Ujumbe: 122
Lugha: Esperanto
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 10 Aprili 2010 4:36:37 alasiri
darkweasel:Ĉu tio ne estas fuŝa logiko?
La fakto restas, ke etnoj ankoraŭ hodiaŭ ekzistas. Kiel oni difinas ilin, estas alia demando.
Antaŭ ol decidi ĉu io ekzistas aŭ ne, oni nepre unue difinu pri kio temas.
russ (Wasifu wa mtumiaji) 11 Aprili 2010 11:23:14 asubuhi
russ:PS: Por tiuj, kiuj interesiĝis pri la libroj menciitaj antaŭ, la ligoj al PDF-dosieroj de la libroj "Rusoj loĝas en Rusujo" kaj "Konciza klarigo pri landnomoj" funkcias ree:heirabbit:La ligiloj estas mortaj. Ĉiamaniere, mi povas kompreni kial la "uj" sistemo estas pli bona.Vi pravas - pardonu, ke la ligoj ne funkcias. Tiu retejo translokiĝis antaŭ iom da tempo, kaj verŝajne iuj ligoj rompiĝis tiam. Mi atentigis la retejestrojn pri la problemo, kaj ili esperas solvi ĝin baldaŭ... Ni vidos!
http://bonalingvo.org/index.php/Anna
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 11 Aprili 2010 5:48:49 alasiri
horsto:Vi miskomprenis mian mesaĝon. La vorto "etno" havas sufiĉe klaran difinon (el 9OA):darkweasel:Ĉu tio ne estas fuŝa logiko?
La fakto restas, ke etnoj ankoraŭ hodiaŭ ekzistas. Kiel oni difinas ilin, estas alia demando.
Antaŭ ol decidi ĉu io ekzistas aŭ ne, oni nepre unue difinu pri kio temas.
etn/o. Gento. Historie estiĝinta homgrupo, kies vivmanieron karakterizas komunaj trajtoj kulturaj, civilizaciaj aŭ religiaj, kaj kiu konscias pri tiu komuneco. (Komunaj lingvo, lando aŭ socipolitika strukturo estas ofta, sed ne nepra trajto de etno. Kontraste al gento, etno ne insistas pri deveno de komunaj prauloj, fikciaj aŭ realaj.)
Tamen iafoje povas ekesti diskutoj pri tio, al kiu etno iu apartenas aŭ apartenis. Ĉu la svisoj estas etno, aŭ ĉu en Svisujo loĝas germanoj, italoj kaj francoj? Kio pri belgoj kaj aŭstroj? Fakte tio estas malfacila politika, ne lingva demando.
La efektiva lingvouzo estas tia, ke sufiĉe ofte iu uzas -o samsignife kun -ujano. Ekzemple, oni tre malofte aŭdas pri Italujanoj, sed pli ofte pri italoj. En pure etna signifo, tiu lasta vorto eble ne inkluzivas sudtirolanojn, sed se vi parolas pri tio, ke al iu kongreso aŭ kunveno venis 40 italoj, tiam vi certe ne antaŭe kontrolis la efektivan etnecon de tiuj italujanoj, sed nur ilian loĝlandon aŭ civitanecon. En multaj lingvoj eĉ ne estas diferenco inter la konceptoj italo kaj Italujano.
LVX (Wasifu wa mtumiaji) 25 Juni 2010 7:52:45 alasiri
Amike,
Gabriel
Espi (Wasifu wa mtumiaji) 25 Juni 2010 8:20:55 alasiri
LVX:Laŭ mi estas eble diri Brazilando, kial ne? Se oni povas diri Polando ktp, kial ne Brazilando aŭ Brazilujo.Saluton, bonvolu vidi:
Amike,
Gabriel
Listo de Normaj Landnomoj (ĉapitro I).
Tie vi trovos klarigojn.
Amike
russ (Wasifu wa mtumiaji) 26 Juni 2010 5:41:29 asubuhi
LVX:Laŭ mi estas eble diri Brazilando, kial ne? Se oni povas diri Polando ktp, kial ne Brazilando aŭ Brazilujo.1. Oni ne diras "Polando" sed "Pollando" (lando de poloj).
2. Ekzistas popolo "poloj". Ne ekzistas popolo "brazioj" (de kiu oni kreus hipotezan "Brazilando".
3. Iuj landonomoj devenas de nomo de popolo, ekzemple poloj loĝas en Polujo/Pollando/Polio, germanoj loĝas en Germanujo/Germanlando/Germanio, ktp. Iuj aliaj landonomoj estas memstaraj radikoj (kaj la nomo de la loĝantoj devenas de la landonomoj), ekzemple usonanoj loĝas en Usono, brazilanoj loĝas en Brazilo, ktp.
