Al la enhavo

Mia kredo - Dio estas Mondo

de vedev, 2009-marto-01

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 09:15:49

AlfRoland:
Do tre danĝera afero.
Mi komprenis vin. Vi antaŭtimas,ke ideo de Dio estas bazo por manipulacio de homojn. Jes, vere. Sed - ĉia lingvo ankaŭ estas bazo por manipulacio de homojn. Adolf Hitler kaj Friedrich Schiller , uzis unun lingvon.

Sed - ĉu tio signifas, ke langvo estas absoluta malbono?

Danĝera afero? Jes! Ĉar ciuj povaj aferoj - danĝeraj. Ĉiu farmaciaĵo povas esti veneno. Pura akvo povas esti veneno - se vi estos trinki 10 litrojn de pura akvo, vi mortos.

Sed sen trinki akvon vi mortos ankaŭ.

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-marto-09 09:42:23

nshepperd:Se Dio povas ĉion, li povas resanigi la infanojn en Afriko. Kial li ne volas...?
Ĉar estas NIA respondeco, tio estas, la respondeco de la homoj, de la Registaroj de tiuj landoj. Oni ne povas malregi unu landon kaj ŝteli siajn riĉaĵojn, kaj poste demandi al Dio ke li aranĝu tion kion ni malaranĝis. Tio ne estas serioza.
Homo havas liberan volon, estas morala estaĵo, kaj li devas agi konsekvence. Li ne povas fuĝi sian respondecon kaj ŝarĝi al alia (al Dio) la problemojn kiujn li mem okazigis.

Amike.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 09:47:12

Senegaùlo:
Sed kiuj sin nomas pastroj, tiuj ja estas nekompatindaj charlatanoj ! sal.gif
vere - Dio ne bezonas pastrojn. Ĉiu pastoro estas ĉarlatano. Sed - kiu estas ĉarlatano?
charlatano (FR) - *vaga komercisto de sanigaj rimedoj*

Karl Marks diris - "Riligo estas opio por popolo". Sed kaj opio iufoje estas saniga rimedo. Do - kaj ĉarlatanoj povas esti utilaj por ilia aĉetantoj.

Mi scias, ke vera religio ne estas opio, sed estas akvo. Sed komercistoj kotas kaj transmutacias puran akvan al opio, aŭ al koto.

Sed en plej kota rivero estas pura akvo. Simple bezone okuloj por distingi kaj filtrilo por purigo. Kaj kono bezone - kio estas pura akvo.

Unua indico de ĉarlatano estas - ŝanĝi Dion por monoj.

Kaj sed - estas pastroj - komercistoj kaj estas profetoj. Tiuj estas 2 grandaj diferencoj.

Kaj - K.Marks mem konstruis bazon por religio - materialismo-komunismo. (Reale, en materialismo materio anstataŭ Dio, Marks, Engels, Lenin ktp -profetoj, KPSS (komunista partio de Sovetio) - eklezio, ikonoj en kaj sur ĉiuj domoj (portretoj de Marks, Engels, Lenin ktp) - simple vidu fotoj de Sovetio)

En kapitalismo anstataŭ Dio - monoj. Monoj estas anstataŭ Dio por multe, multe homoj. Monoismo - tio estas religio de tiuj homoj.

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-09 11:08:26

vedev:anstataŭ Dio, Marks, Engels, Lenin ktp -profetoj, KPSS (komunista partio de Sovetio) - eklezio, ikonoj en kaj sur ĉiuj domoj (portretoj de Marks, Engels, Lenin ktp) - simple vidu fotoj de Sovetio

En kapitalismo anstataŭ Dio - monoj..
Vi bone resumis grandan parton de moderna historio dum la malvarma milito. La Soveta bloko havis komunismon kiel la religio, kaj la okcidenta mondo havis, praktike, monon. Ne mencii ke multaj pastroj ja estis ĉarlatanoj kaj eĉ pli malbonaĵoj okazis - mi ne ĝojas diri ke kelkaj religiistoj malutilis infanojn. Sendube tiaj aĉuloj indas je severa puno.

