Al la enhavo

Kio estas la malsimileco inter "mal-", "ne-" kaj "sen-"?

de jchthys, 2009-februaro-19

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-19 14:23:07

Ĝuste kiel la temo signifas! Ĉu ekzistas distingindaj diferencoj?

Mi nur scivolas. Mi pensas, ke mi povas kalkuli la ĝustajn formajn.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-19 14:40:19

Mal - kontraŭas, ne necese neas
Ne - Neas
Sen - malekzisto, neesto de io

Ve, mi ne scias kiel bone ekspliki. senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

Rohan (Montri la profilon) 2009-februaro-19 15:06:55

Mi pensas, ke en certaj kazoj, mal- kaj ne- rolas pli-malpli same.

Ekz., iu faro aŭ estas leĝa aŭ estas kontraŭleĝa. Do ĉi-kaze, mi pensas ke 'neleĝa' kaj 'malleĝa' havas la saman signifon. Sed eble plispertulo povus eltiri nuancan distingecon je ili.

Sed en aliaj kazoj, mal- kaj ne- sufiĉe malsamas. Ekzemple, 'nehelpema' estas persono kiu ne emas helpi iun, dum 'malhelpema' preskaŭ aktive provas malebligi oniajn farojn.

Sen- estas sufiĉe fora el ĉi tiuj du vortoj.

Jen ekzemploj kun -ig:

(1)Maligi = Renversi situacion; kaŭzi, ke la kontraŭo okazu

(2)Neigi = Kaŭzi (iun) nei (???)

(3)Senigi = Malhavigi; forigi de ies posedo

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-februaro-19 17:49:08

jes, kelkfoje sen, mal, kaj ne povas esti uzita por la sama ideo.

Ekz, mi estis mirita kiam mi vidis por la unua fojo la vorto "sendependa", ĉar mi pensis ke nur "maldependa" bona. Fakte, eĉ "nedependa" estas ebla.

Kaj ne estas vera problemo, ĉar la tri estas komprenebla.

horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-19 18:52:24

Se iu afero povas havi nur du statojn, ekzemple lampo, kiu povas esti ŝaltita aŭ ne ŝaltita, tiam "mal" kaj "ne" havas la saman signifon:
la lampo estas malŝaltita = la lampe ne estas ŝaltita = la lampo estas neŝaltita
Sed se iu afero povas havi pli ol du statojn, tiam "mal" kaj "ne" ne havas la saman signifon, ekzemple:
riĉa kaj malriĉa estas la du ekstremoj de riĉeco, sed neriĉa ne nepre signifas malriĉa, neriĉa ankaŭ povas signifi averaĝe riĉa.
"sen" normale signifas "ne havante", kiel Rohan supre klarigis.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-19 18:56:43

Miopinie, neleĝa estas tia ago kia ne estas en la leĝaro, dum maleĝa estas tia kia la leĝaro kaj ĝi eĉ priskribas punon por tiuj kiuj ĝin faros. lango.gif

Ĉiuj certas ke tio tute ne povas okazi, sed iu maligis ĝin, li neigis la aserton pri la malebleco de tio.

Jes, mi ja terure eksplikas, ehe. Pardonon.

Sammondane,
Ĥod

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-19 19:39:27

Kutime ne kaj sen estas respektive ligitaj al adjektiva kaj substantiva radikoj, jene: nesufiĉa (ne+sufiĉa), nematura (ne+matura), senmona(sen+mono), sensignifa (sen+signifo).

Do ne signifas mankon de pli abstrakta kvalito, kompare al sen.

Vi trovos multajn bonajn ekzemplojn en alineoj 205-207 de Step by step de Butler. Kaj jen bona paĝo el la PMEG ("Diferenco inter MAL kaj ne") kaj jen (12.3.6.2, ekzemploj de uzado de sen)

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-19 20:56:53

Kaj tie ĉi iu uzis la malĝustan vorton (t.e. maldependa).

horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-19 21:14:43

Rodrigoo:Miopinie, neleĝa estas tia ago kia ne estas en la leĝaro...
Lerni Esperanton certe ne estas (malpermesita) en la leĝo, do ĉu vi opinias ke tiu estas neleĝa agado? okulumo.gif
Miland:
Do ne signifas mankon de pli abstrakta kvalito, kompare al sen.
Pardonu, sed kiam mi scias ĉu la kvalito de iu vorto estas sufiĉe abstrakta por uzi "sen"? Se tio vere estus iu regulo mi tute ne komprenus ĝin.

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-19 22:29:44

horsto:kiam mi scias ĉu la kvalito de iu vorto estas sufiĉe abstrakta por uzi "sen"?
Unue, manko de la "pli abstrakta" kvalito rilatas al ne, ne sen. La diskuto rilatas al la frua parto de la mesaĝo; "pli abstrakta" en ĉi tiu kunteksto rilatas al kvalito bazita sur adjektivo, jene: netaŭga signifas manko de taŭgeco, bazita sur la adjektivo taŭga. Senmalico signifas manko de malico, kiu mem estas substantivo, ktp.

Reen al la supro