Al la enhavo

Ĉu iu konas ĉi tiun lingvon?

de jchthys, 2009-februaro-09

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-09 21:34:54

En la angla la nomo de la lingvo estas Furbish; estas artikolo en Vikipedio pri ĝin (jen estas ligilo al la Esperanto artikolo, sed la angla artikolo estas pli granda). Mi pensis, ke ĝi estas amuza.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-10 07:33:46

Via ligilo http://eo.wikipedia.org/wiki/Furby kondukas al artikolo pri roboto-ludilo Furby, kiu povas komuniki kun homo per simplaj vortoj. Ĉe anglalingva retpaĝo estas ankaŭ skribita pri "Furbish", kvazaŭ tio estas lingvo, sed kiel mi komprenas, oni nomas tion tiel nur ŝerce, ĉar tiu "Furbish" estas nur aro de ordonvortoj, kiujn Furby obeas.

* ŭi-ta-ka-lu-lu: diru min ŝercon;
* ŭi-ta-ka-ŭi-lu: rakontu ion;
* ŭi-ti-ka-ŭa-ti: kantu;
* u-naj-lu-lej-du?: ĉu vi volas ludi?
* u-naj-ej-tej-du?: ĉu vi volas manĝi?
* u-naj-bo-du?: kiel vi fartas?
* u-naj-ŭej-lo-ni-ŭej: dormu;
* u-naj-no-la: dancu.

Nelonge antaŭe mi aŭdis ŝercon, ke baldaŭ homoj ne nur povos komuniki per telefono, sed ankaŭ kun telefono. Artefarita intelekto ja evoluas.
rido.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-10 13:58:05

Mi ne plu volus uzi mian telefonon se ĝi povus kompreni kion mi diras per ĝi.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-10 17:41:52

Ne estas multaj da vortoj, sed Furbis ja estas lingvo. Mi pensas, ke la angla artikolo ĉe Vikipedio havas eksterajn ligilojn al priskribo de la lingvo.

Mi perceptis, ke la Furbish vortoj "boo" kaj "dah" estas el la ĉina.

Grown (Montri la profilon) 2017-majo-23 04:17:52

jchthys:Ne estas multaj da vortoj, sed Furbis ja estas lingvo. Mi pensas, ke la angla artikolo ĉe Vikipedio havas eksterajn ligilojn al priskribo de la lingvo.

Mi perceptis, ke la Furbish vortoj "boo" kaj "dah" estas el la ĉina.
Furbis? Aŭ la furbia?

Reen al la supro