Al la enhavo

La Vortaro

de Qwertie, 2005-aŭgusto-02

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Qwertie (Montri la profilon) 2005-aŭgusto-02 18:33:29

Gxenas min dum longa tempo, ke mi ne havas bonan esperantan-anglan vortaron.  Mi ne havas paperan; tial, mi nur uzas la cxi tiean vortaron, kiun, se mi povas diri, estas malbonega.  En gxi mankas ecx la plej bazaj informoj, kiel verba transitiveco kaj la gramatika klaso (/a, /o, /i, k.t.p.)

Malgraux la vortaro cxe lernu.net, mi kredas ke mi ja lernis paroli Esperante bone.  Sed ankoraux la signifo de kelkaj vortoj evitas min.  Mi povas facile kredi, ke pro la manko de bonaj vortaroj, la Esperanta movado suferas.  Kvankam (mi auxdas) la esperanto-al-esperantaj vortaroj estas bonaj, komencantoj ja bezonas bonan vortaron por traduki inter Esperanto kaj ilia patra lingvo.  Cxar, kiel oni povas kompreni tute Esperantan vortaron, sen jam scii la signifojn de gravajn vortojn?

Dum longa tempo nun, mi deziris ke ekzistu metodo plibonigi inter-retan vortaron.  Cxu vi vidis vikipedion (http://eo.wikipedia.org)?  Mi certe volus ion similan al tio por vortara plibonigo, por uzantoj aldoni ilian komprenon al la naciaj vortaroj.

Kompreneble, pura vikio ("pure wiki") ne estas bona por krei vortaron.  Mi vidis la "wiktionary" (Vikivortaro; iru al http://eo.wiktionary.org) kaj sxajnas al mi, ke

1. Estas peza, tro-labora tasko redakcii tian vortaron
2. Ne estas suficxe facile trovi vortojn en gxi.  Placxegas al mi, ke oni povas simple alklaki iun vorton cxe lernu.net kaj ricevi la difinon!
3. La vikia sistemo ne policas (sisteme kauxzas, perforte igas) oni uzi ajn iun formon esprimi la datumojn.  Bona vortaro sistemo estus ne kiel vikio, sed kiel datenbanko (DB), kun antauxe-difinitaj kampoj, en kiun oni metas informojn.  DB povas certigi, ke la datumoj cxiam estas laux ia regularo.  Kiam datumoj estas storitaj laux reguloj, ili estas pli facile analizeblaj per komputilaj programoj, kaj la prezenton la komputilo povas sxangxi laux (ekzemple) la deziro de la uzanto.  Kiel programisto, mi povas diri al vi, ke oni povas fari multon per komputila analizo kaj alte strukturita DB povas helpi tion.

Sed sendube, estas iu, ie, kiu povas kaj volas krei ian bonan sistemon por lasi homojn plibonigi la vortararo (la aro de vortaroj cxi tie).

Mi petas al la redaktantoj de lernu.net: bonvolu malfermi la vortaron cxi tie, ellasi gxin sub la kondicxoj de libera permesilo, ekzemple sub la Gnu Liber-dokumenta permesilo (GFDL, vidu http://www.gnu.org/copyleft/fdl.html) aux sub unu el la kreiv-komunumo permesiloj (CC, vidu http://creativecommons.org/).  Sed cxar tiuj permesiloj estas skribitaj en la angla, vi eble devus traduki la permesilon al esperanto.

Post tiam, kiam vi liberigas la vortaron, oni povas krei sistemon, sub kiu homoj povas plibonigi gxin.  Mi volus krei tian sistemon mem, sed mia scio pri ret-programado ne estas tre bona.  Sed versxajne mi povus helpi la programo-verkadon, kun la helpo de iu pli scipova retprogramisto.

Komprenu, ke reta vortaro ja povas igxi pli plena, pli bona, pli utila kaj pli interesa ol papera vortaro.  Longeco de difinoj ne gravas, cxar oni ne devas pagi paperon, sur kiun meti la difinojn.  Tial, la reta vortaro povus esprimi cxion multe pli plene.  Kaj reta vortaro povas trovi difinojn tuj, per simpla alklako al vorto.  Ho, kian gxojon la eblecoj metas en min ridulo.gif

Nun, mi eldonu kelkajn ekzempojn, pri mia ideo por la aspekto kaj informoj en nova vortaro.

-------------------------------------

[X] Preferi esperantajn klarigojn
[_] Lasu min fari sxangxojn kaj komentojn
[Esperanto-Angla_____]
[malnova_______] [Ek!]

EO
   mal-nov/a:
   1. "old": "malnova papero" => "old paper"
   Notu: "malnova" ne priskribas homojn aux bestojn.
      "old man" <=> "maljuna viro"
   Vidu ankaux: maljuna

Angla
   Trovis nenion.

-------------------------------------

[X] Preferi esperantajn klarigojn
[X] Lasu min fari sxangxojn kaj komentojn
[Angla-Esperanto_____]
[with__________] [Ek!]

