К содержанию

Finnlando

от Iĉo, 1 февраля 2009 г.

Сообщений: 122

Язык: Esperanto

Urho (Показать профиль) 4 июня 2014 г., 15:32:40

russ:Estas tute normala afero, ke vorto, kiu eniras alian lingvon, ricevas iom ŝanĝitan prononcon por konformi al la fonetiko de tiu lingvo. Estus absurde malpraktike se Esperanto celus havi literon kaj fonemon por precize redoni la sonon de ĉiu esperantigita fremda nomo. Neniu kapablus lerni tian universalan lingvon kiu havas la sonojn de ĉiu lingvo en la mondo.
Jes, vi ja tute pravas! – Nu, mi iomete ankoraŭ kirlas: Ŝajne la elekto de literoj en la esperantlingva vorto Suomio ne estis tre bona, ĉar en Esperanto ne ekzistas diftongo uo [uŏ]. Eble pli bone jene:
som/o = finno || → somino = finnino, gesomoj = gefinnoj
soma = finna
la soma lingvo = la finna lingvo
somlingva = *finnlingva* → finnalingva
somlingvano = *finnlingvano* → finnalingvano
some = finne
Somlando, Somujo, Somio = Finnlando || bv. kompari la estonlingvan vorton Soome kun la finnalingva vorto Suomi

Averto: tio estas nur eta cerbumfantazio! ridulo.gif

- - -
2014-06-07: finnalingva, finnalingvano || bv. kompari kun la vortoj anglalingva, anglalingvano, polalingva, polalingvano.

Terurĉjo (Показать профиль) 4 июня 2014 г., 16:50:29

laŭ mi, la vorto Suomio (Suomujo) estas facile prononcebla kaj ĝi reflektas la proprajn nomojn de la popolo kaj de la lando.

ekzemple, ekzistas lando, kiu preskaŭ en ĉiuj lingvoj nomiĝas aŭ Georgia, aŭ Gruzia. sed la popolo de tiu lando nomas ĝin Sakartvelo okulumo.gif (la lando de kartveloj). en Esperanto la lando nomiĝas Kartvelio (aŭ Kartvelujo).

krome, mi scias duo, duopo, duono, luonta. laŭdezire oni povas trovi aliajn ekzemplojn de la diftongo.

Urho (Показать профиль) 4 июня 2014 г., 17:04:50

Terurĉjo:[…] krome, mi scias duo, duopo, duono, luonta. laŭdezire oni povas trovi aliajn ekzemplojn de la diftongo.
Miakomprene, en la vortoj duo [du: o], duopo [du.o: po], duono [du.o: no] kaj luonta [lu.on.ta] ne ekzistas diftongoj, ĉar la vokaloj ”u” kaj ”o” estas en la apudaj silaboj.

Terurĉjo (Показать профиль) 4 июня 2014 г., 17:14:07

Urho (Показать профиль) 4 июня 2014 г., 17:24:18

Terurĉjo:Soma
Dankon pro la atentigo!

Nu, ankaŭ en la finna lingvo estas la vorto soma (≈ beleta, ĉarma). ridulo.gif

Urho (Показать профиль) 7 июня 2014 г., 5:43:50

Urho:2014-06-07: finnalingva, finnalingvano || bv. kompari kun la vortoj anglalingva, anglalingvano, polalingva, polalingvano.
Ekde ĉi tiu dato mi komencas uzi la vortojn finnalingva kaj finnalingvano anstataŭ la vortoj finnlingva kaj finnlingvano.

Zam_franca (Показать профиль) 28 августа 2019 г., 8:57:39

Dankon por via respondo. Tamen mi ne vidas la malsamecon inter "finn-" kaj "fin"

Urho (Показать профиль) 28 августа 2019 г., 10:42:45

Zam_franca:Dankon por via respondo. Tamen mi ne vidas la malsamecon inter "finn-" kaj "fin"
Nu, la malsameco ja estas jena:
finno (finn·o)
fino (fin·o ← fin·i)

Zam_franca (Показать профиль) 28 августа 2019 г., 10:47:04

Ho, mi volis diri la prononcon. Mi prononcas same finnon kaj finon.

Urho (Показать профиль) 28 августа 2019 г., 11:07:06

Zam_franca:Ho, mi volis diri la prononcon. Mi prononcas same finnon kaj finon.
OK.

Tamen, mi prononcas:
finno [fin.no] → finnon [fin.non]
fino [fi:no] → finon [fi:non]

Aliaj vortoj:
Finnlando [fin.lan.do], Finnujo [fin.nu:jo], Finnio [fin.ni: o]
finna [fin.na]
finnalingva [fin.na.lin.gva]
finnalingvano [fin.na.lin.gva:no]

Наверх