Al la enhavo

Interesa citaĵo de japana Esperantisto

de Miland, 2009-januaro-22

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-22 21:14:08

Jen interesa ekstrakto el la kontribuo de Itikawa Takahiro al Esperanto kaj mi, 180 membiografiaj eseoj de Aziaj Esperantistoj. Mi ne redaktis la tekston.

Mi sentas ĉiam, la spirito de la lingvo staras malantaŭ la parolanto, eĉ kiam la lingvo ne estas lia denaska. Tial mi sentas germanecon, kiam mi parolas en la germana, francecon kiam en la franca. Sed en Esperanto, mi sentas nur la personon, kiu ĝin parolas. Vere oni povas perdi iom da tempo sian naciecon parolante tiun lingvon.

Ĉu iu ajn havis similan sperton?

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-23 08:17:16

Ju pli vi uzas Esperanton des pli vi perdas vian naciecon. Vi povas nei tiun efekton, sed tio okazas al vi iom post iom. Se vi deklaras vin kiel esperantisto, estraroj rigardas vin kiel anarĥiisto, kvankam vi ne estas tio. Eble ili ne parolas tiel rekte, eble ili kondutas tolereme pri Esperanto, sed ili senevite pensetas, ke Esperanto ne estas utila por ilia rego. Ja, ia rego bazas sur nacia conscio, sed Esperanto ne subtenas tion.

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-23 15:11:09

Bedaŭrinde vi pravas.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-januaro-27 01:34:58

Antaŭ tiam, kiam mi ekde lernis Esperanton, mi plejparte atentis nur al usonaj novaĵoj, kaj malofte novaĵoj de aliaj partoj de la mondo. Nun, mi ofte legas novaĵojn de aliaj partoj de la mondo - ĉar nun mi konas homojn trans la tuta mondo.

Vidu la naciajn mallongigojn en ĵus ĉi tiu fadeno ĝis nun: GB, RU, NL, US. Homoj ne plu estas "tie", sed anstataŭe "ĉi tie". Ekzemple, antaŭ ol lerni Esperanton, mi neniam parolis kun rusoj (mi ne evitis ilin - ili simple neniam estis kie mi estis; eĉ interrete).

Ekde mi lernis Esperanton, mia mondo grandiĝis.

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-27 13:17:26

Parolante esperanton interrete, mi ofte eĉ min sentas ĉie.

alfred14 (Montri la profilon) 2009-januaro-28 04:40:29

rosto:Ju pli vi uzas Esperanton des pli vi perdas vian naciecon. Vi povas nei tiun efekton, sed tio okazas al vi iom post iom. Se vi deklaras vin kiel esperantisto, estraroj rigardas vin kiel anarĥiisto, kvankam vi ne estas tio. Eble ili ne parolas tiel rekte, eble ili kondutas tolereme pri Esperanto, sed ili senevite pensetas, ke Esperanto ne estas utila por ilia rego. Ja, ia rego bazas sur nacia conscio, sed Esperanto ne subtenas tion.
tre bona analizo
bedaŭrinde, kion diri poste?

dobri (Montri la profilon) 2009-januaro-28 20:24:09

rosto:Ju pli vi uzas Esperanton des pli vi perdas vian naciecon. Vi povas nei tiun efekton, sed tio okazas al vi iom post iom.
Ĝuste tial mi lernis Esperanton por senti sin kiel mondcivitano. Nun mi miras, kiel mi povis ekzisti pli frue sen Esperanto. Nur unu malavantaĝo havas nia lingvo - post lernado de facila Esperanto oni kutime perdas emon studi la aliajn pli malfacilajn lingvojn.

awake (Montri la profilon) 2009-januaro-30 04:12:23

dobri:
Ĝuste tial mi lernis Esperanton por senti sin kiel mondcivitano. Nun mi miras, kiel mi povis ekzisti pli frue sen Esperanto. Nur unu malavantaĝo havas nia lingvo - post lernado de facila Esperanto oni kutime perdas emon studi la aliajn pli malfacilajn lingvojn.
Ĉu vere? Mi ne konsntas. Ŝajnas al mi, ke la lernado de Esperanto helpas onin lerni novajn lingvojn poste. Fakte, Tio estas unu el la plej bonaj kialoj lerni Esperanton kiel duan lingvon -- oni povas pli facile lerni la tria, la kvara, ktp... Nune, Mi lernas la hispanan, kaj mi volas lerni ankaŭ la germanan, la francan, la ĥinan, kaj la rusan (kaj eble aliaj). Laŭ mi, la lernado de esperanto instigas la deziron lerni aliajn lingvojn. ridulo.gif

dobri (Montri la profilon) 2009-januaro-30 15:05:41

awake:
Ĉu vere? ... Laŭ mi, la lernado de esperanto instigas la deziron lerni aliajn lingvojn. ridulo.gif
Tio dependas de ĉies gusto. Vi estas sufiĉe juna, entreprenema, tial vi emas lerni ĉion, kio eble interesus vin. Kompreneble Esperanto plifaciligas lernadon de aliaj fremdlingvoj. Tio estas jam longtempe konata fenomeno. Kontraŭe mi lernis unue la rusan, poste la germanan kaj la anglan, sed nur eklerninte Esperanton mi ekkonsciis, kiom da tempo mi perdis dum lernado de la lingvoj, kiujn mi tamen malofte uzas. La lingvolernado necesas por komercistoj, vojaĝantoj, politikistoj ktp. Simpla homo, kiu perlaboras monon ene de sia lando preskaŭ ne bezonas la fremdajn lingvojn. Por mi vere sufiĉus Esperanto dekomence, do mi ne perdus tiom da tempo per lernado de io, kion mi preskaŭ ne uzas. Certe mi nun troigas, ĉar ioma kono de la angla lingvo hodiaŭ necesas por ĉiuj, sed eble vi komprenos min. Ne parolante ofte germane mi devas cerbumi pri la ĝusta vorto, kiam mi hazarde bezonas ĝin. Kontraŭe la E-vorto venas al mia cerbo tuj. Simple dirite, se mi devus skribi ĉi tion angle, tiam mi sukcesus eble dum unu tuta tago kaj kun vortaro. Esperantlingve mi skribas ĉi tiun alineon dum kelkaj minutoj kaj nur unufoje mi konsultis la vortaron.

Reen al la supro