Al la enhavo

Uzo de -in kaj vir-

de R2D2!, 2009-januaro-25

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

R2D2! (Montri la profilon) 2009-januaro-25 23:14:44

Unue, ĉı tıu fadeno temas nek prı ŝanĝı la vortetojn nek prı ıo alıa; ĝı nur montros ınteresan vıdpunkton.

La vortetoj vır- kaj -ın estas uzatan por montrı sekson: vırbovo, bovıno. Sed ılı sıgnıfas: vıra bovo, ına bovo. Do laŭ la orda logıko, la vortoj devus estı: vırbovo, ınbovo, kun la vorteto -ın komence.

Kıon vı pensas prı tıo?

—Ilhuıtemoc δ

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-26 00:51:56

Mi pensas, ke pro fleksebleco de esperanta derivado estas multaj variantoj. Mi ĝuas ilin ĉiujn kaj uzas por esprimi diversajn nuancojn.

Bovviro = bova viro, ne vira bovo.

-in- estas sufikso, vir- radiko substantiveca, tial ili diverse uzendas, kaj diverse algluiĝas por formi sencon.

Ial homoj aspiras unuvariantecon, kial?

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-26 01:35:54

Ne forgesu, ke dekomence ja estas la prefikso ge- kaj la sufikso -in.
Geamikoj, amikino, amikinoj. Novtempe ankaŭ viramiko.
Laŭ tia postulo de simetrio ge- kaj -in dekomence devus esti ambaŭ prefiksoj aŭ ambaŭ sufiksoj. Sed dekomence ne estas tiel.

Vir- kaj -in ne estas ankaŭ sence plene simetriaj. "Viramiko" sencas, sed "vir-frato" ne sencas, ĉar frato jam ne estas fratino.

La vorto "virino" ne estas bona, mi komprenas tion lastatempe. Pli bone diri simple "ino".

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-26 01:46:50

rosto:La vorto "virino" ne estas bona, mi komprenas tion lastatempe. Pli bone diri simple "ino".
Aŭ eĉ homino.

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-26 03:51:08

nikko:homino
Tradicie la vorto "homo" estas sekse neŭtrala en Esperanto. Se iu diras "homino", la vorto "homo" sekve ekhavas viran sencon, kio ne estas bone esperante, kvankam en naciaj lingvoj tio ja okazas.

Pri "virino":
en la vorto "androgina" "andro"=viro kaj "gino"=ino, ja de tio tiu vorto devenas.

montetino (Montri la profilon) 2009-januaro-28 09:42:54

"androgina" estas greka vorto, ne esperanta vorto...

Mi pensas ke la homoj estas inoj plus viroj, plus tre tre poco de virinoj... Diri "virino" per diri la inseksa homoj estas la estinteca jarcento lingvo.

Vi vidis ke en la vorto "inseksa", ke mi trovis en la vortaro de "lernu", la sufikso "in" estas uzi en prefikso... Eble estas neniu regulo !

sergejm (Montri la profilon) 2009-januaro-28 11:50:40

-in- estas tiel nomata "vera sufikso", same kiel -et-, -eg- kaj kelkaj aliaj.
De komence oni ne uzis sufiksoj kiel apartaj vortoj, sed poste tio iĝis permesata.
Post tio oni vidis, ke plejparto de sufiksoj agas en vortfarado kiel ordinara radiko, kie la lasta radiko estas ĉefa, la unua estas aldono:
vapor-ŝip-o
ŝip(o) estas ĉefa radiko,
vapor(o) estas aldona radiko,
entute ŝipo uzanta vaporon por moviĝi.

bel-ul-o estas bela ulo, vorto povas esti rigardata en sama modelo.

Sed en vortoj reĝino, patrino, fratino, knabino k.t.p. ĉefa vortparto estas radiko, ne sifikso -in-.
sufikso -in- forigas el radiko viran sekson kaj aldonas inan.
Do virino estas tute normala vorto.
Vorto ino indikas nur inan sekso, ne tio ke ŝi estas homo, do uzi ino por besto estas normale, sed ne por virino.
Oni povas uzi -in- ne kiel sufikson, sed radikon. Kion do devas signifi vorto *in-vir-o? En tiu pozicio, in- ne forigas viran sekson de -vir-, do mi opinias, ke *in-vir-o estas viro, kiu kondutas ine.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-01 14:52:18

Parenteze en PMEG (versio de 6 Novembro 2005) estas skribita:
Bertilo Wennergren:Per la sufikso IN oni povas doni inan sekson al vorto: homino, virino, studentino, hundino. Se la radiko estas vira, oni devas aldoni IN, kiam temas pri ino. Ĉe neŭtra radiko oni povas aldoni IN, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga. Se jam la radiko estas ina, oni kompreneble ne aldonu IN.

Per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ A-vorte oni povas doni viran sekson al vorto: virleono, virhundo, virhomo, vira studento. Ĉe neŭtra radiko oni povas aldoni VIR- aŭ vira, se oni volas klare montri, ke temas pri viro, sed tio ne estas deviga. Se jam la radiko estas vira, oni kompreneble ne aldonu VIR. Se la radiko estas ina, oni povus teorie aldoni VIR- aŭ vira por doni viran signifon, sed praktike tio neniam okazas.

Clet (Montri la profilon) 2009-majo-14 17:33:07

rosto:Parenteze en PMEG (versio de 6 Novembro 2005) estas skribita:
Bertilo Wennergren:... Se la radiko estas ina, oni povus teorie aldoni VIR- aŭ vira por doni viran signifon, sed praktike tio neniam okazas.
Kiuj radikoj estas inaj ?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-majo-14 18:12:28

Saluton!

Clet:Kiuj radikoj estas inaj ?
Trovu liston de inaj radikoj ĉi tie.

Kolonjano

Reen al la supro