Al la enhavo

Mem aŭ si?

de Donniedillon, 2009-januaro-01

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Donniedillon (Montri la profilon) 2009-januaro-01 21:40:34

Kiam devas oni uzas "mem" kaj kiam devas oni uzas "si"? Ili aperi la sama al mi.

Dankon por via helpo.

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-01 22:34:21

(Mi rekomendas ke vi zorge studu la ekzemplojn en la skatoloj en tiuj paĝoj de PMEG, al kiuj mi direktas vin).

La vorto mem emfazas la antaŭa pronomo al kiu ĝi rilatas. Jen rilata paĝo de PMEG (14.3.13).

Si havas pronomajn rolojn, kiujn mem ne havas.

(a) Si povas anstatauigi por tria persona pronomo (por aldona klareco). Mem ne povas fari tion.
Jen rilata paĝo de PMEG (11.6.1).

(b) Si povas reprezenti la subjekton de subfrazo (neniam ĉef-frazo). Jen rilata paĝo de PMEG. (11.6.2)

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-januaro-03 11:08:15

Mem estas adverbo, kaj laŭ PMEG signifas "per si", "sen (la helpo de) iu, aŭ io, alia".

Si estas persona pronomo.

Espi (Montri la profilon) 2009-januaro-04 00:07:07

Ergazomai:Si estas persona pronomo.
Saluton,

mi opinias, ke si estas "refleksiva" pronomo.

Amike
Espi

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-januaro-04 11:43:43

Espi:
Ergazomai:Si estas persona pronomo.
Saluton,

mi opinias, ke si estas "refleksiva" pronomo.

Amike
Espi
Plej ĝuste, si estas speciala persona pronomo: t.e., ĝi estas parto de la personaj pronomoj, sed havas specialan funkcion, ĉar ĝi:

1) ne povas esti uzata kiel subjekto;

2) rimarkas ja la sameco inter subjekto kaj komplemento.

Donniedillon (Montri la profilon) 2009-januaro-05 15:17:35

Dankon por via helpo. Vi klariĝi por min.

Donnie

Reen al la supro