Mesaĝoj: 27
Lingvo: Esperanto
Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-13 15:56:03
mnlg:Se "korekta" signifus "ĝusta", do "korekti" signifus "esti ĝusta".Do se ekzistas la vorto "skia", (ekzemple skia vojo), do skii povas signifi nur "esti skia" do la vojo (sed ne homo!!!) skias ))
Tio, kion vi diris estas vera NUR POR ADJEKTIVAJ RADIKOJ. Kaj eĉ tio ne nepras. En esperanto ekzistas vortoj (ekz-le nomiĝi) kiuj signifas tute ne tion, kion ili devus signifi laŭ tiu logiko (se oni legas ĝin plene, ne nur tiun parton por adjektivaj radikoj). Tio okazis ĉar tiun logikon pri vortfarado oni akceptis multe pli poste, ol tiuj vortoj jam aperis. (cetere la radiko korekt estas inter ili, ĝi apartenas al 2 specoj: ĝi estas samtempe verba kaj adjektiva )
Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-13 20:43:57
Ŝak:.Ne estas nova punkto ĉi tie, kaj mi ne volas ripeti ion ajn. Mi kredas ke mi konsilis la lernanton ĝuste. Vi ne konvinkis min male. Ne indas malŝpari pli da tempo. Verŝajne, ni bone komprenas unu la alian, sed, evidente, ni ne konsentas pri ĉio. Ne gravas. Se iu faras demandon al vi, vi estas libera respondi laŭ via opinio. Ankaŭ mi. Ni iru en paco.
Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-14 02:29:47
Miland:Tute ne!
Mi kredas ke mi konsilis la lernanton ĝuste.
Kaj se vi volas strikte sekvi PIV-on vi prefere luktu kontraŭ tiu senco de "kredi", en kiu vi ĵus uzis ĝin Ĉar tiu senco simple forestas tie. Tio estus malpli dubinda afero. Sed vi anstataŭ bone konsili simple prenis unu (eble pli ol unu) el malveraj mitoj kaj propagandas ĝin
Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-14 11:04:05
Ŝak:.Mi konsilis la lernanton ĝuste. Via akuzo estas falsa, kaj mi ne malŝparos pli da tempo pri vi.
Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-14 13:40:16
Miland:Tute ne. Vi simple ellernis mitojn, kiujn vi blinde kredis, eĉ sen penso kontroli ililn
Mi konsilis la lernanton ĝuste. Via akuzo estas falsa, kaj mi ne malŝparos pli da tempo pri vi.
JEn ekzemple citaĵo de Z:
vidu ĉi tie
Zamenhof:Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile.Aŭtoro de la Esperanta teksto estas Zamenhof
Bedauzrinde mi ne povis trovi en la Reto ĉiujn verkojn de Z,
sed Bertillio skribas, ke
Bertillio:Do mi povas resumi: se vi ion ne scias ne korektu. Se vi ion scias, sed ne kontrolis mem detale - vi tion ne scias kaj do ne korektu.
Sed tia ĉi vortfarado estas hejma en Esperanto de la komenco, kaj ekzemploj troviĝas abunde ĉe multegaj verkistoj de Zamenhof ĝis hodiaŭ.
Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-14 14:44:48
Ŝak:.Ne indas malŝpari tempon. Vi ne kompetentas korekti aliajn.
Mi konsilis la lernanton ĝuste, ke ne ŝanĝos tiun opinion, ĉu plaĉus al vi aŭ ne.
Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-14 14:55:16
Miland:Ĉu vi estas 10jara infano? Kiam mi montris al vi pruvojn ke vi estas neprava vi eĉ ne deziras respondeci pri viaj vortoj kiel virino.
Ne indas malŝpari tempon. Vi ne kompetentas korekti aliajn.
Mi konsilis la lernanton ĝuste, ke ne ŝanĝos tiun opinion, ĉu plaĉus al vi aŭ ne.
