Zum Inhalt

Finnlando

von Iĉo, 1. Februar 2009

Beiträge: 122

Sprache: Esperanto

Espi (Profil anzeigen) 12. Februar 2009 21:09:31

horsto:
Rodrigoo:Mi ankaŭ ne komprenas kial ni diras "Brazilo", ne "Brazilujo" aŭ "Brazilando". senkulpa.gif
Sammondane,
Ĥod
Ĉu ne pro la ĉefurbo Brazilio? Oni decidis nomi la urbon Brasilio kaj la landon Brazilo. Ne eblas uzi ekzemple Brazilujo ĉar Brazilujo ja estas la sama kiel Brazilio.
Saluton,

bonvolu ne miksi la vortojn!
La lando: Brazilo
La ĉefurbo: Brazilio (laŭ portugale: Brasilia)
Ĉe nomo de popolano la sufikso -uj-, aŭ moderne -i-, ĉiam signifas “la lando de tiu popolo” (ekz.: franco - Francio - la lando de la francoj)!
Sed Brazilo do estas federacia respubliko de diferencaj popoloj.

Amike
Klaus-Peter

sinjoro (Profil anzeigen) 16. Februar 2009 08:30:23

Rogir:Parolante pri Finnlando, mi ankaŭ miras kial oni diru Germanujo (Deutschland), sed Svislando kaj Pollando. Laŭ mi ne sencas, kaj estas pli bone diri Svisujo, Polujo ktp. Aŭ eble uzi lando por ĉiuj, sed ne ambaŭ mallogike.
sufikso -uj- kaj radiko -land- estas egalaj se temas pri la landonomoj. Vi senprobleme povas diri Germanlando, Franclando ktp. La problemo de -land- estas, ke kelkaj landonomoj ne estas analizeblaj, ekz. Nederlandon loĝas ne nederoj, sed nederlandanoj.

rosto:Nu, tio ĉio pri nomoj de landoj estas nur bondeziroj, ĉiuj daŭros nomi ilin kiel estas kutime. Eble tio ne estas malbone. Tamen, baratanoj igis oficiajn eldonojn nomi ilian landon "Barato", kvankam "Hindio" estas pli kutime. Se oni tre volas, oni atingas.
Jes, certe ĉiuj nomos propraplaĉe, tamen pro bonaj ekzemploj homoj ŝanĝas la sintenon pri landonomoj. Pri Barato/Hindujo - mi pli kaj pli ofte trovas la nomon Barato kaj al mi ĝi tre plaĉas.

Kaj pri la ĉefa temo: ankaŭ la nomon Suomio mi ŝatas, se ĝi estas postulata de finnoj/suomianoj mem (oni do devas decidi, ĉu volas esti finnoj, ĉu suomianoj...). Tian postulon faris baratanoj, kartveloj kaj koreoj (ke oni la landon nomu Koreujo, ne Koreo) pro historiaj aŭ aliaj kialoj. Kaj tiajn elektojn mi akceptas kaj ŝatas.

Suomujo laŭ mi malkorektas, ĉar "suomi" estas radiko nedividebla. Egale al mi bonas Suomio, Finnlando kaj Finnujo.

Tamen tute malbona estas la ideo pri Dojĉlando, Eŝpanjo kaj aliaj kadukoj, inter alie ĉar tiulandaj esperantistaroj ĝenerale ne akceptas tiajn formojn.

Mi al ĉiuj, cetere, rekomendas la libron "Rusoj loĝas en Rusujo" - artikolaron de famaj esperantistoj kiuj certigas, kial la uzado de Fundamenta -uj- estas pli bona ol kvazaŭsufikso -i-, kaj... kial "Rusujo" ne nepre signifas "Io, kio enhavas nur rusojn" ridulo.gif

