Al la enhavo

Esperanto, nacionalismo kaj tagoj de maldependeco

de sigkalis, 2009-februaro-16

Mesaĝoj: 50

Lingvo: Esperanto

sigkalis (Montri la profilon) 2009-februaro-16 12:01:52

Hodiaŭ estas la tago de restituo de ŝtato en Litovio.
En marto 11 estos la tago de sendependeco en Litovio.
Kiam la tago de sendependeco estas en via lando?
Kiam la tago de restituo de ŝtato estas en via lando?
Kion vi opinias pri nacionalismo kaj Esperanto?

Espi (Montri la profilon) 2009-februaro-16 12:47:24

Saluton sigkalis,

kion vi opinias per "restituo" (la vorto nekonatas al mi)?

La germanoj ne festas tagon de sendependeco, sed la tagon de germana unueco.
3-an de oktobro 1990 la Germana Demokratia Respubliko aliĝis al la Germana Federacia Respubliko. Nun tiu dato estas ĉiujara festotago.

Amike
Klaus-Peter

sigkalis (Montri la profilon) 2009-februaro-16 13:24:57

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-17 01:43:38

Ni Nederlande festas liberigotagon ĉiujare je 5 majo.

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-17 06:56:11

En Usono, je la 4a de Julio, ni festas nian sendependecan tagon.

Kutime, estas artfajraĵoj kaj fajrrostofestoj.

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-17 08:11:02

Rusujo ne havas feston de sendependeco malgajo.gif. Estas nur "tago de lando"(=tago de akcepto de konstitucio), kaj "tago de popola unueco"(=tago de forpelo de poloj el Moskvo en 1612). Malfacilas festi sendependecon, se mankis dependeco. Nu ankaŭ ege gravas "tago de venko"(super faŝismo).

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-17 08:40:52

Aldone:

Esperanto povas helpi naciismon(en bona senco), ĉar enkonduko de internacia lingvo permesus eviti influon de grandaj lingvoj al malgrandaj naciaj lingvoj. Tio savus ilin. Do, esperanto preninte al si rolon de intera lingvo, defendus specialecon de ĉiu kulutro.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-februaro-17 08:41:57

nikko:Malfacilas festi sendependecon, se mankis dependeco.
Same por Francio. Nia nacia festo estas la 14-a de julio. Ĝi memorigas pri grava okazaĵo de la franca revolucio.

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-17 14:18:59

Pardonu min ridi, sed Francujo certe estis dependa dum la MM2. Sed laŭ mi estas bonspirita ke vi festas popolan venkon anstataŭ militan venkon.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-17 15:46:10

nikko:Rusujo ne havas feston de sendependeco malgajo.gif. Estas nur "tago de lando"(=tago de akcepto de konstitucio), kaj "tago de popola unueco"(=tago de forpelo de poloj el Moskvo en 1612). Malfacilas festi sendependecon, se mankis dependeco. Nu ankaŭ ege gravas "tago de venko"(super faŝismo).
Se mi ne eraras Rusio 12.12.1991 j. eliris el Sovetunio! (Iomete frue, ĉu ne? Lastaj 5 aziaj landoj foriris el Sovetunio 26.12.1991 j.)

Tiu tago estas taŭga por festado de sendependeco de Rusio.

Mi trovis jenan informon:
En 1994 j. Elcen subskribis ukazon ke 12 de junio estas "Tago de sendependeco de Rusio".
Poste homoj komencis diri simple: "Tago de sendependeco".
Kaj en 1998 j. Elcen ŝanĝis la nomon de la festo al "Tago de Rusio".
Kaj oficiale de 2002 j. estas uzata nova nomo de la festo - "Tago de Rusio".

Reen al la supro