Al la enhavo

Demandiĝas aŭ demandas al min

de Frankouche, 2006-decembro-24

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-24 01:56:16

Saluton

Mi ne scias se mi devu diri "mi demandiĝas" aŭ "mi demandas al mi" aŭ "mi demandas min".
Mi ne komprenas bone la gramatiko de lernu pri tiu.

awake (Montri la profilon) 2006-decembro-24 02:40:01

se mi komprenas vian intencon, mi dirus "mi demandas je mi" aŭ eble "mi demandas je mi mem"

La vorto "demandiĝas" signifas iĝi demando.

Nek "al" nek "de" ŝajnas havi la tutan ĝustan sencon, do mi rekomendas "je"-on.

Frankouche:Saluton

Mi ne scias se mi devu diri "mi demandiĝas" aŭ "mi demandas al mi" aŭ "mi demandas min".
Mi ne komprenas bone la gramatiko de lernu pri tiu.

Mendacapote (Montri la profilon) 2006-decembro-24 03:47:42

Ĝi devus esti: "Mi demandas al mi"

Mi ankaŭ trovis "Mi demandiĝas" ĉe la reto, sed ne estas tiel ofta kiel la unua.

Mi tute ne konsentas kun "Mi demandas je mi mem"

RiotNrrd (Montri la profilon) 2006-decembro-24 07:08:22

Kial ne "mi demandas min"? Ĝi estas gramatike ĝusta.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2006-decembro-24 07:14:54

RiotNrrd:Kial ne "mi demandas min"? Ĝi estas gramatike ĝusta.
Riotnrrd, miaopinie, pravas. "Demandi", fakte, estas transitiva verbo. Do, logike, la ĝusta uzado estus "Mi demandas min" (aŭ, se vi preferas "Mi demandas al mi". Ne gravas) same kiel la frazo "Mi turnu min al..." ktp.

Unu granda avantaĝo pri Esperanto estas la fleksiblaj sed regulaj verboj. Sed, certe ĉiuj ĉi tie jam scias tion! ridulo.gif

Benjamin

Novico Dektri (Montri la profilon) 2006-decembro-24 07:16:47

Novico Dektri:
RiotNrrd:Kial ne "mi demandas min"? Ĝi estas gramatike ĝusta.
Riotnrrd, miaopinie, pravas. "Demandi", fakte, estas transitiva verbo. Do, logike, la ĝusta uzado estus "Mi demandas min" (aŭ, se vi preferas "Mi demandas al mi". Ne gravas) same kiel la frazo "Mi turnu min al..." ktp.

Unu granda avantaĝo pri Esperanto estas la flekseblaj sed regulaj verboj. Sed, certe ĉiuj ĉi tie jam scias tion! ridulo.gif

Benjamin

Mendacapote (Montri la profilon) 2006-decembro-24 13:01:24

Vi ne povas diri: "Mi demandas min" ĉar vi ne estas la DEMANDO!!! Vi estas la demandanto kaj demandas ion al vi kiel al alia ulo.

Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-24 13:26:27

Ŝajnas ke tiu fakto ne estas simpla okulumo.gif

Jen en la gramatiko de Lernu (Wennergren):
-iĝi enhavas la ideon «per si mem, aŭtomate» kaj ĉe la transitivaj verboj oni ne povas anstataŭigi ĝin per -igi sin aŭ nur sin[...]iĝi estas do refleksiva sufikso kaj servas por netransitivigi la transitivajn verbojn
"Demandiĝi" por "demandi per si mem" estus do korekte

Sed mi ne komprenas tiun remarkon de la gramatiko kaj nun mi ne scias kiel diri :
Rimarko 3: Oni ne povas diri «mi laviĝis, kombiĝis, raziĝis, vestiĝis», ĉar tiuj agoj ne okazas aŭtomate, per si mem, kaj la homo ne restas pasiva ĉe tio; oni devas diri: mi lavis min, kombis min, razis min, vestis min.

Mendacapote (Montri la profilon) 2006-decembro-24 14:05:58

Ege interesa rimarko!

Nu laŭ ĉi tiu rimarko vi ne devus diri: "Mi demandiĝas" ĉar demandi ne estas aŭtomata ago, ĉu ne?

Kaj ankaŭ ne "mi demandas min" ĉar vi ne povus esti la demando mem, kompreneble.

Do, nur restas: "Mi demandas al mi"

1- Mi demandiĝas (inkorekta)
2- Mi demandas min (inkorekta)
3- Mi demandas al mi (korekta)

Mendacapote (Montri la profilon) 2006-decembro-24 14:29:41

Pardonu, Ne inkorekta sed nekorekta.

Reen al la supro