Al la enhavo

Korekto de matematika artikolo mia

de Mandelbrot, 2009-marto-08

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Mandelbrot (Montri la profilon) 2009-marto-10 21:08:55

Dankon rideto.gif
Mi dirus simple "Ekzisto" anstataŭ "Ekzisteco" ĉar temas pri konkreta ekzisto de iu konkreta subaro, ne pri la abstrakta koncepto de ekzisto.
Jes, mia franca-esperanto vortaro diras same.
R povi dispartiĝi per du densaj subaroj...
estu
R povas dispartiĝi en du densajn subarojn...
Mi hezitis inter « per » kaj « en », sed mi nun pensas ankaŭ ke « en » estas pli bona.
Ĉu vi metis N-finaĵon pro statoŝanĝo?
Metrika spaco E nomiĝas densdisigebla se...
estu
Metrika spaco E estas densdisigebla se...
("densdisigebla" estas simple adjektivo priskribanta la spacon; ĝi ne estas nomo de la spaco. Same kiel mi estas alta, mi ne nomiĝas alta.)
Mi trovis alian matematikan artikolon en kiu « nomiĝas » estas uzata tiel : « Grupo nomiĝas abela aŭ komuta se [...] », do mi faris same. Sed vi pravas, « estas » estas pli bona.

Pri viaj aliaj korektoj, mi samopinias rideto.gif
Malfacilas kopii el la PDF-dosiero ial (multaj literoj iĝas fuŝaj)
Kiun pdf-legilon vi uzas? Per Evince en Ubuntu mi havas la saman problemon, sed per acroread funkcias pli bone.

Vilhelmo okulumo.gif

russ (Montri la profilon) 2009-marto-11 08:45:18

Mandelbrot:
R povi dispartiĝi per du densaj subaroj...
estu
R povas dispartiĝi en du densajn subarojn...
Mi hezitis inter « per » kaj « en », sed mi nun pensas ankaŭ ke « en » estas pli bona.
Ĉu vi metis N-finaĵon pro statoŝanĝo?
Jes. Ekzemple vidu ekzemplojn en la artikolo "dividi" de http://reta-vortaro.de
"dividi la kukon en 6 partojn" ktp
Kiun pdf-legilon vi uzas? Per Evince en Ubuntu mi havas la saman problemon, sed per acroread funkcias pli bone.
Jes, ĝuste Evince en Ubuntu, kiu prezentas al mi aliajn problemojn (pri presado) ankaŭ. malgajo.gif
Do mi provos acroread; dankon pro la sugesto!

Reen al la supro