Al la enhavo

Raporto de DV

de tomasoavro, 2009-januaro-08

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

tomasoavro (Montri la profilon) 2009-januaro-08 06:05:47

Kiel daŭra komencanto post multaj monatoj ekster Dua Vivo lastatempe mi vizitis merkredan lecionon de Beatrice ALLÉE (Triksi Arbizu). Sed anstataŭ lecionon de Esperanto mi povus aŭdi 'horon pri La Sankta Biblio'.
Ne, ne temas pri 'kiu je kio kredas' aŭ 'kiu religio dominas en la movado'. Jes, 30% da mondanoj estas kristanoj, kaj ĉe ni la nombro estas multe pli granda.
Temas pri tio ĉu instruistino (ĉi tie: el katolika Francio) rajtas morale trudi bibliaj temoj dum siaj lecionoj kiam gelernantoj estas plenkreskuloj en la tuta mondo. Ĉu oni ne devus tiel ke instruisto evitas tiaj malneutralajn temojn de lecionoj? Estas landoj religiaj oficiale kaj ne oficiale... Kiam mi vidas ligilo al 'Religio' ĉe 'esperanto.pl' kaj tie ne havas nenion ekster la religio de katolikoj - ne facile, sed mi povas kompreni ĝin. Sed ja lasta leciono por komencantoj en DV ne estis por 70%-plejparto de la mondo. Domaĝe. Eĉ se en lecionoj partoprenas nur brazilanoj/hispanoj/poloj kaj japanoj ne kapablas vekiĝi (ĉe ili estas 5:30)...

orthohawk (Montri la profilon) 2009-januaro-08 07:10:53

Ĉu ŝi instruas religion per Esperanto au Esperanton per religia teksto?

Se la unua, mi ne akordas; se la dua, se neniu el la gelernantoj neos, lasu al ŝi instrui tiel, kiel plaĉas al ŝi.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-08 23:08:05

Tio estas grava problemo ĉi tie, en Brazilo.
Miopinie:
estas problemo kiam kredanto diras ke Esperanto estas lingvo de sia kredo.
Sed se ŝli faras klason esperantan por la anoj de sia religio taŭgas, ĉar ili povas pripensadi siajn kredojn kaj siajn umadojn esperante.
Nur miopinie. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

danielcg (Montri la profilon) 2009-januaro-09 05:34:13

Miaopinie plej gravas tio, ĉu la lernantoj estis trompitaj aŭ ne.

Se ili sciis ke la lecionoj temos pri religiaj temoj, kaj ili libere akceptis tion, mi vidas nenion riproĉindaj. La samo okazus, se la lecionoj estis donitaj en religia etoso, ektzemple en monaĥejo, kie estus espereble ke oni trovus religiajn temojn.

Male, se laŭ la cirkonstancoj estus espereble ke la lecionoj ne estu pri religiaj temoj, tiam okazus trompo al la lernantoj, kaj miaopinie la instruisto ne devus fari tion.

La samon oni povus diri pri partiisma politiko en la lecionoj.

Mi memoras ke, antaŭ multaj jaroj, mi vidis brazilan libron kun la titolo "Kurso de Esperanto pere de la Biblio" (aŭ io tre simila). Kompreneble, aĉetintoj de tiu libro havus nenian rajton plendi pri ĝia religia enhavo, avertita sur la koverto mem.

Oni devus do demandi: ĉu la lernantoj ricevis ion fundamente malsimila al tio, kion ili povus prudente atendi? De la respektive nea aŭ jesa respondo dependos, ĉu la instruisto agis korekte aŭ ne.

Amike,

Daniel

tomasoavro:Kiel daŭra komencanto post multaj monatoj ekster Dua Vivo lastatempe mi vizitis merkredan lecionon de Beatrice ALLÉE (Triksi Arbizu). Sed anstataŭ lecionon de Esperanto mi povus aŭdi 'horon pri La Sankta Biblio'.
Ne, ne temas pri 'kiu je kio kredas' aŭ 'kiu religio dominas en la movado'. Jes, 30% da mondanoj estas kristanoj, kaj ĉe ni la nombro estas multe pli granda.
Temas pri tio ĉu instruistino (ĉi tie: el katolika Francio) rajtas morale trudi bibliaj temoj dum siaj lecionoj kiam gelernantoj estas plenkreskuloj en la tuta mondo. Ĉu oni ne devus tiel ke instruisto evitas tiaj malneutralajn temojn de lecionoj? Estas landoj religiaj oficiale kaj ne oficiale... Kiam mi vidas ligilo al 'Religio' ĉe 'esperanto.pl' kaj tie ne havas nenion ekster la religio de katolikoj - ne facile, sed mi povas kompreni ĝin. Sed ja lasta leciono por komencantoj en DV ne estis por 70%-plejparto de la mondo. Domaĝe. Eĉ se en lecionoj partoprenas nur brazilanoj/hispanoj/poloj kaj japanoj ne kapablas vekiĝi (ĉe ili estas 5:30)...

