al la supro