Sed ne ĉiuj sacerdotoj aŭ pastroj estas malbonfarantoj. Ne ĉiuj en la okcidenta mondo kultas monon, kaj ne ĉiuj rusoj estis komunismuloj aŭ eĉ ateistoj.

La scio ke la mondo ne estas perfekta, sed Dio jes, donas al ni kialon kaj motivon konservi idealojn, malhelpi malbonon kaj antaŭenigi bonon, kaj klopodi uzi nian liberan volon por penti de pekoj kaj estimi virtojn, ĉu ne?

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 11:29:20

Miland:
::::::::::::::*
Homoj havas la povon krei kulturon kaj rezoni - bakterioj kaj ĉiuj aliaj bestoj ne.
::::::::::::::*
- mi ne povas koni tion absolute certe. Ĉu vi komprenas lingvo de delfenoj? Rezoni? Ek!

Delfino ne bezonas en tio, ke vi bezonas - urboj, maŝinoj, vestoj. Ĉu ilia malpli perfektaj? Ĉu estas pli perfekta - simpla aŭ malsimpla, kompleksa? Kio estas simplo?

Ĉiu genia estas simpla, sed

Kulturo? Ĉu vi ŝatis teatro? Mi - ne. Por mi pli bone estas spekti al akvario - tre bela vido! Ĉu mi estas nekultura?
::::::::::::::
Tamen, ni ne interkonsentas pri la ideo de 'perfekteco' - al mi, tiu signifas ne nur la tuton sed ankaŭ la partojn. Por pli da debato utili, necesas ke ni uzu vortojn sammaniere.
::::::::::::::

Mi scias, ke "perfekta" estas = finita - tio vere kaj por bone kaj por malbone ( perfekta armilo). Do - ni devas kompreni, ke ne estas absolute perfekto krom absoluto. Hieraŭ perfekta armilo estos klabo, hodiaŭ - atoma bombo, morgaŭ - ni ne scias.

Do, mi scias, ke "perfekta" estas relativa termino, kaj bone estos, se ni diros - pli/malpli perfekta.

Absoluta perfekta estas sole tuto. Tuto = tuta spaco + tuta tempo ( Hieraŭ+hodiaŭ+ morgaŭ). Vere - la tempo ankaŭ estas relativa.
::::::::::::::::::::::
mi ne scias ĉu vi studis la anglan ĉe lernejo

- mi studis. (Bat ingliŝ speling iz teribl fo mi - it lajk tu ĉaina hieroglifz shoko.gif - Its was a joke. I can speak english (not very good), but esperanto more usefull)

Vere, Esperanto estas utila internacia lingvo por debati gravajn demandojn!
::::::::::::::::::::::

Jes, tio estas vere.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 12:06:46

Kraughne:
Vere, Esperanto estas utila internacia lingvo por debati gravajn demandojn!
Jes, jes, amiko! Mi ŝatas vian vidpunkton. Tamen, ĉiuj ne tute interkonsentos de ĉio (bedaŭrinde). `-_-

Almenaŭ ni havas esperon ankoraŭ...
Vere. Se ni volas interkonsenti de ĉio, ni devas havi povon diskuti. Mi scias, ke interreto + esperanto= bela donaco por tio celo.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 12:13:37

nshepperd:Se Dio povas ĉion, li povas resanigi la infanojn en Afriko. Kial li ne volas...?
Vi,eble, ne ŝatos mian respondon, sed mi respondos vere - ĉar tio estas ilia karmo. Nenio ne suferas senkaŭze.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 12:49:11

antoniomoya:
Homo havas liberan volon, estas morala estaĵo, kaj li devas agi konsekvence. Li ne povas fuĝi sian respondecon kaj ŝarĝi al alia (al Dio) la problemojn kiujn li mem okazigis.

Amike.
Jes. Sed - libera volo estas restrikta de ĝia povoj.

Ŝarĝi al alia kaj sarĝi al Dio - tio estas bagatele diverse, sed diverse .