Sxak (Profil anzeigen) 16. Februar 2009 16:08:02

sinjoro:... kaj koreoj (ke oni la landon nomu Koreujo, ne Koreo) pro historiaj aŭ aliaj kialoj.
Interalie la vorto Koreujo estas tia ne pro iu ŝanĝo. Estis decido de akademio de Esperanto (fakte eĉ 2 decidoj) pri ĝia nomo kaj leginte tiujn decidojn oni povas konkludi, ke ĝuste "Koreo" estas iu nova formo

sinjoro:
Tamen tute malbona estas la ideo pri Dojĉlando, Eŝpanjo kaj aliaj kadukoj
En Germanio mi vidis iun esperantan libron, kie estis skribite Dojĉlando ridulo.gif
sinjoro:
Mi al ĉiuj, cetere, rekomendas la libron "Rusoj loĝas en Rusujo" - artikolaron de famaj esperantistoj kiuj certigas, kial la uzado de Fundamenta -uj- estas pli bona ol kvazaŭsufikso -i-, kaj... kial "Rusujo" ne nepre signifas "Io, kio enhavas nur rusojn" ridulo.gif
Cetere la vorto Rusujo neniam estis vaste uzata. Eĉ en tiu tempo, kiam Esperanto ne havis la sukikson -i- tiu vorto estis nur iomete pli ofta ol nun. Tiutempe oni diris preskaŭ nur "Ruslando"

Espi (Profil anzeigen) 16. Februar 2009 19:17:59

Ŝak:Interalie la vorto Koreujo estas tia ne pro iu ŝanĝo. Estis decido de akademio de Esperanto (fakte eĉ 2 decidoj) pri ĝia nomo kaj leginte tiujn decidojn oni povas konkludi, ke ĝuste "Koreo" estas iu nova formo
Legu ĉi tie.

Amike

Sxak (Profil anzeigen) 17. Februar 2009 02:41:29

jes mi eraris. Sed jen estas la kaŭzo: en Biblio, tradukita de Z estas multfoje uzata "la tuta Egiptujo" do kontraŭfundanenta vorto laŭ la antaŭa decido de la akademio. Mi forgesetis ĝustan decidon kaj decidis, ke la akademianoj subtenis la zamenhofan formon... sed nun mi tute ne komprenis, kial ili faris la unuan decidon...

russ (Profil anzeigen) 17. Februar 2009 17:49:39

Origine estis uzataj de ĉiuj Esperantistoj "Polujo", "Svisujo", "Rusujo", "Germanujo", ktp. Legu mem en la fruperioda literaturo. Nur post kelkaj jardekoj ekaperis "Germanio", "Pollando", ktp, pro diversaj kialoj. Nun regas konfuzo kaj embarasaj eraroj, kiuj faras mensogon ke Esperanto estas "facila" "logika" "konsekvenca" lingvo...

Homoj, kiujn interesas demandoj pri landonomoj, nepre legu la bonegan pensigan libron "Rusoj loĝas en Rusujo", lastatempe eldonita kolekto de artikoloj pri la historio de Esperantaj landonomoj kaj diversaj problemoj kun -lando kaj -io, redaktita de Anna Löwenstein.

"Pollando" kaj "Svislando" ja ne sencas, ĉar ili nur sekvas la anglajn nomojn Poland kaj Switzerland, ne internaciajn formojn, kiuj kutime ne havas "land" en la landonomoj de tiuj 2 landoj.

"-io" estas malbona pro konfuzoj kiel Ĉinio/ĉino sed Ĉilio/ĉiliano, Brazilo/Brazilio (ĉefurbo de Brazilo!), ktp. Kiam vi vidas landonomon kun -io, ne klaras ĉu la "i" estas parto de la radiko (Ĉili-o) aŭ parto de la pseŭdosufikso (Ĉin-io). Kiam vi vidas landonomon kun -ujo, tuj evidentas: Ĉinujo, do ĉinoj loĝas tie.

