Al la enhavo

adoliĉo anstataŭ viro - kiel reformoj akceptiĝas?

de Lorion, 2008-decembro-26

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

kaha (Montri la profilon) 2009-januaro-23 01:48:28

En la franca, "patro" estas "père" kaj "patrino", "mère". Bonvolu noti kiel similaj ili aperas... Sed el ĉiuj franclingvanoj, kiujn mi renkontis (kaj m ja multege renkontis), neniu ie ajn starigis al mi kiel trompema estas tia proksimeco inter la du vortoj. Ni nur apogas la fakto, ke ili estas tio, kio ili estas.
tamen la unua certe ne estas derivaĵo de la alia.
kaj en multaj lingvoj tiuj 2 vortoj similas pro soneco, sed ne pro deveno nek pro deriviĝo.
2. Sistemo de "tabelvortoj" (Tio, kio, ĉio ktp)
tabelvortoj ne igas la lingvon pli facila, laŭ psikolingvistikaj kialoj. Mi universitate faris eksperimenton pri tiu afero.

mi petis ke pluraj grupoj da personoj lernu tielajn vortojn el pluraj lingvoj:
1. tabelvortoj de esperanto, kiu estas sufiĉe regulaj
2. tiuj de la korea, kiuj estas regulaj sed iom malpli vastaj ol en esperanto
3. tiuj de la amaziĥta lingvo, kiuj estas tute malregulaj (kiel en multaj lingvoj, fakte)

Kaj klare aperis estis malsameco inter tiuj rezultoj.

Fakte, la kialo estas ke la cerbo ne enhavas la tabelenirojn (ti- ĉi- neni- ktp. kaj -o -a -am ktp.), sed la tutaj vortoj (tiam, neniu, ĉie, ktp.) pro la simpla kialo ke ili tro oftas fraze kaj ke ne eblas disvastigi la teĥnikon al aliaj vortoj (ekzemple: *aliam, *tutial, *mies, ktp...).
Tamen kelkfoje homoj el la pasinteco fiigis kelkajn vortojn kaj pro tio ties senco vastiĝis. Antaŭ nia naskiĝo kaj tempo, tiuj vortoj fariĝis malpli neŭtrala ol ili estis.
mi pensas ke mi samopinias, tamen mi ne sukcesas elkapigi ekzemplojn. Havus vi ĉu iujn?
Kiam vorto fiiĝis, laŭ mia sperto en la franca kaj la angla, estas kutime ege malfacile rebonigi ĝin.
ĉu ankaŭ tiam vi havas ekzemplojn? pli klarus ja.

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-23 10:20:30

Tamen, pri uzo de la vorto "adolto". La ideo uzi tiun vorton pli vaste estas interesa. Oni plenrajtas uzi vortojn "vir-adolto" kaj "adolt-ino". Oni ne bezonas elpensi "adoltiĉon".

Pri la vorto "patrino". Se tiu vorto ne plaĉas al vi, uzu la vorton "matro". Kvankam oni ankoraŭ ne metis tiun vorton en esperantaj vortaroj, sendube tiu vorto estas komprenebla ĉiemonde. Kiu malhelpas vin uzi la vorton "matro"? Ĉu iu murdos vin pro tio?

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-23 15:13:31

Mi jam prenas mian pafilon!

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-23 17:15:28

Mi plendos al mia matro pri vi.

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-23 22:17:28

Anstataŭ fivortoj viro kaj virino mi proponas verajn kaj neŭtralajn:

Piĉ-samideano
Kac-samideano

Entute "prefiksoj" piĉ- kaj kac- estas universalaj. Estas eble diri eĉ pli korekte:

piĉ-persono
kac-persono

Triumfo de korekteco

lango.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-23 22:41:59

Via mesaĝo ridigegis min! Mi konsentas kun la ideo, sed konstatas ke tiuj vortoj estas iom longaj. Eble ni simple diru 'piĉulo' kaj 'kaculo'? Tiu ideo havas la pluutilo ke ĝi pli bone sonas kun bestoj: virbovo ne estas bovo kiu estas viro, li estas kacbovo!

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-24 04:50:17

Pri ovarioj kaj testikoj jam estis parolita ĉe ino - malino. Mi proponus ankaŭ "mamulon" kaj "senmamulon", sed jam "mamulo"="mambesto" laŭ esperanta vortaro. ploro.gifrido.gifmalgajo.gif

bretella (Montri la profilon) 2009-februaro-08 16:17:37

Reformoj malhelpas lingvojn laŭ mi, ĉar jam la uzado kaj la tempo, kaj la modoj modifikas ilin, sen bezono ke leĝfare oni intervenas.
Ekzemple la itala lingvo neniam reformiĝis dum ĝia tuta ekzistado, tamen tre modifiĝis kaj neniu plendis pri tiuj naturaj ŝanĝoj.
Kiel MV1 diris, ŝanĝi per reformo ĉiam signifas krei debaton inter konservistoj kaj reformistoj, kaj unuflanke povus ankaŭ esti bone, sed aliflanke kondukas certe al naskigo de aliaj Esperantidaj lingvoj, kiuj jam ekzistas (vidu IDO-n).
Kiam Esperanto naskiĝis, la mondo estis multe pli masklokratia ol nun.
Laŭ la "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko", la plimulto de O-vortoj estas neŭtraj, kaj inter ili ankaŭ tiuj, kiujn kutime oni uzas virsence, ekzemple "aktoro", "kuracisto", "amiko", "kolego", ktp... Sed nur la uzado portis ilin esti uzataj virsence, mi kredas por plia komforto.
Se oni volas ankaŭ povas skribi "viraktoro" kaj "inaktoro/aktorino"

Ĝis al ĉiuj!

Luciano okulumo.gif

Reen al la supro