Ĉar vere, Dio = ĉioj krom vi +vi. Vi estas parto de Dio, parto de tuta mondo. Vi simple ne povas ŝarĝi al Dio vian respondecon.

Vere, vi ankaŭ ne povas simple ŝarĝi vian respondecon al alia (krom vi) - ĉar separado vi/malvi estos tre relativa. Ĉiuj komutitaj kun сxiuj. Via respondeco revenos al vin.

Ĉar - tio estas diverse nur bagatele.

Ĉu mano de ŝtelisto povas ŝarĝi ĝia respondecon al piedo?

Sed kiam oni ekzekutas krimulon kaj hakas manon - tuta korpo febras. Sed iufoje oni hakas kapon.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 14:12:40

Miland:
Sed ne ĉiuj sacerdotoj aŭ pastroj estas malbonfarantoj.
- ĉiuj. Certe, estas pastroj kiuj faris ankaŭ bonan aferojn. Mi diris - en plej kota rivero estas pura akvo. Sed pura akvo en ĝi portas katon. Rusa proverbo: 'kulero de gudro malbonigas barelon de la medo'. Kaj alia rusa proverbo: 'neeble malmulte gravediĝi'

Ĉu angla lingva havas similaj proverboj?
Miland:Ne ĉiuj en la okcidenta mondo kultas monon, kaj ne ĉiuj rusoj estis komunismuloj aŭ eĉ ateistoj.
- Certe, ne ĉiuj, sed multaj. Kaj en Rusio,kaj en Saudio - ankaŭ kultas monon, eble - pleje, tio ne estas karaktera por okcidenta mondo,jes. Tio estas karaktera por kapitalismo. Okcidenta, orienta - ne estas grave.
Miland:ne ĉiuj rusoj estis komunismuloj*
- vere.
Miland:La scio ke la mondo ne estas perfekta, sed Dio jes, donas al ni kialon kaj motivon konservi idealojn, malhelpi malbonon kaj antaŭenigi bonon, kaj klopodi uzi nian liberan volon por penti de pekoj kaj estimi virtojn, ĉu ne?
- ne. Ĉar ni ne povas koni tuton - nia idealojn ne estas perfektaj. Ni ne devas konservi ilin. Kial?

Kial Dio estas perfekta? Ĉu vi vidis kalejdoskopon? Perfekto en senlima movo. Vivo estas simila kalejdoskopon. Volo de Dio - movo. Ĉu ni povas iri kontraŭ?

Jes, ni povas. Sed ĉu tio estos bone por ni?

Ĉu tio signifas - Ciuj en volo de Dio? Jes.
Ĉu tio signifas - ni ne povas malhelpi malbonon kaj antaŭenigi bonon ktp?

Ne, ne signifas.Ĉar volo de Dio estas integra kaj inkludas nia volon ankaŭ. Tio estas simila matematikon - adicio de vektoroj.

Sed ni devas multe, skrupule pensi - kio estas bone, kio estas malbone. Ĉu nia vektoro sama kun vektoro de Dia volo? Tio ne estas simple, jes.

(interalie, *Diabolo* sonas simile, ĉu ne?)

Vi ankaŭ povas iri kontraŭ Dian volon - kaj vi povas permuti tion, sed vi neniam ne povos permuti tion absolute. Ĉar vektoro de Dia volo pli granda ol via.

Sed vi devas koni, ke ne ĉia granda volo estas Dia volo... rideto.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-09 14:42:55

vedev:Rusa proverbo: 'kulero de gudro malbonigas barelon de la medo'. Kaj moderna rusa proverbo: 'neeble malmulte gravedi'
Ĉu angla lingva havas similaj proverboj?
Jes. Jen bona vikipedia paĝo pri anglaj proverboj. La rilatan ĉi tie estas:
"Unu putra pomo malbonigos la tutan barelon."

Kredoj pri la perfekteco de Dio, la nevidebla mondo, ktp fine estas bazita sur ne nur logiko sed la 'religiaj' spertoj de homoj. Fine, ni havas respondecon pri niaj propraj konvinkoj.

Iru bone.

Reen al la supro