Al la enhavo

Greka tavolo de esperanta leksiko

de rosto, 2009-januaro-26

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-26 08:58:25

Esperanta vortaro adoptas multe da grekaj vortoj ĉefe pro sciencaj bezonoj. Ju pli Esperanto estos uzata des pli da tiaj sciencaj vortoj estos adoptita. Plejparte tiuj vortoj estas du-radikaj, sed tiuj radikoj estas grekaj, ne esperantaj, kaj Esperanto kvazaŭ "ne scias", kion signifas tiuj radikoj. Por ekzemplo, la vorto "biografio" esperante estas unuradika, kvankam fakte ĝi estas duradika. Ŝajne, ĉiuj komprenas, ke "bio" estas vivo, kaj "grafio" estas ia skribaĵo aŭ priskribaĵo. Sed Esperanto "ne komprenas" tion. Iom hipokrite, ĉu ne?

R2D2! (Montri la profilon) 2009-januaro-27 03:17:34

Mı kredas, ke vortoj kıel “vıvprıskrıbo” devus estı uzataj anstataŭ “bıografıo”, ĉar tıo ankaŭ helpus azıanoj komprenı la vortoj, sen scıı kaj esperantaj kaj grekaj radıkoj.

—Ilhuıtemoc δ

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-27 08:00:31

Nu, «vivpriskribo» estas plenrajta vorto same kiel «biografio». Neniu malpermesas uzi «vivpriskribo»n se iu volas. Neniu povas malpermesi uzi ankaŭ «biografio»n.

Mi pripensas pri alio. Ĉu mi ne rajtas diri, ekzemple:

«Li okupiĝis pri diversaj logioj: pri psikologio, pri parazitologio, pri neŭrologio, pri esperantologio, pri virusologio k.t.p»

kvankam la vorto «logio» oficiale ne ekzistas?

montetino (Montri la profilon) 2009-januaro-28 09:23:11

La vorto "logio" havas sencon en esperanto : log-io (logi +io).

La esperanto estas malperfekta, sed ĝi estas, kaj tio estas bone. Ni devis provi de uzi la rekta esperanto por esti komprenita en tute landoj. Kiam vi uzi la grekaj radikalojn "bio", mi komprenas, sed tio ne estas esperanto, kaj aliaj personoj de aliaj landoj povas ne kompreni. .

sergejm (Montri la profilon) 2009-januaro-28 11:26:08

montetino:La vorto "logio" havas sencon en esperanto : log-io (logi +io).
Vi verŝajne rigardis en lernu-an vortaron, kaj ĝi ne trovis tiun vorton kaj dividis ĝin en du: logi kaj io. Sed logio ne konsistanstas el logi kaj io.
En rusa lingvo ankaŭ ne estas vorto логия [logija], sed la ekzepmlo de rosto verŝajne estas traduko el ia rusa libro, mi renkontis similliajn frazojn. Oni povas skribi -logio por indiki ke tio estas fino de vorto.

PS: Vi havas erarojn en via frazo:
... Ni devas peni uzi la ĝustan Esperanton ... en ĉiuj landoj. Kiam vi uzas grekan radikon "bio" ...

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-28 19:39:43

montetino:esti komprenita en tute landoj
Jes oni devas bone posedi bazan vortaron. Oni devas scipovi komuniki per simplaj, ofte uzataj vortoj por esti komprenita ĉie. Ia kerno de Esperanto ekzistas.
Aliflanke, praktiko montras, ke dum reala komunikado kaj skribado de verkoj oni ne restas en limoj de baza vortaro. Ĉiam ĉeestas vortoj uzataj, kiujn ne ĉiuj komprenas. Aŭ ankaŭ estas vortoj, kiuj ĉiuj komprenas, sed kiuj ne estas enmetitaj en esperantaj vortaroj.
Mi ĵus spektis en lernua vortaro la vorton "animeo". Ĉu iu ne scias kio estas "animeo"? La vortaro ne scias. Nu, iam finfine la vorto aperiĝos tie. Ĉu vi diros, ke "animeo" ne estas esperanta vorto?
Legu esperantan poezion. Verŝajne vi renkontos multe da vortoj, kiujn vi bezonos serĉi en vortaro.

Ekzemple la grek-devena vorto "kratio" ne ekzistas en vortaro. Sed la radiko estas uzata: aristokratio, aŭtokratio, burokratio, demokratio, plutokratio, teĥnokratio, teokratio. Kio faras ŝtata estraro? Certe, ĝi kratias. Se mi diru: "Puĉistoj prenis kration en ŝtato", ĉu tio ne estos komprenebla el kunteksto kaj logiko?

montetino (Montri la profilon) 2009-januaro-28 20:14:01

sergejm : dankon, mi estas komencanta.

Mi trovas "logi" en vortaro de lernu : en franca, "attirer"...

rosto : mi ne komprenas "Puĉistoj prenis kration en ŝtato"...

horsto (Montri la profilon) 2009-januaro-28 20:22:16

rosto: Se mi diru: "Puĉistoj prenis kration en ŝtato", ĉu tio ne estos komprenebla el kunteksto kaj logiko?
Tute ne! Unue "krati-" (ankoraŭ) ne estas radiko, vi ja scias tion. Sed pli grave, kion tio signifu?
"Puĉistoj prenis burokration en ŝtato?"
Oni ja tute ne scias kiun "kration" vi celas. Ĉu ne estas multe pli simple kaj kompreneble diri:
"Puĉistoj prenis potencon en ŝtato?"
Ĉu ne estas nura hazardo ĉu iu vorto havas la "kratio"-n ("logio"-n) aŭ ne? Kaj ĉu ne ekzistas tiom da tiaj vortoj, kiuj havas tre diversajn signifojn? Tute ne estas utile kunigi ilin per unu vorto.

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-29 18:39:39

Ĉio tio sonas kiel "vi ne rajtas disasembli nian programan kodon". rido.gif Se vi ne kredas je grekaj radikoj... Nu, mi ne scias. Mi elpensos ion eĉ pli teruran. Nur atendu.

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-30 06:03:25

En esperanta vortaro mi renkontis la vorton "mizogino" - tiu, kiu malamas inojn. ("mizii"=malami, "gino"=ino, virino). Sed la vorton "filogino" mi ne trovis en esp-a vortaro. Mi serĉis rete, ĉu la vorto "filogino" estas uzata iemonde. Mi tuj ekvidis hispanan klarigon:
"En contraste con "misogino" (que odia a las mujeres), "filogino", que adora a las mujeres. ..."

Reen al la supro