Al la enhavo

Specifa vorto en Esperanto

de jchthys, 2009-februaro-03

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-03 19:15:55

Mi pensas, ke ĉi tiu frazo sencas*: "Mi ja devis ŝanĝi la retligilon, kiun mi uzis; mi decidas uzi Safari, sed eĉ tiu havis problemojn."

Ĉu estas tamen vorto por decidas uzi simila al la angla switch to (ŝanĝiĝas al?)? Mi scias, ke oni ne devas traduki vorte, sed devas ekzisti metodo diri ĉi tiun penson en Esperanto.

* Mi ne scias, kio la ĝusta vorto ĉi tie estas ankaŭ.

horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-03 21:30:13

jchthys:Mi pensas, ke ĉi tiu frazo sencas*: "Mi ja devis ŝanĝi la retligilon, kiun mi uzis; mi decidas uzi Safari, sed eĉ tiu havis problemojn."
Ĉu vi volis skribi:
Mi ja devis ŝanĝi la retumilon, kiun mi uzis; mi decidas uzi Safari, sed eĉ tiu havis problemojn.
Anstataŭ "mi decidas uzi" vi ja ankaŭ povus simple skribi "tiam mi uzis" aŭ "tiam mi provis" . Mi ne pensas ke rekte traduki "switch to" estus bona ideo.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-03 22:15:09

Sed devas metodo por diri penson similan al tio. Ĉu iu, kiu parolas alian lingvon, povas helpi? Kiel oni diras tion ĉi en alia lingvo?

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-04 06:05:19

Se ekzistus certa metodo por traduki ĉion, jam nuntempe komputilaj programoj tradukus ĉion. Sed ja, homo devas ofte pensi mem.

Esprimo "switch to" ĉi-kuntekste ne estas rekte tradukebla al Esperanto, ĉar tio estas verdire metaforo. Dekomence "switch to" signifas ian ŝanĝon en funkciado de ia maŝino. Relate al ago aŭ mensa stato de homo tio estas metaforo.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-04 18:22:52

Do, ruse ne estas metodo por diri "switch to" krom ĉirkaŭe?

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-05 05:19:10

Ruse ni diras "пере-ключ-ить", kie "ключ" estas angla "key". Se traduki laŭvorte de rusa al angla, ni diras "key on" por "switch on", "key off" por "switch off", kaj "rekey to" por "switch to".

Miavole, mi dirus esperante "sviĉi al, de-sviĉi, en-sviĉi". Tia angla vorto estas tre oportuna. Tamen bedaŭrinde oni ne uzas ĝin esperante.

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-05 13:01:39

Laŭ mi ekuzi estas bona vorto por la plejmultaj uzoj kiujn celiĝas, kaj alie ŝanĝiĝi al ankaŭ estas bona.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-05 13:59:32

Jes, se temas pri elekto de komputila programo, "ekuzi", "ŝanĝiĝi", "decidi uzi", tio estas bone, mi konsentas.

Sed jen, vespere, vi eniras hejmen.
1. Lumo. Vi lumiĝas ĉambron.
2. Akvo por lavi vizaĝon. Vi ekfluigas akvon.
3. Vi ekvarmigas aŭ ekfajrigas fornon por kuiri ion.
4. Vi volas trinki teon. Vi ekfunkciigas elektran akvabolilon.
k.t.p.

Ĉiafoje vi devas ekpensi novan vorton. Dum angle aŭ ruse ve sumple "switch on" (aŭ "включаете") ĉion.

Imperiestro Mongo (Montri la profilon) 2009-februaro-06 01:06:30

rosto:Jes, se temas pri elekto de komputila programo, "ekuzi", "ŝanĝiĝi", "decidi uzi", tio estas bone, mi konsentas.

Sed jen, vespere, vi eniras hejmen.
1. Lumo. Vi lumiĝas ĉambron.
2. Akvo por lavi vizaĝon. Vi ekfluigas akvon.
3. Vi ekvarmigas aŭ ekfajrigas fornon por kuiri ion.
4. Vi volas trinki teon. Vi ekfunkciigas elektran akvabolilon.
k.t.p.

Ĉiafoje vi devas ekpensi novan vorton. Dum angle aŭ ruse ve sumple "switch on" (aŭ "включаете") ĉion.
Saluton:

Ni ankaŭ povas ŝalti lampon aŭ radiofonon.
[LISTO][/list][LISTO]
Ŝalti: Fermi per speciala aparato elektran cirkviton, tiel ke la kurento komencas traflui.[/list]PIV

Ĝis!

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-06 01:11:55

Per la angla vorto switch to, mi intencas "ĉesi uzi ion kaj ekuzi alian". Do mi pensas, ke ekuzi estas la plej bona vorto. Dankon, Rogir, por cia sugesto.

Reen al la supro