Al la enhavo

arkaismo?

de Dis-pater, 2008-decembro-12

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Dis-pater (Montri la profilon) 2008-decembro-12 18:07:54

Ĉu estas arkaaĵa vortoj en Esperanto?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-12 19:17:16

Jes, laŭ la lernua vortaro ĝi estas, sed mi ne uzus ĝin, mi uzus 'praaĵo' aŭ ion similan anstataŭe.

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-12 19:21:15

La vorto estas ankaŭ en la Reta Vortaro, sed bedaŭrinde mankas itala traduko.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-18 18:41:19

Ĉu mi bone memoras, "sori" signifus "supren iri".

Sammondane,
Ĥod

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-18 18:45:04

Ha! Jen:

Anstataŭ supren kaj malsupren Zamenhof iam proponis la vortetojn *sor* kaj *sob*. Kiel vortetoj ili apenaŭ iam uziĝis, sed *sor* trovis uzon kiel ordinara radiko: sori = “suprenflugi”.

http://bertilow.com/pmeg/pmeg140/gramatiko/neofici...

Sammondane,
Ĥod

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-januaro-06 23:17:53

Estas 'kian', 'tian', ktp, kiu fariĝis 'kiam', 'tiam', ktp -> kaj 'ci', kiu estas vorto por 'vi'.

Ankaŭ estas Pra-Esperanto kaj Arcaicam Esperantom

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-07 14:43:40

Oŝo-Jabe:Estas 'kian', 'tian', ktp, kiu fariĝis 'kiam', 'tiam', ktp -> kaj 'ci', kiu estas vorto por 'vi'.

Ankaŭ estas Pra-Esperanto kaj Arcaicam Esperantom
Ĉu mi bone memoras, ci estis nur alia pronomo, kaj estis ceterigita pro la pliofta uzado de vi, sed ne estis anstataŭigita de vi, ĉu ne? demando.gif

Sammondane,
Ĥod

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-07 16:27:22

Rodrigoo:Ĉu mi bone memoras, ci estis nur alia pronomo, kaj..
Ci neniam estis uzata kiel vi. Ĝi ne estis en la "unua libro".

Jen paĝo el PMEG (11.4, "Ci" - rigardu la unuan skatolon kaj la sekvan alineon).

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-januaro-08 00:11:00

Estas!

Ekzemple vorto "komputero" = komputilo.

En Reta Vortaro estas tre iomete da arkaismaj vortoj, oni indikas ilin per (arkaismo).

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-22 14:05:40

...ofte staras muroj de miljaroj...

Reen al la supro