Do ĝis
mnlg (Montri la profilon) 2009-januaro-14 15:49:02
Ekzistas multaj radikoj kaj vortoj, per kiuj oni povas doni tra adjektivo la ideon de 'ĝusta'; mi listigis kelkajn. Nur ekzistas 'korekt-' por doni la ideon de 'ĝustiga'. Mi estas inter tiuj kiuj opinias ke estas bona ideo distingi inter la du kaj teni la distingon.
Zamenhof iam uzis 'sole' en la signifo de 'nur'; se hodiaŭ iu uzus 'sole', mi korektus tiun, kaj dirus ke estus preferinde uzi 'nur'.
Tiuj kiuj ŝatas uzi samajn radikojn por diversaj celoj certe rajtas enkonduki siajn proprajn signifojn. Sed persone mi plu agos al miaj kursanoj tiel ke restu la distingo, ĉar ĝi estas multe pli utila al la lingvo, kaj do, finfine, al ili mem. Tamen mi estas nur guto en la oceano. Se la komunumo de parolantoj vere volos dusignifigi tiun vorton, malmulton mi povos fari.
Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-14 16:16:32
mnlg:Senregarde de viaj opinioj pri virinoj, kiujn mi eĉ ne emas ektuŝi por ne infektiĝi,Vi povas do alie diri, kiel oni nomu, kiam iu asertas stultaĵojn, kaj kiom oni pruvas al tiu, ke tio estas stultaĵo, tiu ne volas respondeci pri siaj vortoj kaj diras ke vi estas nekompetenta ĉar mi estas senerara
mnlg:Ĉu vi dirus, ke "estas preferinde..." aŭ dirus, ke tio estas eraro, el la okazo, kiam tio ne estas eraro?
Zamenhof iam uzis 'sole' en la signifo de 'nur'; se hodiaŭ iu uzus 'sole', mi korektus tiun, kaj dirus ke estus preferinde uzi 'nur'.
La demando estas nur en tio
Kaj la samon mi demadas pri tio:
mnlg:Ĉar la demano esatas ankaŭ pri la esperantista mitaro, kiun envius eĉ helenoj. Ekzistas ja tiom da teruraj mitoj pri Esperanto, ĝia gramatiko, ktp inter esperantistoj, ke neeblas listigi ĉiujn
Sed persone mi plu agos al miaj kursanoj tiel ke restu la distingo, ĉar ĝi estas multe pli utila al la lingvo, kaj do, finfine, al ili mem.
KAj ekzistas homoj, kiuj eĉ ne dezirante kontroli tion blinde korektas la aliajn laŭ ies elpensita mito.
Mi vidis, kiel unu homo, opinianta sin spertulo korektis seneraran tekston al erara kaj tio ne estas io malofta.
KAj nun oni povis vidi ion similan, sed malpli teruran.
mnlg (Montri la profilon) 2009-januaro-14 17:34:03
Ŝak:Ĉu vi dirus, ke "estas preferinde..." aŭ dirus, ke tio estas eraro, el la okazo, kiam tio ne estas eraro?Mi dirus ke estus preferinde; eraroj apartenas al gramatiko. Ĉio alia maksimume "sonas malĝusta". Cetere signifoj kaj stiloj emas ŝanĝiĝi dum la tempo. Z preskaŭ ĉiam uzis adjektivojn post substantivoj, nun se iu sisteme farus tion, tiun oni vidus kiel strangulon. Ekzemploj de lingvaĵo de Z tial estas, laŭ mi, ne tro indikaj por la nuno.
Estas dirinde ke en ĉi tiu tempo, oni preferas uzi "korekta" en aga kaj ne priskriba signifo. Kaj mi konsentas. Do mi traktas priskriban signifon kiel potence malĝustan, kvankam ne _absolute_ malĝustan, ĉar eble iam ĝi estis, aŭ eĉ estos, perfekte akceptebla. Tamen tiu ne estas mia respondeco.
Ĉar la demano esatas ankaŭ pri la esperantista mitaro, kiun envius eĉ helenoj.Ĉi tie mi zorgas pri gramatiko, lingvostilo kaj lingvouzo; kiam estos forumo pri mitoj, mi partoprenos, aŭ evitos, ĝin.