Al la enhavo

IJF - Internacia Junulara Festivalo - Giulianova (Italio), 8-14 aprilo

de WinstonSmith, 2009-marto-01

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

WinstonSmith (Montri la profilon) 2009-marto-01 02:01:27

Saluton!,

nome de la organiza teamo, mi kore invitas ĉiuj al la 33-a IJF, kiu okazos en Giulianova (centra Italio, laŭ la Adriatika marbordo) de la 8-a ĝis la 14-a de aprilo.

La festivalejo atingeblas perpiede de la urba stacidomo, kun rektaj trajnoj el Romo, Milano kaj Bolonjo. La kondiĉoj estas aparte favoraj pro tio, ke la festivalejo estas iama episkopa sidejo, do belege ornamita kaj nekredeble malmultekosta.

Estas antaŭviditaj, kiel kutime, koncertoj, teatrumadoj, kursoj pri lingvoj, primovadaj prelegoj, distraj programeroj, plibonigaj E-kursoj, sed ankaŭ piedpilkludado (estas ludejo en la festivaleja korto) kaj naĝado (la maro nur troviĝas unu kilometron for, kaj ĉijare la veterprognozo VERE anoncis bonan veteron!). Okazos diskutrondoj gviditaj inter alie de Renato Corsetti kaj Michael Boris Mandirola, prelegoj pri Ukrainio, Argentino kaj Tanzanio, pri minoritataj lingvoj en centra Italio kaj en Krimeo, pri la hebrea, la rusa kaj la sŭahila lingvo, kursoj pri hip hopo, tango kaj sudamerikaj dancoj, kaj eĉ vico da sciencaj prelegoj, donacado de sango kaj diservo esperantlingva (por la religiemuloj!).

La du ekskursoj estos al la regiona ĉefurbo L'Aquila, kiu simile al Esperanto naskiĝis ne hazarde sed kiel granda mezepoka projekto, kaj al la urbeto Civitella del Tronto, kiu troviĝas sur la pinto de monto el travertino.

Pliaj informoj troviĝas en la pria retejo: http://iej.esperanto.it/ijf/2009. okulumo.gif
(Bonvolu noti, ke detala programo estos publikigita sur la retejon dum la venonta semajno! En tiu ĉi mesaĝo mi nur menciis kelkajn hazardajn programerojn laŭ mia malbona memoro! ridego.gif)

La itala organiza teamo atendas vin. ridulo.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-02 17:48:43

ridulo.gif

kiom da aliĝintoj nuntempe?

WinstonSmith (Montri la profilon) 2009-marto-02 20:24:06

Inter 50 kaj 60 (la listo aperos ĉisemajne), sed oni vere esperas atingi la mirindan pasintjaran kvanton (130). ridulo.gif

Reen al la supro