Al la enhavo

E-vortoj

de Rohan, 2009-februaro-05

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Rohan (Montri la profilon) 2009-februaro-05 17:34:19

Saluton al ĉiuj.

Post kiam mi elŝutis anglan version de la Unua Libro, mi nomis la dosieron 'La Unua Libro Angle'. Sed tuj post skribi tion, mi endubiĝis pri la korekteco de tiu esprimo.

La PMEG ja diras ke E-vortoj povas roli kiel nuanciloj, kaj ke en tiaj kazoj, ili povas aldoni nuancon al eĉ O-vortoj.

Sed mi ŝatus koni la opiniojn de aliaj geesperantistoj ankaŭ. Kion vi pensas pri la ĝusteco de la esprimo?

Kundanke,
Rohan.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-05 18:35:21

Laŭ mi, tio taŭgas kaj mi tuj komprenis tion kion vi celis diri.

Sammondane,
Ĥod

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-05 22:34:57

Miaopinie, 'angle' egalas al 'en la angla lingvo'. Do vi rajtas skribi 'La Unua Libro (angle)'. Vi ne uzis krampojn, sed ne tiel gravas. Jen ekzemplo en PMEG (alineo B3 de la unua skatolo).

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-07 11:50:34

"La unua libro (skribita) angle". Estas elizio. Esence e-vortoj priskribas verbojn, samkiel adjektivo priskribas substantivojn. Adverbo ĉiam estas ligita kun verbo, ĉu ĝi estas eliziita aŭ ne. Certe tial ĝi nomiĝas "ad verbo".

"Angle" povas signifi ne nur en angla lingvo. Tia kompreno estas kutimeca kaj tradicia, sed Eo ne dogmigas tradicion kaj kutimojn. Do, "angle" povas signifi "en angla vojo, anglomaniere" k.t.p.

Denove funkcias principo de neceseco kaj sufiĉeco. Iam sufiĉas diri "angle" sed iam necesas "anglalingve".

Reen al la supro