tomasoavro (Montri la profilon) 2009-januaro-09 18:54:31

orthohawk:...se neniu el la gelernantoj neos...
danielcg:Miaopinie plej gravas tio, ĉu la lernantoj estis trompitaj aŭ ne.
Rodrigoo:Sed se ŝi faras klason esperantan por la anoj de sia religio taŭgas...
Estas nur unu kurso por komencantoj en Dua Vivo kaj gvidas ĝin menciita Triksi Arbizu. Ĉi-kurso kaj kurso por progresantoj de Anna Lowenstein estas elemento de disvastigo de Esperanto en Dua Vivo, kaj ne formo de reklamo pri iu instruistino. Se vi ne partoprenis lastan lecionon neniam scias vi kiu temo estos dum la sekvonta. Kontraŭe al leciono por progresantoj - membroj de grupo ĉiam ricevas informon pri sekva temo. Sed kial mi devus rezigni la lecionon pro stranga "misio" de instruistino? Miaopinie ne estas similaj problemoj pri kurso por progresantoj. Komencantoj ne havas alternativan vojon en DV. Bedaŭrinde.

ubuntuo (Montri la profilon) 2009-januaro-11 12:11:49

Simpligita mondo estas:
1/3 da kristanoj + 1/3 da islamistoj k hinduistoj + 1/3 da aliaj (ankaŭ ateistoj)

SUPRAKAZE, s-rino Allee - laŭ mi - devus trakti dum siaj lecionoj ĉiujn religiojn tiel same aŭ rezigni religiajn temojn tute.

zvedavec (Montri la profilon) 2009-januaro-11 16:25:59

Miopinie, lecionoj devus esti religie neutralaj - sed se komencinante povas diri:

"Nun mi montras al vi, kia estas Esperanto en kristanismo, alifoje mi montras al vi Esperanto en aliaj religion"... tio estas konsentite

orthohawk (Montri la profilon) 2009-januaro-11 18:32:56

tomasoavro:

Estas nur unu kurso por komencantoj en Dua Vivo kaj gvidas ĝin menciita Triksi Arbizu. Ĉi-kurso kaj kurso por progresantoj de Anna Lowenstein estas elemento de disvastigo de Esperanto en Dua Vivo, kaj ne formo de reklamo pri iu instruistino. Se vi ne partoprenis lastan lecionon neniam scias vi kiu temo estos dum la sekvonta. Kontraŭe al leciono por progresantoj - membroj de grupo ĉiam ricevas informon pri sekva temo. Sed kial mi devus rezigni la lecionon pro stranga "misio" de instruistino? Miaopinie ne estas similaj problemoj pri kurso por progresantoj. Komencantoj ne havas alternativan vojon en DV. Bedaŭrinde.
Se vi ne ŝatas tiel forte, ke la kurso estas gvidata en ĉi tiu maniero, do, estu, vi mem, gvidanto, kaj gvidu alian kurson.

tomasoavro (Montri la profilon) 2009-januaro-11 20:59:47

orthohawk:...estu, vi mem, gvidanto...
Komencanto fariĝus instruisto? Bona ŝerco okulumo.gif
S-rinoj Lowenstein kaj Allee ne estas hazardaj instruistinoj - en reala vivo kursoj estas laboro de ili. En DV ili reprezentas tiea esperanta movado.
zvedavec:Nun mi montras al vi, kia...
Beatrice Allee en sia bieno gvidas (eble) "kristanaj" kursoj i.a. por infanoj. Kaj bone. Iu pagas sciante por kio. En DV oni devus alie - ŝi forgesas ke ne ĉiuj homoj en la mondo interesiĝas pri ekz. "kio estas biblia reĝkuko?" (el lasta leciono).

victornino (Montri la profilon) 2009-januaro-12 13:10:38

Saluton, mi partoprenis en la lasta klaso. Sed Tomaso, vi povus paroli kun la instruistino. Mi ankaŭ ne estas kristano, kaj ne pensis pri tiu temo dum la parolado. Eble ŝi parolis iomete (unu demando) pri la signifo de la vorto "epifanio". Sed vere "tri magaj reĝoj" presentas la koncepton "epifanio". Malgraŭ mi ne estas kristano, ĝi ŝajnas interesan aferon. Laŭ mi, estus malbonega paroli pri la merkata "SantaClaus". Tamen mia celo estas lerni esperanton, kaj povi paroli pri ĉiuj temoj.

Mia opinio pri la D-V klaso estas ke ĝi ne funkcias por veraj komencantoj. Ekzemple, mi havas kelkajn retamikojn uzantoj de la D-V, do, mi ŝatus inviti ilin al la Klaso por komencantoj, sed ĝi estas tro malfacila.

Alimaniere, Ili, la instruistinoj faras tiun laboron senpage kaj altruiste. Mi dankas al ili. Iu ajn povus esti nia gvidanto.

Se vi volas, ni povas paroli kune kun ŝi.

Reen al la supro