Al la enhavo

tio, kion

de daniel S, 2008-decembro-22

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

daniel S (Montri la profilon) 2008-decembro-22 06:14:59

Saluton,

Kial oni devas diri:
Tio, kion mi manĝas, estas bona.
sed ne: tio, kiun mi manĝas, estas bone.

Kaj oni diras:
la pomo, kiun mi manĝas, estas bona
kaj ne: la pomo, kion mi manĝas, estas bona.

Ĉu "tio" ne estas tute kiel substantivo? Mi neniam vere scias kiam uzi "kiu" aŭ "kio" en komplementa frazo; ĉu iu povas klarigi tion al mi?

Dankon.

Daniel

danielcg (Montri la profilon) 2008-decembro-22 08:47:58

"Tio" kaj "kio" rilatas al io nedifinita, dum "tiu" kaj "kiu" rilatas al io difinita (en ĉi tiu kazo, la pomo).

Amike,

Daniel

daniel S:Saluton,

Kial oni devas diri:
Tio, kion mi manĝas, estas bona.
sed ne: tio, kiun mi manĝas, estas bone.

Kaj oni diras:
la pomo, kiun mi manĝas, estas bona
kaj ne: la pomo, kion mi manĝas, estas bona.

Ĉu "tio" ne estas tute kiel substantivo? Mi neniam vere scias kiam uzi "kiu" aŭ "kio" en komplementa frazo; ĉu iu povas klarigi tion al mi?

Dankon.

Daniel

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-22 11:05:32

Dufoje Daniel, konfuzige. La dua Daniel pravas. Eble helpas al vi ion, kion mi trovis: Ne ekzistas pluralo de 'tio'. Se vi havas frazon kiel:
la pomo, kion mi manĝas, estas bona.
provu uzi la pluralon, kaj vi tuj rimarkos ke tio ne funkcias:
la pomoj, kio??? mi manĝas, estas bonaj.
Tial vi ne povas uzi 'kion' en tiu frazo.

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-22 11:57:15

daniel S:Mi neniam vere scias kiam uzi "kiu" aŭ "kio" en komplementa frazo
Jen kelkaj ekzemploj (el la PMEG, 33.4.1) de tio, kion Danielcg skribis:

Hieraŭ mi vidis viron, kiu promenis sur la strato.
La domo, kiun vi aĉetis, estas malbona.

Rigardu ke viro kaj domo estas klare difinitaj.

Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis.
Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.

Rigardu ke io kaj ĉio en la lastaj ekzemploj ne estas klare difinitaj.

daniel S (Montri la profilon) 2008-decembro-22 12:09:38

Dankon. Ĉiuj viaj respondoj helpis min kompreni. D

Reen al la supro