글: 122
언어: Esperanto
Urho (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 3:32:40
russ:Estas tute normala afero, ke vorto, kiu eniras alian lingvon, ricevas iom ŝanĝitan prononcon por konformi al la fonetiko de tiu lingvo. Estus absurde malpraktike se Esperanto celus havi literon kaj fonemon por precize redoni la sonon de ĉiu esperantigita fremda nomo. Neniu kapablus lerni tian universalan lingvon kiu havas la sonojn de ĉiu lingvo en la mondo.Jes, vi ja tute pravas! – Nu, mi iomete ankoraŭ kirlas: Ŝajne la elekto de literoj en la esperantlingva vorto Suomio ne estis tre bona, ĉar en Esperanto ne ekzistas diftongo uo [uŏ]. Eble pli bone jene:
som/o = finno || → somino = finnino, gesomoj = gefinnoj
→ soma = finna
→ la soma lingvo = la finna lingvo
→ somlingva = *finnlingva* → finnalingva
→ somlingvano = *finnlingvano* → finnalingvano
→ some = finne
→ Somlando, Somujo, Somio = Finnlando || bv. kompari la estonlingvan vorton Soome kun la finnalingva vorto Suomi
Averto: tio estas nur eta cerbumfantazio!
- - -
2014-06-07: finnalingva, finnalingvano || bv. kompari kun la vortoj anglalingva, anglalingvano, polalingva, polalingvano.
Terurĉjo (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 4:50:29
ekzemple, ekzistas lando, kiu preskaŭ en ĉiuj lingvoj nomiĝas aŭ Georgia, aŭ Gruzia. sed la popolo de tiu lando nomas ĝin Sakartvelo (la lando de kartveloj). en Esperanto la lando nomiĝas Kartvelio (aŭ Kartvelujo).
krome, mi scias duo, duopo, duono, luonta. laŭdezire oni povas trovi aliajn ekzemplojn de la diftongo.
Urho (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 5:04:50
Terurĉjo:[…] krome, mi scias duo, duopo, duono, luonta. laŭdezire oni povas trovi aliajn ekzemplojn de la diftongo.Miakomprene, en la vortoj duo [du: o], duopo [du.o: po], duono [du.o: no] kaj luonta [lu.on.ta] ne ekzistas diftongoj, ĉar la vokaloj ”u” kaj ”o” estas en la apudaj silaboj.
Terurĉjo (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 5:14:07
Urho (프로필 보기) 2014년 6월 7일 오전 5:43:50
Urho:2014-06-07: finnalingva, finnalingvano || bv. kompari kun la vortoj anglalingva, anglalingvano, polalingva, polalingvano.Ekde ĉi tiu dato mi komencas uzi la vortojn finnalingva kaj finnalingvano anstataŭ la vortoj finnlingva kaj finnlingvano.
Zam_franca (프로필 보기) 2019년 8월 28일 오전 8:57:39
Urho (프로필 보기) 2019년 8월 28일 오전 10:42:45
Zam_franca:Dankon por via respondo. Tamen mi ne vidas la malsamecon inter "finn-" kaj "fin"Nu, la malsameco ja estas jena:
• finno (finn·o)
• fino (fin·o ← fin·i)
Zam_franca (프로필 보기) 2019년 8월 28일 오전 10:47:04
Urho (프로필 보기) 2019년 8월 28일 오전 11:07:06
Zam_franca:Ho, mi volis diri la prononcon. Mi prononcas same finnon kaj finon.OK.
Tamen, mi prononcas:
• finno [fin.no] → finnon [fin.non]
• fino [fi:no] → finon [fi:non]
Aliaj vortoj:
• Finnlando [fin.lan.do], Finnujo [fin.nu:jo], Finnio [fin.ni: o]
• finna [fin.na]
• finnalingva [fin.na.lin.gva]
• finnalingvano [fin.na.lin.gva:no]