Al la enhavo

Pri estonteco...

de Andreo Jankovskij, 2009-januaro-02

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-januaro-02 13:47:49

lango.gif

Kia estos komputilo en estonteco?
...

http://www.retejo.net/lernu/1987.jpg

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-02 14:35:03

Laŭ mi vera progreso nur atingiĝos se operacosistemoj ne plu kreskos same rapide kun la komputiloj mem. Do, kiam Mikrosoft perdos sian monopolon, tiam vera progeso komencos!

Mi ŝonĝas pri komputilo en brakhorloĝo...

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-02 14:38:40

Ekstrakto de la konversacio de iu venonta jarcento:

"Komputiloj? Maŝinoj kiuj povas nombri en la kapo kiel homoj? Ne kredu tiujn fantaziojn. Ekde la granda milito (laŭ la tradiciaj rakontoj) ni ĉiuj uzas niajn kapojn por kalkuli. Tamen, mi aŭdis onidirojn pri magia ilo nomita la "abako". Imagu, oni povas uzi la rokojn sur tiu ilo por kalkuli sen memori aŭ skribi ion en la koto per bastono. Mirinde, ĉu ne?"

Frankouche (Montri la profilon) 2009-januaro-02 15:13:56

Rogir:...kiam Mikrosoft perdos sian monopolon, tiam vera progeso komencos!
Egale "Apple" kiu aperas nun pli monopoliga !

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-02 16:08:05

Por ke Mikro$ofto perdu potencon kaj ekestus progreso, necesas ke homoj komencu lerni pli pri komputiloj, sed ne uzus ilin kiel fridujo aŭ iu alia hejma ilo, sed bona scio "kial kaj kiel".

Tamen estonto ŝajnas al mi mapli bonespera, korporacioj regos mondon, kaj iom post iom ŝtatoj transformiĝos en firmaojn, kie akci-havantoj rolos kiel civitanoj okulumo.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-januaro-05 21:39:37

lango.gif

Post 20 jaroj, poŝtelefono estos pli potenca ol mia nuna komputilo.

Vere, ĝi estos ege pli bona ol tiu ĉi:

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-januaro-05 22:04:17

Estonteco ne plu estos kio ĝi estis! okulumo.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2009-januaro-05 22:57:48

Greftita Komputilo en la korpo per bio-sintezaj konektoj kun neŭrologia sistemo kun :
Telefono, lokalizaĵo "GPS", novaj servoj (kiel iri al kinejo sen pasi korpe al la kesto) kaj kompreneble la banka karto ene por pagi okulumo.gif

Vera kondukŝnuro de hundo malgajo.gif

La poŝtelefono preskaŭ jam faras tiujn sed poste tiu estos enkorpe, neeblas lasi ĝin en la hejmo !

sergejm (Montri la profilon) 2009-januaro-06 10:33:50

Andreo Jankovskij:Post 20 jaroj, poŝtelefono estos pli potenca ol mia nuna komputilo.
Mi ne scias, kiun poŝtelefonon vi havas nun, sed verŝajne ĝi estas pli potenca kaj pli malmultekosta ol la unua IBM PC, krom tio ke ĝi havas pli malmute da klavoj, sed vi povas aĉeti telefonon kun plena klavaro.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-januaro-07 03:56:55

Interesa bildo!

lango.gif

Reen al la supro