Al la enhavo

Virinoj kaj Esperanto

de nikko, 2008-decembro-29

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-29 16:59:35

Mi rimarkas, ke en ĉi tiu forumo estas malmulte da inoj. Evidente ke ne estas egala kvanto de inoj kaj iĉoj. Kial? Tio mirigas min kaj angorigas. Ĉu esperanto estas pli alloga por viroj? Kial virinoj ne tiel volante lernas ĝin? demando.gif

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-30 00:28:56

Eble inoj ne ŝatas forumojn? Ĉi tio certe ne estas la sola retforumo kie viroj estas la plimulto.

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-30 01:29:45

Eble virinoj komprenis, ke la mondon oni ne refaros per interretaj forumoj. Eble ili ŝatas temojn malpli gravajn, pli gajajn kaj lertajn, kaj faras tion, kio gravas, en sia hejmo anstataŭ en sia ekrano.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-30 07:51:52

Nu, viroj ankaŭ okupas pri multaj gravaj aferoj, sed tio ne ĝenas al ili lerni esperanton. Al mi ŝajnas ke diferneco de okupoj ne tre gravas, ĉiuj lernas esperanton dum libertempo. Ĉu inoj ne havas ĝin? Aŭ simple preferas alie pasi libertempon? Hmm... pli materiale?

Fakte mi atendis komentoj de inoj mem senkulpa.gif

Eujensc (Montri la profilon) 2008-decembro-30 15:07:17

Mi opinias same kiel laŭ Rogir: verŝajne iu manko de virinoj ĉi tie simple okazas pro ina neuzo de retforumoj ĝenerale kaj ĉiateme. Fakte la membrolisto de ĉi tiu retejo estas tute virinoplena.

danielcg (Montri la profilon) 2008-decembro-31 19:11:29

Bonvenon, "maja"!

Estas tre ĝojige legi pri via motivo ekstudi Esperanton. Mi certigas vin, ke lernado de nia bela lingvo ne seniluziigos vin.

Mi deziras al vi kaj al ĉiuj tre feliĉan novan jaron.

Daniel

P.S. por ne hispanlingvanoj: "maja" en hispana lingvo, precipe laŭ la lingvouzo en Hispanio, signifas "belulino".

torreden:Sal Nikko,

Mi estas virino, sed mi ne povas komenti objektive kial malmultaj virinoj skribas en la forumo...

Mi estas novulino, lernas sole (t.e. malrapide) kaj pro la laboro (mi estas tradukistino) kaj aliaj activeco (sporto), multfoje me ne havas tempon pro viziti la forumon.

Sed grava afero: mi komenciĝas lerni la internacian lingvon ĉar virino, denaska esperantistino, parolis al mi pri Esperanto kaj fascinis min.

Feliĉan novan jaron!

Chani rideto.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-31 19:49:47

danielcg:P.S. por ne hispanlingvanoj: "maja" en hispana lingvo, precipe laŭ la lingvouzo en Hispanio, signifas "belulino".
Kiel ci diras ? Maja kiel " [url=http://www.ericmaillou'x.com/Web/Nostalgie/Television/Dessins%20Animes/Images/Maya.jpg]Maja la abelo[/url]" ? Aŭ kiel Makha, Ma[X]a, tio ne sonas bone!
Ĉu "Guapa" ne ankaŭ bonas ?

danielcg (Montri la profilon) 2008-decembro-31 20:52:14

La prononco lau la Esperanta alfabeto estas maĥa, kaj estas sinonimo de "guapa".

Amike,

Daniel

Frankouche:
danielcg:P.S. por ne hispanlingvanoj: "maja" en hispana lingvo, precipe laŭ la lingvouzo en Hispanio, signifas "belulino".
Kiel ci diras ? Maja kiel " [url=http://www.ericmaillou'x.com/Web/Nostalgie/Television/Dessins%20Animes/Images/Maya.jpg]Maja la abelo[/url]" ? Aŭ kiel Makha, Ma[X]a, tio ne sonas bone!
Ĉu "Guapa" ne ankaŭ bonas ?

Cesper (Montri la profilon) 2008-decembro-31 21:25:28

Feliĉan novan jaron

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-02 15:44:20

Tial mi esperantisgis mian koramikinon, ehe. Verdire, nun ni malpli ofte diskutas pro miskompreno, ehehe. lango.gif

Sammondane,
Ĥod

Reen al la supro