Al la enhavo

Filmo kaj kinejo

de Dehlia, 2009-januaro-28

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Dehlia (Montri la profilon) 2009-januaro-28 18:32:40

Denove mi havas problemon kompreni.

En Ana Renkontas oni parolas pri filmo kaj kinejo. Kial ne "filmejo"? Ĉu ne estas pli logika?

horsto (Montri la profilon) 2009-januaro-28 19:50:27

La vorto "kino" estas la mallongigo de la vorto "kinematografio", do la vorto kinejo ne estas mallogika. "filmejo" povus ekzemple ankaŭ esti la loko kie oni faris la filmon, aŭ la loko kie oni povas aĉeti filmojn, aŭ ...
Ankaŭ Esperanto ne estas ĉiam tute logika. Iu iam elpensis iun vorton kaj ekde tiam tiu vorto estas uzata, eĉ se eble ekzistas pli logika vorto.

nosmetana (Montri la profilon) 2009-februaro-11 07:29:17

Dehlia:Denove mi havas problemon kompreni.

En Ana Renkontas oni parolas pri filmo kaj kinejo. Kial ne "filmejo"? Ĉu ne estas pli logika?
jes; mi pensis ja la samo, sed kun poezio:
kial oni diras poemon kaj ne poetaĵon,
kiel oni diras pentraĵon kaj muzikaĵon?
aŭ kial oni diras poeton, ne poetiston
kiel oni povas diri pentriston kaj muzikiston?

ĝi estas vortmedalo.

horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-11 21:53:26

nosmetana:
jes; mi pensis ja la samo, sed kun poezio:
kial oni diras poemon kaj ne poetaĵon,
kiel oni diras pentraĵon kaj muzikaĵon?
aŭ kial oni diras poeton, ne poetiston
kiel oni povas diri pentriston kaj muzikiston?
ĝi estas vortmedalo.
Ĉio dependas de la radiko.
La ĉefa formo de la radiko poet- estas substantiva: poeto
kaj tiu signifas: persono kiu verkas versojn. Do vi ne bezonas la sufikson -ist-.
La ĉefa formo de la radiko muzik- estas ankaŭ substantiva: muziko - vi certe scias la signifon. Do por havi nomon por iu persono kiu verkas muzikon vi bezonas la radikon -ist- : muzikisto
La ĉefa formo de la radiko pentr- estas verba: pentri - la agado. Do por havi nomon por iu persono kiu pentras vi bezonas la radikon -ist- : pentristo

Vi trovas la radikojn kaj la ĉefajn formojn en bona vortaro.

Reen al la supro