Al la enhavo

Plenigilaj vortoj

de wildweathel, 2009-februaro-21

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

wildweathel (Montri la profilon) 2009-februaro-21 18:41:10

Dum parolas, mi ofte (eble, tro ofte) bezonas tempon, por ke serĉu la ĝustan vorton. En anglo, mi uzas vortojn kiel "um," "like," "y'know," kaj tiel, ke plenigu la spacon inter vortoj. En esperanto, kiujn vortojn aŭ frazojn povas uzi por la sama funcio?

Dankon.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-21 19:40:01

Nu, angle oni devus ne uzi tiajn vortojn.
Oni ja povas uzi "...e..." aŭ iun similan al ĝi. Aŭ simple la vorton, kiun vi uzas angle.
Ankaŭ en Esperanto estas vorto "zozo", kiu signifas iun aĵon, kiun la parolanto ne memoras.

Azulreal (Montri la profilon) 2009-februaro-21 20:12:40

Se mi ne scias kiel daŭrigi miajn frazojn, esperante mi kutimas diri "kaj..." Mi ne scias la kialon, mi diras tion senpense. Eble oni ankaŭ povus uzi "nu..." aŭ "do..." Ene de frazo, dum mi serĉas ĝustan vorton, mi kutimas diri "mi ne scias, kiel diri..." hehe, tro longe, ĉu ne?

Aliaflanke, la vorto "zozo" aperas en rakonto ene de e-kurso "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi neniam ĝin aŭskultis aŭ uzis dum parolado, ĉu iu kutime uzas ĝin?

Saluton! sal.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-21 21:27:07

Mi ne konas la vorton "zozo". Ĉu ne sonoj kiel "eeeh" aŭ "mmmh" estas universale uzataj en ĉiuj lingvoj? Eble ankaŭ "kaj" taŭgas por montri ke vi volas plu paroli.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-22 02:37:05

Mi ankaŭ pensis, ke kaj estus bona vorto por tiu kutimaĉo.

Reen al la supro