Al la enhavo

Koramiko

de nshepperd, 2008-decembro-21

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-decembro-30 01:01:45

Ĉiuj supre menciitaj vortoj kun "vir" estas ridindaj.

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-30 01:23:47

Kaj survangindas vi, ĉevalo.

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-decembro-30 02:20:40

Filu:Kaj survangindas vi, ĉevalo.
Kaj tio ĉi estas heninda kaj hufobatinda. rido.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-02 15:51:47

Uzu la vortojn laŭvole, karaj, ĉiuj rajtas fari kiel emas.

Sammondane,
Ĥod

jchthys (Montri la profilon) 2009-januaro-02 16:33:24

Mi opinas, ke "amikiĉo" estas tre bona.

werechick (Montri la profilon) 2009-januaro-02 21:21:11

Rogir:Ĉar personaj vortoj norme estas viraj, kaj inaj versioj kunhavas -in-. Vere, kiam vi bezonas paroli pri gekoramiko kaj ne mencii ĝian sekson?
Ofte, mi devas paroli pri mia koramikino sed devas ne diri ke ŝi estas ina. Miaj mastroj ne scias ke mi estas geja ulino, do mi ofte "play the pronoun game," (ne uzas inajn aŭ virajn pronomojn).

Mi parolas tiel do mi povas diri ion, kaj ne mensogi.

Nature, miaj mastroj ne estas samideanoj. Ili parolas angle kun mi, do mi diras ke mi havas "sweetheart," sed, kun mia esperantistaj geamikoj, mi diras ke mi havas bonegan koramikinon. ridulo.gif

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-03 09:19:59

Al mi ŝajnas ke en Esperanto jam ĉio estas taŭga.

Estas en Eo principo de "Neceseco kaj sufiĉeco", ekstrema precizeco ne estas celo de lingvo.

Por dezirantoj Loglan estas bona solvo okulumo.gif (aŭ eĉ IDO)

Reen al la supro