Angla
   with:
   prep.1. (to express togetherness) "kun": "he came with her" => "li venis kun sxi"
   prep.2. (to express the means by which something is done) "per": "to hit with a hammer" => "bati per martelo"
   (_3_komentoj_ - _redaktu_)

   with child: vidu "pregnant"
   (_komentu_ - _redaktu_)

EO
  Trovis nenion.

-------------------------------------
[X] Preferi esperantajn klarigojn
[_] Lasu min fari sxangxojn kaj komentojn
[Esperanto-Angla_____]
[prov________] [Ek!]

EO
   prov/i:
   netr.1. try, attempt, test [1]
   Malsameco inter "provi" kaj "peni": (la klarigo pri la malsameco estus cxi tie, sed mi mem ne scias la malsamecon! Cxiukaze, la klarigo pri la malsameco inter du [aux tri, ktp] vortoj aperus auxtomate en la difino de ambaux vortoj)
   Vidu ankaux: peni, klopodi, entrepreni
   [1] Tiun cxi difino venas de la malnova vortaro.
   (_1_komento)

   provo:
   1. ....

Angla
   proverb:
   n.1. ...

   provide:
   v.tr.1. ...

   province:
   n.1. ...

   ...

   provided that: vidu "if"

-------------------------------------

Mi ankaux havas pliajn ideojn, kiujn mi ne esprimis supre.  Ekzemple, mi volus havi signojn por marki la nivelon aux specon de vorto; por noti, kiuj vortoj estas bazaj, aux mez-nivelaj, aux alt-nivelaj, aux neologismaj, aux oficialaj, aux ne-oficialaj-sed-oft-uzataj, aux specialaj en iu kampo (e.g. vortoj, kiujn nur esperantistaj kuracistoj scias).

Kun kelka zorgo, la vortaro povas igxi tre pli bona ol nun.

Lernu.net teamo, bonvolu ellasi gxin.

Kiu volas helpi min?

Qwertie (Montri la profilon) 2005-aŭgusto-02 19:08:40

Mi volas substreki la gravecon, kiu apartenas al la "malsameco" ideo en mia opinio.

Sen kompari la vortojn, kiel oni povas vere lerni la malsamecon inter ili?  Kiel oni povas tute kompreni "bebo", "infano", "infaneto", "ido" kaj "geknabo", se la vortaro ne diras la malsamecon?  Tial, al mi tiu trajto - kaj la "vidu ankaux" kampo - tre gravas.  Estas multaj serioj da vortoj, kiujn oni ne facile komprenus sen kompari ilin.  Malfelicxe, la nuna vortaro ne povas.

Parenteze, mi planas traduki mian vortaran peton al la Angla, pro la sxanco ke iu anglulo helpu min.

Rafeek Mikhael (Montri la profilon) 2006-marto-27 19:24:58

Bonegan ideon...!

Mi estas komencanta esperantisto, kaj mi havas la problemon pri kiu vi skribis. Mi elŝutis iom da interretaj paĝoj kiuj havas kolektojn de vortojn, kial mi uzas ilin kiel vortaretoj. Sed tiuj ĉi paĝoj ne sufiĉas. La vortaro ĉe lernu.com estas pli bona, sed verŝajne nekompleta kaj manka.

La komparo inter la vortoj estas vere grava. Ĝi ege faciligas lerni la lingvon. Mia patra lingvo estas Araba, sed mi parolis Angla sufiĉe bone. Se estas io, kion mi povas fari helpi vin, bonvolu informigi min. Ni eku je la Esperanta-Angla vortaro. Angla estas multe disvasta, kaj kompleti tian verkon helpos pli homojn lerni Esperanton. Tiam, oni povos traduki ĝin al pliaj lingvoj.

Gratulon pro via ideo. Mi volas ke pli homoj interesiĝos en tia verko.

baqarah131 (Montri la profilon) 2006-aprilo-01 16:44:24

Rafeek Mikhael skribis:

Bonegan ideon...!

Mi estas komencanta esperantisto, kaj mi havas la problemon pri kiu vi skribis. Mi elŝutis iom da interretaj paĝoj kiuj havas kolektojn de vortojn, kial mi uzas ilin kiel vortaretoj. Sed tiuj ĉi paĝoj ne sufiĉas. La vortaro ĉe lernu.com estas pli bona, sed verŝajne nekompleta kaj manka.

La komparo inter la vortoj estas vere grava. Ĝi ege faciligas lerni la lingvon. Mia patra lingvo estas Araba, sed mi parolis Angla sufiĉe bone. Se estas io, kion mi povas fari helpi vin, bonvolu informigi min. Ni eku je la Esperanta-Angla vortaro. Angla estas multe disvasta, kaj kompleti tian verkon helpos pli homojn lerni Esperanton. Tiam, oni povos traduki ĝin al pliaj lingvoj.

Gratulon pro via ideo. Mi volas ke pli homoj interesiĝos en tia verko.

 

baqarah131 (Montri la profilon) 2006-aprilo-01 16:44:50

Ek!

Reen al la supro