Al la enhavo

Uzo de la komo

de jchthys, 2009-februaro-03

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-03 22:17:26

Ĉu oni devas uzi komon en ĉi tiu frazo?
Estas pli facila, lerni Esperanton.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-februaro-03 22:26:45

Estas pli facile lerni Esperanton.

Mi ne uzus komon tie. Sed mi pensas, ke ne estas malĝuste, se vi metas komon.

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-04 15:30:41

Laŭ mi ne estas fortaj reguloj pri komuzado. Mi uzas ĝin nur kiam iĝos malklare sen ĝi.

skeptikulo (Montri la profilon) 2009-februaro-06 08:57:55

Ne sinĝenu pri tio. La regulo estas simpla: uzu la komon simile kiel vi uzas ĝin en via denaska lingvo.

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-februaro-07 13:21:10

Kutime la uzado de la komo endas antaŭ "ke", aŭ konjunkcioj kiuj enhavas "ke" (ekz. "pro ke").

Ekz.: li diris, ke li venos

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-07 16:13:58

Jes, angle oni ne ĉiam uzas komon antaŭ la vortoj ke, kiu, ktp. Sed mi uzas la komon en Esperanto en kazoj similaj al tioj, ĉar estas la norma metodo. Ankaŭ mi ne uzas anglajn citilojn en Esperanto.

Reen al la supro