Al la enhavo

Fundamenta frazo

de Rohan, 2009-januaro-08

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Rohan (Montri la profilon) 2009-januaro-08 17:52:51

Saluton!

Mi renkontis ĉi tiun frazon en la Fundamento:

"El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej
saĝa."

Mi trovas ĝin iom stranga, ĉar Antono mem ne apartenas al la grupo "ĉiuj siaj fratoj": La tuta grupo de fratoj konsistas el Antono KAJ ĉiuj siaj fratoj. Do diri "EL ĉiuj siaj fratoj, Antono..." ŝajnis iom nelogike al mi. Mi supozas ke ekzistas ia regulo aŭ uzpermeso pri ĝi...ĉu?

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-08 19:43:32

Rohan:Mi renkontis ĉi tiun frazon en la Fundamento:"El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa."
Mi trovas ĝin iom stranga, ĉar Antono mem ne apartenas al la grupo "ĉiuj siaj fratoj"..
Eble "Inter" estus pli logika ol "El" ĉi tie.

Tamen, miaopinie, restas la ebleco de nekutima interpreto de "siaj fratoj", ĉar la ekzemplon enhavis ankaŭ la Nova Esperanta Krestomatio (p.7, la lasta frazo).

Ankaŭ la PMEG (11.6.1, naŭa skatolo, lasta ekzemplo).

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-08 23:10:47

Tiaj frazkonstruoj estas kutimaj en la portugala... eble tial mi tuj komprenis ĝin, kaj ĝi ne ŝajnis strange al mi.

Sammondane,
Ĥod

Taciturn_ (Montri la profilon) 2009-januaro-09 06:42:16

En la rusa anakŭ ekzistas tia maniero por diri la frazon.Tial mi kredas ĝin bone komprenebla.Oni povas logikigi la frazon en niaj pensoj se ni vidos ĝin tiel: Estas grupo en kiu Antonio partoprenas kaj por montri tion oni diras "siaj fratoj". Tute simple ke Antonio ne povas esti ekster la grupo de la fratoj pro ke ili estas siaj.

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-09 07:00:50

tio estas unu el sencoj de la prepozicio "el"
rigardu la sencon 4

russ (Montri la profilon) 2009-februaro-12 21:24:16

Ŝak:tio estas unu el sencoj de la prepozicio "el"
rigardu la sencon 4
Ne temas pri la signifo de "el", sed pri tio, ke Antono kompreneble ne estas sia propra frato, du ne estas unu el siaj fratoj.

Simile oni povus diri "El ĉiuj homoj, kiujn mi vidas en la ĉambro, mi estas la plej alta" eĉ se mi ne vere vidas min mem.

Mi vetas ke multaj lingvoj permesas tian teĥnike mallogikan (sed tamen sufiĉe klaran) esprimon.

henma (Montri la profilon) 2009-februaro-12 22:16:04

Certe la frazo ŝajnas ne logika... siaj fratoj signifas klare "la fratoj de Antono"...

(vi povas vidi vin mem, se ekzistas granda spegulo en la ĉambro, sed Antono ne povas esti sia frato, do la frazo ne estas logika)

Por ni, kiuj parolas lingvojn kiel la portugalan aŭ la hispanan, tiu frazo ŝajnas korekta ĉar la refleksiva vorto sia kaj la vorto por lia/ŝia/ilia estas la sama.

Sed, en la hispana:

"De todos sus hermanos, Antonio es el menos inteligente"

klare indikas ke vi parolas pri la fratoj de iu, kiu ne estas Antono... "sus" en tiu frazo devas signifi lia, ŝia aŭ ilia.

Amike,

Daniel.

russ:
Ŝak:tio estas unu el sencoj de la prepozicio "el"
rigardu la sencon 4
Ne temas pri la signifo de "el", sed pri tio, ke Antono kompreneble ne estas sia propra frato, du ne estas unu el siaj fratoj.

Simile oni povus diri "El ĉiuj homoj, kiujn mi vidas en la ĉambro, mi estas la plej alta" eĉ se mi ne vere vidas min mem.

Mi vetas ke multaj lingvoj permesas tian teĥnike mallogikan (sed tamen sufiĉe klaran) esprimon.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-februaro-15 21:36:34

Alia ebla frazo:

“El ĉiuj la fratoj, Antono estas la malplej saĝa”

Tiel Antono ja estas frato (de siaj fratoj, kompreneble)

—Ilhuitemoc δ

69UM24OSU12 (Montri la profilon) 2009-februaro-15 23:38:54

La reguloj diferencas inter diversaj lingvoj. En la angla, oni ne povus ĝuste diri:

"Of all his brothers, Anthony is the least intelligent"

ĉar, kiel Rohan diris, Antono ne apertenas al la grupo. Oni devus diri ion kiel:

"Of all the brothers in his family, Anthony is the least intelligent."

Sed en Esperanto, la unua konstruo ĝustas. Al mi, tio ne gravas. Kiam oni studas alian lingvon, devu lerni la ĝustajn regulojn de tiu lingvo, kaj multfoje tiuj reguloj diferencos ol via propra lingvo.

sergejm (Montri la profilon) 2009-februaro-16 08:06:03

69UM24OSU12:"Of all the brothers in his family, Anthony is the least intelligent."
Eblas esti ke en la familio de Antono vivas kune gepatroj, (ge)filoj kaj (ge)nepoj. Tiam estos kelkaj grupoj de fratoj kaj via frazo havos alian sencon.

Reen al la supro