nikko (Profil anzeigen) 18. Februar 2009 09:04:34

Por mi tute malestas tiu problemo, eĉ Judlando estas akceptebla. rideto.gif

Sxak (Profil anzeigen) 18. Februar 2009 14:20:09

russ:Origine estis uzataj de ĉiuj Esperantistoj "Polujo", "Svisujo", "Rusujo", "Germanujo", ktp. Legu mem en la fruperioda literaturo. Nur post kelkaj jardekoj ekaperis "Germanio", "Pollando", ktp, pro diversaj kialoj. Nun regas konfuzo kaj embarasaj eraroj, kiuj faras mensogon ke Esperanto estas "facila" "logika" "konsekvenca" lingvo...
Tamen tiuj jardekoj ŝajne ne estis tiom multaj (ili ŝajne eĉ restis esti dekjaroj, ankoraŭ ne fariĝis jardekoj)...
Ekzemple inter paroladoj de Z c'xi tie (mi esperas, ke la ligo funkcios) la literkombino "rusuj" aperas nur foje, dum "rusland" - multe pli.
Kial mi iam ekinteresiĝis pri tio: En la libro de Bronŝtejn "dek tagoj de kapitano postnikov" la vorto rusujo estas multe pli malofta ol ruslando. Mi rimarkis tion. Mi scias, ke la aŭtoro konsultis verajn tiamajn fontojn. Eble li iam eraris, sed krom sia teksto li donas ankaŭ citaĵojn el la tiamaj gazetoj.
Laŭ ili tiutempe ekzistis la gazeto "Ruslanda Esperantisto" (ne Rusuja!) kaj ĝi ŝajne vere ekzistis.
legu ĉi tie
La unuan gazeton Esperanto en 1905 fondis en Peterburgo I.Ostrovskij, sed ĝi havis nur 3 numerojn kaj Ostrovskij ĉesis eldoni ĝin post la apero de Ruslanda Esperantisto -- oficiala organo de societo Espero (Peterburgo)
Krome tiutempe ekzistis ankaŭ Ruslanda Ligo esperantista (denove ne Rusuja!), troveblas konfirmo ankaŭ pri ĝi
Ĉe la fino de 1908 la societoj „Espero“ kaj „Esperanto“ unuiĝis sub la nomo „Ruslanda Ligo Esperantista“.
en la libro de Bronŝtejn estas ankaŭ citaĵoj el la tiamaj gazetoj kaj estas rimarkeble, ke ofteco la vorto Ruslando multe superas oftecon de Rusujo, kvankaam ankaŭ Rusujo foje aperas.
La citaĵon el lOdE 2-1910 (montrita en la sama libro) mi eĉ ne volas montri, ĉar tie la vorto Ruslando kaj ruslanda aperas en ĉiu linio, eĉ la teksto estas malbela pro tio, kaj ankaŭ ĉar ĝi estas nekonfirmebla facile kaj rete (tio estas unua citaĵo kn mi trovis simple malferminte la libron)

PS Pardonon, mi forgesis mencii, ke mi temas pri la jaroj ĉirkaŭ 1910. Fontojn el la pli frua tempo mi ne povas atingi

nikko (Profil anzeigen) 19. Februar 2009 08:50:03

Vortoj Rusujo kaj Ruslando estas konmetitaj vortoj tute laŭregulaj. Ili ne estas pruntitaj. Rusa Ujo kaj Rusa Lando estas pure esperantaj vortoj, dum Rusio estas Rusa Io ridulo.gif. Neklara kopio el eksteresperantujo. Eĉ Rusoŝtato estus pli esperanteca. Kaj tial akceptebla.

sinjoro (Profil anzeigen) 19. Februar 2009 09:17:22

nikko:Vortoj Rusujo kaj Ruslando estas konmetitaj vortoj tute laŭregulaj. Ili ne estas pruntitaj. Rusa Ujo kaj Rusa Lando estas pure esperantaj vortoj, dum Rusio estas Rusa Io ridulo.gif. Neklara kopio el eksteresperantujo. Eĉ Rusoŝtato estus pli esperanteca. Kaj tial akceptebla.
Nu, ŝtato kaj lando estas du aliaj aferoj. Kaj Rusio ne signifas "rusa io", sed enhavas forte kritikitan en "Rusoj loĝas..." pseŭdosufikson -i-. En PIV ĝi havas tiom da signifoj, ke same bone ni povus anstataŭigi per ĝi ĉiujn aliajn sufiksojn, aŭ forĵeti -i- kaj uzadi -um-.

Ŝak:En Germanio mi vidis iun esperantan libron, kie estis skribite Dojĉlando ridulo.gif
Ho, ĉu? rideto.gif uzita serioze aŭ ŝerce?

Zurück nach oben