Al la enhavo

lernu! ĉe porteblaj aparatoj

de ceigered, 2008-decembro-26

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2008-decembro-26 07:46:17

Saluton, ĉi ajnulo scias, se porteblaj aparatoj (ekz. moveblaj telefonoj*, PSP-jn, malgranda komputiloj k.t.p.) povas vidigi lernu!-n ĝuste per siaj retfoliumoj?

Dankon!

(Bedaŭras, sed mia Esperanto ne estas tre bona lango.gif)

*moveblaj telefonoj = mobile phone en Aŭstralia Angla, mi nur scias kiel traduki tiun ĉi vorton senpere.

sergejm (Montri la profilon) 2008-decembro-26 08:59:33

Esperante moveblaj telefonoj nomiĝas poŝtelefono.
Mi havas poŝtelefonon Nokia 6120 Classic.
Per propra retumilo de la telefono mi povas viziti lernu!-n sed ne povas registriĝi.
Kiam mi uzas OperaMini, mi povas registriĝi,
sed enkonduki tekston en Esperanto per telefono ne estas simpla afero. Krom tio, en historio mi vidas nur komencaj literoj de la titolo de la paĝo, kaj ĝi estas la sama "lernu!: Komunikado / Forumo / Ekonduko".
Mi uzas du SIM-kardojn kun diversaj tarifoj por voĉe telefoni kaj retumi.

ceigered (Montri la profilon) 2008-decembro-26 11:04:18

Sal sergejm

Mi uzas PSP-n, tial ĝi havas la problemon, kiu estas, ke la tuta retpaĝo estas puŝita centre. Sed, ĉar mi havas PSP-n, neeblas elŝuti novan retumilon por ĝi.

BeRReGoN (Montri la profilon) 2008-decembro-26 13:56:58

Mi uzas Nokia N810 kaj mi povas viziti lernu.
Mi skribis tiun mesaĝon per ĝi.

Reen al la supro