Al la enhavo

Lanĉo de ŝuoj

de Frankouche, 2008-decembro-22

Mesaĝoj: 94

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-27 21:19:46

horsto:Entute, nekredebla komento, kvazaŭ vi estus eksterterulo.
Ekzakte, afliktantas, ne bezonas pli da komentoj. ploro.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-27 21:40:14

horsto:
Fuzzy:
Ĉar, unue, la ĵurnalisto ne estis sufiĉe kuraĝa por agi tiamaniere ĉe Saddam.
Do, nur la viroj kiuj faris tion kontraŭ Saddam havas la rajton fari tion kontraŭ Bush, do neniu.
Ĝuste, el la irakanoj -- neniu
horsto:
Fuzzy:
Due, li ne batalis kaj ne mortis por sia lando kontraŭ usonanoj en la milito.
Li ne mortis por sia lando, do li ne rajtas fari ion ajn por sia lando. demando.gif
Li ne militis por ĝi, do li ne meritas respekton. Li tro multe amas vivi kaj tro malmulte amas sian landon por esti heroo.
horsto:
Fuzzy:
Se iu ne volas esti konkerita kaj toleri Buŝon aŭ alian fremdan estron, li devas militi kaj defendi sian landon. Post malvenko estas malfrue protesti.
Kvazaŭ vi ne scius ke Irako neniam havis ŝancon kontraŭstari al la Usono.
Vietnamo havis, Koreio havis -- Irako ne havis? La irakanoj simple ne volis batali. Ve al la venkitoj, ne mi tion diris.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-27 21:53:17

Frankouche:
horsto:Entute, nekredebla komento, kvazaŭ vi estus eksterterulo.
Ekzakte, afliktantas, ne bezonas pli da komentoj. ploro.gif
Se niaj avoj ne estus similaj "eksterteruloj", la faŝismo venkus la mondon.

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-27 23:27:02

Li ne militis por ĝi, do li ne meritas respekton.
Batali por sia lando ne estas la sola maniero meriti respekton.
Ankaŭ, mi diros tion : ĉiu homo fundamente meritas respekton, nur ĉar li estas homo.
Ambaŭ Bush kaj la ŝuolanĉisto meritas respekton : ne pro siaj respektivaj agadoj, sed simple ĉar ili estas homoj.
Tamen, mi pensas, ke la ŝuolanĉisto bone agis, ĉar Bush devas scii, ke li ne rajtas fari ion ajn. Tiu estis nur tre malgranda kaj tre simbola puno por Bush, kiu faris tre gravajn maljustaĵojn.

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-28 00:02:24

Fuzzy, vi estas nur UNU homo. Kion vi povus kontraŭ eĉ nur dek adoleskuloj, kiuj dumnokte atakus vin en loko kie vi estus tute senhelpa? Ĉu vi poste nur pro via tiama fuĝo malrajtus fari ion ajn al ili (inkluzive informi la policon pri iliaj fiaj hobioj noktaj)?

Kelkfoje timo regas homojn, sed tio ne faras ilin malrespektindaj, eĉ kiam ili poste iom kuraĝiĝetas kaj faras iajn senkonsekventaĵojn. Ekzemple, kelkaj verkos romanojn, en kiuj ili esprimos sian koleron, kaj tiuj skribaĵoj kelkfoje igis homojn unuiĝi kaj ekbatali pli serioze, fortike kaj organize ol antaŭe.

Ne ĉio estas tiel simpla, kiel vi ŝajnigas. Hieraŭaj venkitoj foje estas morgaŭaj venkontoj.

Trold (Montri la profilon) 2008-decembro-28 09:53:52

Ĉu vi pensas ke Bush pravis kiam li asertis ke li ne gravis? Eble li devus demandi al iraka registaro pardoni la viron...
Jes! mi pensas ke Bush pravis kaj multe gajnas, sed ankaŭ la irakanoj gajnas. Bush tiel pli-malpli akceptas la agadon kaj tiel prezentiĝas kiel demokrato kiu respektas aliajn opiniojn malkiel Sadam. Kaj irakanoj povas tiel demonstri ila malkonsento.
Kompreneble la tutan okazon estas simbola, sed ambaŭ gajnas multe pli per tiu ol per milito.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-28 10:57:58

Sebasities:
Batali por sia lando ne estas la sola maniero meriti respekton.
Ankaŭ, mi diros tion : ĉiu homo fundamente meritas respekton, nur ĉar li estas homo.
En paca tempo jes; sed milito ŝanĝas ĉion. Perfiduloj kaj timuloj estas kutime mortigendaj en milita tempo.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-28 11:05:29

Filu:Kelkfoje timo regas homojn, sed tio ne faras ilin malrespektindaj, eĉ kiam ili poste iom kuraĝiĝetas kaj faras iajn senkonsekventaĵojn. Ekzemple, kelkaj verkos romanojn, en kiuj ili esprimos sian koleron, kaj tiuj skribaĵoj kelkfoje igis homojn unuiĝi kaj ekbatali pli serioze, fortike kaj organize ol antaŭe.
Mi entute aprobus kaj subtenus la irakanon se li anstataŭ la ŝulanco prenus grenadĵetilon kaj atakus unu el usonaj tankoj. Kompreneble, verki romanojn "kontraŭokupantajn" kaj lanĉi ŝuojn estas multe pli facile. Hontego.

dobri (Montri la profilon) 2008-decembro-28 12:07:03

Fuzzy:En paca tempo jes; sed milito ŝanĝas ĉion. Perfiduloj kaj timuloj estas kutime mortigendaj en milita tempo.
Mortigendaj? Ĉu vi tiom ŝatas la militojn? Laŭ mia opinio vi eble emus skribi "mortigotaj".

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-28 12:43:21

dobri:
Fuzzy:En paca tempo jes; sed milito ŝanĝas ĉion. Perfiduloj kaj timuloj estas kutime mortigendaj en milita tempo.
Mortigendaj? Ĉu vi tiom ŝatas la militojn? Laŭ mia opinio vi eble emus skribi "mortigotaj".
Mi volis diri ke ili endas esti mortigitaj. Ĉu mi eraris?

Reen al la supro