Al la enhavo

La unua esperante muzika televido !

de erikano, 2009-januaro-25

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-januaro-25 14:08:06

La unua esperante muzika televido estas nun videbla rete ! rideto.gif

Klaku ĉi tie :

ESPERANTO MUZIKO TV

Jam Kvindek tri kantoj kun videoj ! sal.gif

Mi kreis ĝin por la plaĉo, kaj ankaŭ por la disvastigantoj, kiuj volas konigi la lingvon al geamikoj, sed agrable (je agrabla kaj loga maniero)...

Eble, al multaj personoj kiuj pensas ke « Neniu parolas Esperanton », estus bone ke ni aŭdigas ion, kion pruvas la VIVON kaj la modernecon de la lingvo "Esperanto" ! Oni diras ofte ke la Muziko estas jam ia "Esperanto", ĉu ne ?? Tiele, la muziko estas bona ilo pro la disvastigo...

BONVOLU sendi al mi viajn proponojn (aliajn bonajn kaj junajn kantojn kun videoj), al tiu retadreso :
esperanto(ĉe)reperageurbain.com

Vidu ankaŭ la « ENKETO » pri ĉi-tiu TV, kaj lasu viajn komentojn pri ĉi-tiu iniciato, PREFERE sub la simila mesagô en la alia FORUMO (ĉe LERNU) : "Pri ĉio cetera"

erikano (Montri la profilon) 2009-februaro-04 16:10:56

sal.gif

Novaĵo !

Mi aldonis 2 novajn temajn(fakajn) televidojn :

HUMURO TV Esperanto
... por ĝojaj lernantoj rido.gif (aŭ parolantoj ankaŭ, certe !).

LEARN ESPERANTO TV
...por la angla-parolantoj, kiuj volus malkovri (aŭ scii iom ion) pri la lingvo.

Diru al mi aliajn ligilojn al humuraj videoj, se vi konas iujn !

(NB : mi volus fari la saman aĵon en la franca lingvo, sed mi ne konas sufiĉe videojn... Se vi konas iujn... : esperanto@reperageurbain.com)

Ĝis !

erikano (Montri la profilon) 2009-februaro-07 11:28:05

... Kaj UNU plia, por infana lernado

(aŭ eble por adoltoj, kiuj volus lerni sen klopodi !)

LERNU ESPERANTON TV - Infanoj

ĝis !

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-28 22:31:45

Mi freŝdate aldonis kelkajn kantojn al la "Muzika TV".

Nun, estas tie 80 MUZIK-VIDEOJ !

Reen al la supro