Vidu ankaŭ la landonomajn klarigojn ĉi tie:
http://bonalingvo.org/index.php/Anna
Urho (Wasifu wa mtumiaji) 21 Julai 2010 5:41:26 alasiri
Bonvolu noti, ke en la finna lingvo ”uo” estas la diftongo – ”uŏ”.
Do, eble la ĝusta ortografio estu jena (?):
– suŏmo [suŏ.mo]
– Suŏmujo [suŏ.mu:jo] aŭ Suŏmio [suŏ.mi: o]
– la suŏma [la suŏ.ma] (lingvo)
– suŏma [suŏ.ma].
Pro tio mi prefere (kiel plimulto da gefinnoj) uzas plue la formojn:
– finno [fin.no], finnino [fin.ni:no], gefinnoj [ge.fin.noj]
– Finnlando [fin.lan.do] aŭ Finnujo [fin.nu:jo] aŭ Finnio [fin.ni: o]
– la finna lingvo [la fin.na lin.gvo] aŭ nur la finna [la fin.na]
– finna [fin.na]
___
(2) 2014-05-13: Mi ŝanĝis jene ŭo → uŏ
(1) 2011-11-04: Mi ŝanĝis jene · → . Do, punkto (kaj dupunkto) estas silabolimo
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 21 Julai 2010 8:14:55 alasiri
Urho:Ne, ĝi ne estu tia, ĉar en Esperanto ŭ povas veni nur post vokalo, laŭ la Fundamento.
Do, eble la ĝusta ortografio estu jena (?):
– sŭomo [sŭo·mo]
– Sŭomujo [sŭo·mu:jo] aŭ Sŭomio [sŭo·mi]
– la sŭoma [la sŭo·ma] (lingvo)
– sŭoma [sŭo·ma].
Urho:– finno [fin·no], finnino [fin·ni:no], gefinnoj [ge·fin·noj]Ĉiam diri gefinnoj, kiam oni parolas pri ambaŭ seksoj, ŝajnas al mi iom tede.
Laŭ mi kaj Bertilo Wennergren pli bonas uzi la vorton finno sekse neŭtrale, kaj diri finnino nur kiam fakte gravas, ke temas pri ino (same kiel oni diras vira finno, kiam oni volas emfazi, ke temas pri virseksulo). Ja plej ofte oni parolas aŭ pri ambaŭ seksoj aŭ oni ne volas precizigi, pri kiu sekso temas, ĉar ni vivas en socio, kie viroj kaj virinoj havas samajn rajtojn, ĉu ne? Do por tio estu la plej mallonga vorto.
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 22 Julai 2010 4:23:10 asubuhi
darkweasel:Ne, ĝi ne estu tia, ĉar en Esperanto ŭ povas veni nur post vokalo, laŭ la Fundamento.La Fundamento diras pri ekzisto de aŭ kaj eŭ, sed ĝi ne diras pri malekzisto de ajnaj sonkombinoj.
Fakte, ekzistas vortoj, komencataj per ŭ: ŭato (sed kun alternativo vato), ŭesto (anstastaŭanta okcidento)
Kiel mi scias, historie sŭomoj estas gento de Suda Finnlando, apud Helsinki, kiujn unue konkeris Svedio, antaŭ konkero de aliaj partoj de Finnlando.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 22 Julai 2010 9:41:04 asubuhi
sergejm:... ĉu?darkweasel:Ne, ĝi ne estu tia, ĉar en Esperanto ŭ povas veni nur post vokalo, laŭ la Fundamento.La Fundamento diras pri ekzisto de aŭ kaj eŭ, sed ĝi ne diras pri malekzisto de ajnaj sonkombinoj.
Fundamenta Gramatiko germanlingva:Traduko: "Rimarko: ĝ sonas kiel la angla g en gentleman; ĵ - kiel la franca j en journal; ŭ - kiel la mallonga u en glauben (estas uzata nur post vokalo). Okaze de mankaj tiparoj en presado oni anstataŭigas ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ per ch, gh, hh, jh, sh, u."
Anmerkung: ĝ lautet wie das englische g in gentleman; ĵ ― wie das französische j in journal; ŭ ― wie das kurze u in glauben (wird nur nach einem Vokal gebraucht). Bei mangelnden Typen im Druck ersetzt man ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ durch ch, gh, hh, jh, sh, u.
Vortoj kiel *ŭato, *ŭesto, *sŭomo estas do kontraŭfundamentaj.