Al la enhavo

Lanĉo de ŝuoj

de Frankouche, 2008-decembro-22

Mesaĝoj: 94

Lingvo: Esperanto

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-25 18:41:53

Anoj de NBP (Naci-Bolŝevisma Partio) en Rusio ofte ĵetas ovojn en oficialulojn dum konferencoj. Kaj kial gardistoj kaptas ĵetintojn ili ĉiam diras:"Atentu pri ni, aŭ sekvontfoje ni ĵetos grenadon". Buŝo devas gaji ke lin atingis ŝuo sed ne grenado.

victornino (Montri la profilon) 2008-decembro-25 20:53:03

Mi ŝatus lanĉi florojn al Monica Bellucci.

vivu la lanĉfilozofio!

lango.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-25 21:08:53

victornino:Mi ŝatus lanĉi florojn al Monica Bellucci.
Sed bonvolu ne ĵeti la florojn kun la vazo, vi povus vundi ŝin. ploro.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-26 16:17:49

victornino:Mi ŝatus lanĉi florojn al Monica Bellucci.

vivu la lanĉfilozofio!

lango.gif
Bush merden! Monica ĉielen! rido.gif

Sammondane,
Ĥod

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-26 16:58:16

Rodrigoo:Monica ĉielen!
Tre strange al mi estas la vorto ĉiel-en (ĉu ĉiamanieren lango.gif aŭ en ĉielon?)

Nipatr', kies est' ĉielas, iĝu via nom' sankt'...

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-26 17:38:23

Filu:
Rodrigoo:Monica ĉielen!
Tre strange al mi estas la vorto ĉiel-en (ĉu ĉiamanieren lango.gif aŭ en ĉielon?)

Nipatr', kies est' ĉielas, iĝu via nom' sankt'...
Ĉielo estas la taŭga loko por ŝi, Diino, sed se mi ankoraŭ ne renkontiĝis kun mia umikino, mi dirus ke mi volas Monica ĉiel. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Trold (Montri la profilon) 2008-decembro-27 17:46:20

Sed kial ne ĵurnalisto lanĉi ŝuon al Saddam ?
Ĉu ne la lanĉo de ŝuoj montriĝas ke, la demokrato en Irako nun fakte iom pli bone funkcias. Homoj nun finfine povas montri iliajn malkonsentojn sen tuj iĝi torturita kaj ekzekutita.
La okazo estas bona momento, tiu povas komenciĝi diskutojn pri la politiko de Usono anstataŭ nur batalo kaj perforto. Bona ekzemplo de rajtoj de la popolo.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-27 18:31:54

Al mi la ŝulanĉo ŝajnas nur mizera kaj malglora por la irakanoj.
Ĉar, unue, la ĵurnalisto ne estis sufiĉe kuraĝa por agi tiamaniere ĉe Saddam. Due, li ne batalis kaj ne mortis por sia lando kontraŭ usonanoj en la milito. Sed nun li subite braviĝis, bone sciante, ke nenio al li okazos serioza. Hontego.
Mi tute ne kompatas irakanojn. Ve al la venkitoj. Se iu ne volas esti konkerita kaj toleri Buŝon aŭ alian fremdan estron, li devas militi kaj defendi sian landon. Post malvenko estas malfrue protesti.

andogigi (Montri la profilon) 2008-decembro-27 18:38:37

Trold:

Ĉu ne la lanĉo de ŝuoj montriĝas ke, la demokrato en Irako nun fakte iom pli bone funkcias. Homoj nun finfine povas montri iliajn malkonsentojn sen tuj iĝi torturita kaj ekzekutita.
La okazo estas bona momento, tiu povas komenciĝi diskutojn pri la politiko de Usono anstataŭ nur batalo kaj perforto. Bona ekzemplo de rajtoj de la popolo.
Ĉu vi pensas ke Bush pravis kiam li asertis ke li ne gravis? Eble li devus demandi al iraka registaro pardoni la viron...

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-27 21:15:06

Fuzzy:
Ĉar, unue, la ĵurnalisto ne estis sufiĉe kuraĝa por agi tiamaniere ĉe Saddam.
Do, nur la viroj kiuj faris tion kontraŭ Saddam havas la rajton fari tion kontraŭ Bush, do neniu.
Fuzzy:
Due, li ne batalis kaj ne mortis por sia lando kontraŭ usonanoj en la milito.
Li ne mortis por sia lando, do li ne rajtas fari ion ajn por sia lando. demando.gif
Fuzzy:Mi tute ne kompatas irakanojn. Ve al la venkitoj.
Ili ne venkis, do ili ne meritas kompaton.
Fuzzy:
Se iu ne volas esti konkerita kaj toleri Buŝon aŭ alian fremdan estron, li devas militi kaj defendi sian landon. Post malvenko estas malfrue protesti.
Kvazaŭ vi ne scius ke Irako neniam havis ŝancon kontraŭstari al la Usono.

Entute, nekredebla komento, kvazaŭ vi estus eksterterulo.

Reen al la supro