Al la enhavo

Kiel akcenti?

de nikko, 2009-januaro-11

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-11 15:48:53

Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek

Mi sekvas regulon pri akcendado en tiuj vortoj. Jes, eblas skribi dek-du, dek-kvin. Sed plejofte mi vidas kunmetitajn formojn, tamen mi ne certas pri ilia prononcado.

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-11 16:08:45

nikko:Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek
vi trolernis.
El tiuj vortoj ekzistas nur "dudek" kaj akcento estas cert ĉe dUdek
ĉiuj aliaj "vortoj" estas vortkombinoj kaj ne vortoj kaj ne havas unu akcenton

Espi (Montri la profilon) 2009-januaro-11 20:15:46

nikko:Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek

Mi sekvas regulon pri akcendado en tiuj vortoj. Jes, eblas skribi dek-du, dek-kvin. Sed plejofte mi vidas kunmetitajn formojn, tamen mi ne certas pri ilia prononcado.
Saluton nikko,

mi opinias, ke kunmetitaj numeraloj estas skribataj jene:

dek unu, dek du, dek kvin

sed:

dudek, tridek k.t.p.

Tial la akcentado estas pli klara, ĉu ne?

Amike
Espi

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-11 21:07:51

Espi:
nikko:Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek

Mi sekvas regulon pri akcendado en tiuj vortoj. Jes, eblas skribi dek-du, dek-kvin. Sed plejofte mi vidas kunmetitajn formojn, tamen mi ne certas pri ilia prononcado.
Saluton nikko,

mi opinias, ke kunmetitaj numeraloj estas skribataj jene:

dek unu, dek du, dek kvin

sed:

dudek, tridek k.t.p.

Tial la akcentado estas pli klara, ĉu ne?

Amike
Espi
Jes, mi konfuziĝis kun kelkaj numeraloj. Pri fia #esperanto-dialekto okulumo.gif. Sed temo restas. Kiam mi lernis mi kutimiĝis prononci dudEk, malplI. Sed poste reedukiĝis paroli dUdek, mAlpli. Tio estas eble disvastigita kaptilo por lernantoj.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2009-januaro-12 12:56:14

Feliĉe mi jam kutimas ĉiam prononci kun la akcento je la dua lasta silabo. rideto.gif

Mi pensas, ke estas utile memori ke oni devas akcenti ĝuste antaŭ ol la lasta silabo de la vorto elvenos el ties buŝo, krom kiam oni uzas ' t.e. taksI', patrIn' ktp. lango.gif

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-januaro-13 15:08:00

Tre hontinde mi agnoskas, ke mi legas dekdU, dektrI k.t.p.

Ĉiel ajn, ĝi estas tre komuna kutimo.

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-13 15:57:56

Ergazomai:Tre hontinde mi agnoskas, ke mi legas dekdU, dektrI k.t.p.
kio estas hontinda?

Reen al la supro