Al la enhavo

LA ETERNULO PLIBONIGOS VIAN VIVON

de spiritualdigest, 2009-januaro-04

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

spiritualdigest (Montri la profilon) 2009-januaro-04 06:02:44

Estimataj,

LA ETERNULO PLIBONIGOS VIAN VIVON

"Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo. Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis" (Jesaja 40:4-5).

Denove, mi deziras al vi feliĉan kaj prosperan novjaron (2009). Mi bazu mian unuan predikon por la jaro sur la preĝoj (adapto de Jesaja 40:4-5) kiujn mi dissendis je la unua tago de la jaro.

Oni jam interpretis ĉi tiujn profetajn diraĵojn de Jesaja multerimede. Kelkaj interpretas kaj aplikas ilin al la Izraela popolo kiu estis tiam en spirita dezerto. Aliaj komprenas ilin kiel aludon al Johano la Baptisto kiu venis por prepari la vojon por la Mesio. Ankorau, aliaj aplikas ĉi tiujn diraĵojn al la estonto kiam Jesuo Kristo venos por regi sur la tero. Kiun ajn interpreton oni adoptas, la diraĵoj ne estas lauvortaj, sed figuraj.

En la Anktiva Oriento, reĝoj sendis heraldojn antau si je vojaĝo por forigi obstaklojn, fari digvojojn sur valoj, kaj malaltigi montetojn. Oni faris ĉi tion por glatigi la vojojn kie la reĝoj pasos. Estas kiel fari seriozan preparon por grava vizitanto. Ĉi tiu preparo malkaŝos la gloron de Dio kiu estos manifestita al ĉiu karno. Ĉi tio certe plenumiĝos ĉar Dio jam diris ĝin, kaj tion kion Li jam diris Li faros, kaj tion kion Li jam parolis Li plenumos.

Ĉi-novjare, la Eternulo glatigos vian vivon. Li glorigas Sin je via vivo ĝis homoj malproskimaj kaj apudaj vidos ĝin kaj laudos Lin pro tio kion Li faros je via vivo. Kielmaniere vi volas ke ĉi tio plenumiĝu? Li faros ĝin ĉar Li jam diris ĝin! Tamen, vi devas cedi vin al Lia glatigo. Vi devas kunlabori kun Li. Li plibonigos vian
vivon je la nomo de Jesuo. Amen.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

kfa (Montri la profilon) 2009-januaro-04 16:32:06

spiritualdigest:... estonto kiam Jesuo Kristo venos por regi sur la tero.
Sur mi ne, bonvolu.

Pace

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-05 14:52:09

Neniu rajtas aŭdace provi plibonigi mian vivon, kontraŭe al mia volo, nek vi rajtas diri al aliuloj tion kio gravas aŭ ne laŭ iliaj vidpunktoj. Kontroliĝu.

Sammondane,
Ĥod

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-januaro-05 15:54:22

Mi opinias ke via preĝejo estas pli taŭga loko por predikado ol ĉi tiuj forumoj. En la forumoj bonvolu diskuti.

diogotux (Montri la profilon) 2009-januaro-05 18:10:32

spiritualdigest:Denove, mi deziras al vi feliĉan kaj prosperan novjaron (2009).
Mi ne estas kristano, do mi ne kredas ke jesuo plibonigos mian vivon, sed mi dankas al vi pro viaj bondeziroj kaj ankaŭ mi deziras feliĉan kaj prosperan novjaron al vi.

orthohawk (Montri la profilon) 2009-januaro-05 23:48:34

Ĉu ni komprenu, ke via ĉeesto tie ĉi signifas, ke vi estis forigita de ĉiuj aliaj esperanto-grupoj surrete pro via troa spamo?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-07 12:48:25

orthohawk:Ĉu ni komprenu, ke via ĉeesto tie ĉi signifas, ke vi estis forigita de ĉiuj aliaj esperanto-grupoj surrete pro via troa spamo?
Tiukaze alvenis tempon por lia sekva forigo, ĉu ne?

Sammondane,
Ĥod

aaronibus62 (Montri la profilon) 2009-januaro-07 13:16:44

Spiritualdigest rajtas esprimi siajn kredojn kaj opiniojn ĉi tie samkiel ĉiuj el vi!

La bedauro estas, ke estas malamemaj homoj, kiuj deziras silentigi iun homon, kiu uzus Esperanton por esprimi siajn kredojn aŭ opiniojn. Sed Esperanto ekzistas por esprimi
ĉion laŭ la deziro de ĝia uzanto. Tial se spriritualdigest volas esprimi siajn kredojn, permesu, ke li faru tion! Se samseksamanto aŭ
ateisto aŭ budhisto volas esprimi siajn kredopiniojn antaŭ aliaj, bonvole komprenu, ke ili havas la rajton!
Memoru, ke vi rajtas ĉu akcepti ĉu malakceoti kion li aŭ iu alia skribas.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-januaro-07 13:18:56

spiritualdigest:
Kiun ajn interpreton oni adoptas, la diraĵoj ne estas lauvortaj, sed figuraj.
Se iun ajn frazon en tiu sankta libro oni povas interpreti iel ajn, mi pensas, ke ne ekzistas pli valora loko por ĝi ol ĉe la breto "Legendoj, popolfabeloj kaj sensencaj balbutaĵoj".

sinjoro (Montri la profilon) 2009-januaro-07 13:22:24

aaronibus62:Se samseksamanto aŭ
ateisto aŭ budhisto volas esprimi siajn kredopiniojn antaŭ aliaj, bonvole komprenu, ke ili havas la rajton!
Memoru, ke vi rajtas ĉu akcepti ĉu malakceoti kion li aŭ iu alia skribas.
Ekzakte - mi tute konsentas. Se oni parolas ĉi tie en Esperanto kaj agas laŭ la lernu-regularo oni rajtas eldiri iun ajn opinion, kaj la pastro tion faris. Mi kelkfoje trovis en la lernu-forumo homojn kiuj diris "se vi ne konsentas, eble ĉi tio ne estas taŭga forumo por vi" - ni evitu tiajn frazojn.

Ĝis kiam ne vera spamo komenciĝis, la mesaĝon de la pastro mi trovas eldiro de lia opinio.

Reen al la supro