Al la enhavo

Kiel uzi po?

de Rogir, 2008-decembro-16

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-16 14:39:41

Mi ne tute komprenas la signifon kaj uzon de 'po', verŝajne ĉar simila prepozicio ne ekzistas Nederlande.

Mi jam aŭdis ke oni povas diri "la kotizo estas po 60 eŭrojn por ĉiu tago", kaj mi komprenumas kion ĝi signifas, sed estas ankoraŭ strange por mi.

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-16 15:05:55

Rogir:Mi ne tute komprenas la signifon kaj uzon de 'po', verŝajne ĉar simila prepozicio ne ekzistas Nederlande.
Sekcio 12.3.6.8 (paĝoj 208-210) de la PMEG havas bonan klarigon.

Memorigilo; Po signifas Porcio por ĉiu membro de grupo, ekz.
A, B kaj C ricevis po unu pomo (tio estas, ke A ricevis unu pomon, B ricevis unu pomon kaj C ricevis unu pomon).

Tamen po ĉiam aperas antaŭ la numero aŭ kvanto, neniam poste: do oni ne diru 'nia flugmaŝino veturis 500 kilometrojn po horo', sed 'nia flugmaŝino veturis po 500 kilometroj en horo', ĉar la 'porcio' ĉi tie ne estas horo; ĝi estas la 500 km-a unuo de distanco veturita; do al ĉiu horo estas asociita sia 'porcio', nome 500 km-j veturitaj.

Ĉu pli klare nun?

MarkIB (Montri la profilon) 2008-decembro-16 15:20:40

Ho, tio estas mirinda. En litova ni havas la saman vorton "po".
EO: A, B kaj C ricevis po unu pomo.
LT: A, B ir C gavo po vieną obuolį.

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-16 15:27:43

Do ĉu mi povas diri 'Mi aŭskultas mian muzikan rapidece 1.2x ĉar tiel eblas aŭskulti po pli muzikon en tago' ?

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-16 15:45:40

Rogir:Do ĉu mi povas diri 'Mi aŭskultas mian muzikan rapidece 1.2x ĉar tiel eblas aŭskulti po pli muzikon en tago' ?
Miaopinie, ne necesas uzi po antaŭ pli; oni povus diri ekz. 'Mi aŭskultas mian muzikon 1.2-oble pli rapide ĉar tiel eblas aŭskulti pli da muziko tage.'

mnlg (Montri la profilon) 2008-decembro-16 16:40:41

'Po' signifas 'laŭ unuopa kvanto de'. Ĝi ĉiam aperas antaŭ la nombro.

Marko donis al ni ses pomojn
Estas ses pomoj entute.

Marko donis al ni po ses pomoj
Estas ses pomoj por ĉiu persono. (do entute estas p*6 pomoj).

'Po' uziĝas por distribuoj, ne por komparoj, do kiel Miland ĝuste diras, vi ne bezonas 'po' en via ekzempla frazo.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-18 18:24:27

Legu:

- Kiom kostas la ĉeestado en la ĉaleto?
- 30 eŭrojn.
- Dum kiom da tempo?
- Se vi pagos potage, kostos 30, sed posemajne 90

Iel ajn, kontrolu ĉi tie:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/ro...

Sammondane,
Ĥod

Reen al la supro