Al la enhavo

La morto de la Pasporta Servo?

de Rohan, 2009-januaro-10

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Rohan (Montri la profilon) 2009-januaro-10 13:03:48

Saluton!

Mi pensis hodiaŭ pri iuj efikoj de la Fina Venko...

Se ĉiu persono en la mondo povus paroli esperanton, komunikado sendube plifaciliĝus, sed Pasporta Servo preskaŭ certe mortus. Nun, estas plezure bonvenigi esperanto-parolanton enhejmen, ĉar oni rekonas lin kiel samideanon, kaj ĉar oni ne ĉie kaj ĉiam renkontas esperantistojn. Sed se ĉiu persono sur la strato, inkluzivante friponojn kaj ŝtelistojn, parolus esperanton, mi dubas ĉu homoj restus tiel entuziasmaj pri gastigado ktp.

Kion vi pensas?

rubulo (Montri la profilon) 2009-januaro-10 13:09:41

Nu, ja se esperanto iĝu mondskale uzata ni prauzantoj perdus multe da aferoj (Ekz. IJK, ...).

Sed estus anstataŭoj. Ekzemple nuntempe ne nur per esperanto vi povas uzi ian pasportan servon.

ekzemplo : http://www.couchsurfing.com/

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-11 11:37:28

Se ĉiuj en la mondo parolos esperanton, oni povas facile paroli kun ĉiuj en la mondo, do oni povas havi interesajn konversaciojn kun iu ajn en onia feria lando, ne nur kun la PS-istoj!

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-13 18:38:03

Tial mi ne estas finvenkisto, ehe. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

kaha (Montri la profilon) 2009-januaro-23 01:05:19

Neniam kriu al mortinto antaŭ la entombiĝo.

La PS bezonas iom da tempo por restari surpiede per nova formo. Venos io, mi certas, kiu taŭgos pli kun tiu reta mondo...

Reen al la supro