Al la enhavo

La akuzitivon kun “-anta” vortoj

de jchthys, 2009-januaro-15

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-januaro-15 16:58:24

Nun mi kompostas (per LaTeX) la libron «Alicio en Mirlando» de Lewis CARROLL, tradukatan en Esperanton de Elfric Leofwin KEARNEY. Mi havas tamen demanon pri lia gramatiko. Li havas en lia traduko ĉi tion frazon:

Tio ja ne estis t r e mirinda, ankaŭ ne ŝajnis al Alicio t r e eksterordinare aŭdi la kuniklon diranta al si, «Ho, ve! mi malfruos!»

Ĉu devas la vorto “diranta” esti “dirantan”? Li ne uzas la akuzativon en situacioj similaj al ĉi tio la tutan libron.

Mi ne volas ŝanĝi la tradukon, se mi ne devas. Se la traduko tamen malkorekta estas, mi ja ŝanĝos ĝin.

tommjames (Montri la profilon) 2009-januaro-15 17:27:27

Tio ja ne estis t r e mirinda, ankaŭ ne ŝajnis al Alicio t r e eksterordinare aŭdi la kuniklon diranta al si, «Ho, ve! mi malfruos!»

Ĉu devas la vorto “diranta” esti “dirantan”? Li ne uzas la akuzativon en situacioj similaj al ĉi tio la tutan libron.
Mi eble malpravas sed laŭ mi tiu traduko ŝajnas bona, ĉar "kuniklon diranta al si" estas esence same kiel "kuniklon kiu estis diranta al si". La forlaso de "kiu estas" verŝajne ne necesigas la enkondukon de la akuzativa signo.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-januaro-15 17:30:18

Respondonte la demandon, mi ekvidis la mesaĝon de tommjames, kiu proponas la malon ol mi. lango.gif Mi ja dirus “kuniklon dirantan”.

Cetere, Esperante mi kutime uzas “tiajn citilojn”, sed agu laŭprefere; plej gravas, ke vi estas kohera.

tommjames (Montri la profilon) 2009-januaro-15 17:38:43

Fakte mi ankaŭ ĉiam dirus "kuniklon dirantan", sed mi ofte vidas tiajn uzojn en la praktika uzado de esperanto. Kiam estas implicita signifo kiu estas ĝusta (kuniklon kiu estis diranta), oni ofte mallongigas aŭ iel ŝanĝas la konstruaĵon eĉ se la gramatiko povas ŝajni nesekvata. Ĉu ili estas permesitaj laŭ reguloj mi ne scias, sed rigardu vortojn kaj frazojn kiel "saluton", "bonan matenon" ktp kiuj aludas al implicita signifo kie iu gramatika elemento ne ĉeestas.

tommjames (Montri la profilon) 2009-januaro-15 19:46:38

Mi kredas ke "aŭdi la kuniklon diranta al si" povas esti komprenata en unu el du manieroj, ĉar per "kuniklon diranta" la aŭtoro eble celis:

1. La kuniklo kiu estis diranta
2. Ke la kuniklo estis diranta

Se la aŭtoro celis 1. li devus uzi la akuzativon, sed mi kredas ke li ne celis 1, kaj fakte celis 2.

La aŭtoro parolas pri io kio al Alicio ne ŝajnis eksterordinare. Mi kredas ke tio rilatas al aŭdi kuniklon diri ion, pli ĝuste ol simple aŭdi kuniklon kiu per ŝanco estis diranta.

Se la teksto estus "kuniklon dirantan" mi kredas ke la intenca signifo perdiĝus.

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-15 20:37:53

Laŭ p.173 de Teach Yourself Esperanto, oni ne aldonas la akuzativan finaĵon n kiam esti estas subkomprenata, jene:

Ŝajnis al Alicio tre eksterordinare aŭdi la kuniklon esti diranta al si, "Ho, ve!"..

Do, Alicio aŭdis, ke la kuniklo estis diranta al si. Ŝajne la dua senco de tommjames.

Jen rilata paĝo de PMEG (3a skatolo, 4a ekzemplo, sed ŝanĝita laŭ la principo tuj post la skatolo: "Sed kiam la ligo al la ĉefverbo estas forta, kaj la A-vorto ne respondas al kiam-frazo, sed al ke-frazo, tiam oni nepre ne uzu N-finaĵon")

jchthys (Montri la profilon) 2009-januaro-17 02:28:54

Dankon, Miland, pro la respondo.

(En la latina kaj greka lingvoj, la akuzativon uziĝus.)

Mi, kvankam estas amerikana, preferas eŭropanajn citilon por Esperanto.

Cetere, la vorto "Esperanto" havas majuskulon, sed la aliaj lingvoj ne havas, ĉu ne?

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-17 02:41:48

jchthys:
Cetere, la vorto "Esperanto" havas majuskulon, sed la aliaj lingvoj ne havas, ĉu ne?
Ankaŭ la aliaj: Ido Interlingvao, Sanskrito ktp Ili ja estas propraj nomoj
En tio estas nenia religio aŭ kulto

Reen al la supro