Al la enhavo

adoliĉo anstataŭ viro - kiel reformoj akceptiĝas?

de Lorion, 2008-decembro-26

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Lorion (Montri la profilon) 2008-decembro-27 07:11:35

Mi ne komprenas... lango.gif
Pardonu, kio estas PAG-on?

Mi lernas Esperanton depost du semajnoj. Esperanto devas esti lernata facile, tial mi kredas, ke la plej granda tempo por kritiki, estas la tempo, kiam oni lernas ĝi.

(Mi malamas prefiksojn. Tiu estas malintuica.)

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-decembro-27 10:14:34

Lorion:Mi ne komprenas... lango.gif
Pardonu, kio estas PAG-on?

Mi lernas Esperanton depost du semajnoj. Esperanto devas esti lernata facile, tial mi kredas, ke la plej granda tempo por kritiki, estas la tempo, kiam oni lernas ĝi.

(Mi malamas prefiksojn. Tiu estas malintuica.)
PAG = Plena Analiza Gramatiko.
Lorion, ĉu ne estas mirinde ke vi, post nur dusemajna studado, scipovas diskuti en ĉi tiuj forumoj?

Mi proponas ke vi pritraktu la sufikson "-in-" nur lingva konvencio kiu neniel esprimas seksan malegalecon.

Kiuj ecoj igas esperanton pli facile lernebla ol naciaj lingvoj? Laŭ mi interalie jenaj faktoroj:

1. Tute regula konjugacio de verboj
2. Sistemo de "tabelvortoj" (Tio, kio, ĉio ktp)
3. Prefiksoj kaj sufiksoj.

Prefiksoj kaj sufiksoj ebligas al vi krei multajn vortojn helpe de aliaj, jam konataj.

Ekzemple: arbo-o arb-ar-o, hak-i hak-il-o.

Sukcesan lernadon de Esperanto!

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-27 15:41:56

Ĉu ne estu forumparto kie ĉiuj proponoj de reformoj skribiĝu?

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-27 15:51:20

Rogir:Ĉu ne estu forumparto kie ĉiuj proponoj de reformoj skribiĝu?
Mian reformproponon mi metis en la humuran sekcion antaŭ ĉirkaŭ jaro... Mi subtenus tian manieron fari, almenaŭ ĝis kreo de forumo speciale dediĉita al reformemuloj.

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-27 16:14:51

Laŭ mi, ne estas la vortoj, kiuj igas lingvon seksisma, racisma aŭ maljusta ; sed la uzado, kiun oni faras per ĝi.
En la popola malnova greka ("koine"),
anthrôpos = homo,
gynê = virino,
anêr = viro.
Ĉu tiu malsimileco de la tri radikoj preventas seksiman uzadon ? Nepre ne !

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-27 17:07:27

Bona punkto, Sebasties.

Alia ekzemplo: nigrulo. Laŭ multaj lingvoj, ĝi estas tre malamika vorto. Ĝi tamen signifas nur "nigrulo", ĉu ne? Sed ties uzaĉo per rasistoj aldonis al la vorto fian econ. Pro tio en multaj lingvoj oni kreis novan pli neŭtralan vorton por forigi tiun malbonecon. Tio estas ja respektinda, sed laŭ mia scio, oni ne tiel malbone traktis la vorton "patrino" en la Esperanta komunumo, ke indus enrubujigi ĝin kaj adopti novan esprimon por ĝi. Plu nuntempe estas laŭ mi plene respektema pridiri sian edzinon: "Ŝi estas la patrino de miaj infanoj". Ĉu ne?

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-28 20:58:51

Nur parolanto aldonas sencon al frazo, li aldonas seksismon, rasismon ktp. Lingvo tute ne kulpas. Baza sekso en esperanto kaj iniga sufikso estas pago al simpleco. Sed kial vi pensas ke estas tio insulta rilate inoj? Male, tio substrekas ke viro iras antaŭen unua ridulo.gif kiel mapli valora, kaj ino poste aperiĝas el vira vorto ridulo.gif (mi ŝercas).

Fakte se reformi esperanton direkte al nubeca egaleco, kaj postuli de lingvo, ke ĝi ne povu esprimi diskriminacion kaj ofendojn, ni rezulte havos ion similan al Novparolo el "1984".

Ĉu esperanta vorto "negro" ankaŭ estas malpermesinda? Laŭ mi, malpermesi vortojn estas pinto de marasmo ridulo.gif Nu ekzemple vi malpermesos ĝin, iukaze homoj pensos ĝin ridego.gif se volos.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-28 21:04:39

Aldone:

En rusa lingvo estas tri apartaj vortoj por homo, viro kaj virino

Ĉelovek
Muĵĉina
Ĵenŝĉina

Sed kiam oni parolas al junulo oni diras "Molodoj ĉelovek"="Juna homo", sed tia uzo rilate ino estus ne nur stranga, sed malregula ridulo.gif

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-28 21:04:39

sal.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-28 21:35:24

nikko:Nur parolanto aldonas sencon al frazo, li aldonas seksismon, rasismon ktp.
Ĉefe mi aprobas. Tamen kelkfoje homoj el la pasinteco fiigis kelkajn vortojn kaj pro tio ties senco vastiĝis. Antaŭ nia naskiĝo kaj tempo, tiuj vortoj fariĝis malpli neŭtrala ol ili estis.

Ja la parolanto povas aldoni pli vastan sencon al frazo, sed se multaj poste uzus tiun saman vastigitan sencon, la prasenco povus fariĝi malsama. Kiam vorto fiiĝis, laŭ mia sperto en la franca kaj la angla, estas kutime ege malfacile rebonigi ĝin.
nikko:Lingvo tute ne kulpas.
Tute konsentas mi! Homo kulpas, sed neniel la lingvo.

Reen al la supro