Al la enhavo

Ĉiuokaze/Ĉiukaze

de Dehlia, 2009-februaro-05

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Dehlia (Montri la profilon) 2009-februaro-05 12:18:57

Ĉu ĉi tiuj vortoj havas la saman signifon?

Se ne, kio estas la diferenco?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-05 12:56:43

Ĉiuokaze temas pri faktaj, fizikaj okazoj, kaj ĉiukaze temas pri nefizikaj kondiĉoj, sed la malsameco ne estas granda.

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-05 13:44:33

En la angla, 'ĉiuokaze' estus 'in any event', dum 'ĉiukaze' estus 'in any case'. Ĉu tio helpas?

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-05 14:07:44

Pri ĉiu okazo oni povas diri, ke tio estas kazo. Sed ne pri ĉiu kazo oni povas diri, ke tio estas okazo. rido.gif

Dehlia (Montri la profilon) 2009-februaro-05 16:30:07

Bedaŭrinde mi ne tute komprenas.

Tiu frazo troviĝas en Ana Renkontas:

"Ĉiukaze, mi volis diri ke mi tre..."

Ĉu oni eblas diri "Ĉiuokaze, mi volas (ktp)" en tiu konteksto?

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-07 03:21:17

Ekzemplo.

Nia vendejo povas prezenti al vi:
A) flugilon;
B) helikopteron;
C) aŭtomobilon;
Ĉ) jaĥton,
D) biciklon;
E) motociklon.

Ĉiukaze "prezenti" ne signifas, ke ni donacos tion al vi, ni nur montros tion kaj proponos aĉeti.

A), B), C), Ĉ), D), E) estas kazoj, sed ne okazoj.
Okazo estos kiam vi aĉetos flugilon, flugos per ĝi kaj duonvoje fuelo finiĝos.

Dehlia (Montri la profilon) 2009-februaro-07 07:28:06

Hmm, nun estas iomete pli klara, la diferenco, sed nur iomete.

Ĉiuokaze, dankon!

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-07 11:42:09

Ankaŭ, mi pensas ke "ĉiuokaze" estas por doni subtenon al la antaŭa frazo, kaj "ĉiukaze" estas simila, sed "ĉiukaze" estas por doni subtenon al antaŭa frazo AŬ por doni pluajn informojn.

Ekz: (el traduko de http://www.wordwebonline.com/en/)
Ĉiuokaze - "Ĉiuokaze, la ŝtato alfrontis gravan proteston"

Ĉiukaze - "Ŝi ne povis uzi lin kiel ŝirmo senĉese, kaj ĉiukaze li ne estis ĉiam kun ŝi"

Mi bedaŭras se kion mi diris estas ne ĝusta.

Reen al la supro