Al la enhavo

NIAJ PREĜOJ POR VI EN LA JARO 2009!

de spiritualdigest, 2009-januaro-03

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

spiritualdigest (Montri la profilon) 2009-januaro-03 08:46:22

Estimataj,
NIAJ PREĜOJ POR VI EN LA JARO 2009!
Glorata estu la Eternulo por la graco de vido de alia jaro-la jaro 2009.
Kutime, Opeyemi mia edzino, kaj Boluwatife kaj IfeOluwa niaj infanoj kuniĝas kun mi bonvenigi vin en la novjaro per ĉi tiuj preĝoj adaptitaj de Jesaja 40:4-5:
- ĉiu valo je via vivo estos leviĝinta;
- ĉiu monto kaj monteto estos malaltiĝinta;
- la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo, kaj la montaro fariĝos valo;
- je via vivo aperos la majesto de la Eternulo; kaj
- ĉiu karno kune vidos kaj gloros la Eternulon kun vi.
Ĉar la buŝo de la Eternulo parolis ilin, ili plenumiĝos je via vivo ĉi-novjare je la nomo de Jesuo. Amen.
Feliĉan kaj prosperan Novjaron!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro),
Baptist Building, Oke Bola,
PMB 5113, Ibadan 200001, Niĝerio.
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutraĵo/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://spiritanutraĵo.blogspot.com/

PS:
Sendu vian respondon rekte al au kopiu min ĉe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!!!

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-05 14:57:53

Dankon! Ke la Natura Diino benu vin kaj vian familion!

Je la servo de Diino kaj sammondane,
Ĥod

vajsxnavisto (Montri la profilon) 2009-januaro-18 03:32:39

Jes, mi esperas ke Kriŝno, nia Patro kaj Dio de la tuta universo, benu tutan la vian familion je ĉi tiu novjaro!

Hare Kriŝna, Hare Kriŝna,
Kriŝna Kriŝna, Hare Hare,
Hare Rama, Hare Rama,
Rama Rama, Hare Hare!

Haribol'!

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-18 04:30:49

Mi sincere deziras al ĉiuj forumanoj, ke en la jaro 2009 vi plibonigu vian karmon. sal.gif

josell (Montri la profilon) 2009-januaro-18 05:08:44

Rodrigoo:Dankon! Ke la Natura Diino benu vin kaj vian familion!

Je la servo de Diino kaj sammondane,
Ĥod
Dankon! -- Almenaŭ la Dio ne havas sekson spirite. Do, vi ne ĝenas.

Ĉiu havu bonegan tagon (malfrue de mi, ĥaĥaĥa)

Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-19 14:46:26

Fartu bonege, spertu multon kaj ĝoju, kion ajn vi kredas.

Bondezire,
B

vajsxnavisto (Montri la profilon) 2009-januaro-19 22:06:26

josell:
Rodrigoo:Dankon! Ke la Natura Diino benu vin kaj vian familion!

Je la servo de Diino kaj sammondane,
Ĥod
Dankon! -- Almenaŭ la Dio ne havas sekson spirite. Do, vi ne ĝenas.

Ĉiu havu bonegan tagon (malfrue de mi, ĥaĥaĥa)
Multaj spiritsistemoj kredas ke Dio ne havas sekson; ekzemple, en mia tradicio, Dio ne havas materialan korpon, sed spirita korpo, kiu havas du aspektojn: la ina (Radha) kaj la malina (Kriŝno). Oni ne havus Kriŝnon sen Radha, kaj Radha ne povus funkcii sen Kriŝno. La Diino Supera, Radharani, estas eĉ super Kriŝno!

Hare Kriŝna!

Reen al la supro