Al la enhavo

Franca-parolantoj enskajpaj?

de Rohan, 2009-marto-09

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Rohan (Montri la profilon) 2009-marto-09 10:41:03

Saluton.

Mi lernas la francan. Dum solecaj momentoj, mi foje laŭtdiras francajn frazojn, kiel praktiko. Sed kiam mi estas kun iu alia, kiu ankaŭ parolas/lernas paroli la francan, mia lango tordiĝas kaj mi ne plu povas elparoli la sonojn ĝuste, kaj ankaŭ ĉiuj vortoj forviŝiĝas en mia kapo.

Do, pli da streĉa praktiko estas bezonata.

Ĉu iu franco ŝatus voĉbabili kun mi skajpe? Mi parolas la anglan flue, kaj parolas esperanton meznivele.

Bonesperante,
Rohan.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-20 20:03:08

Rohan:
Ĉu iu franco ŝatus voĉbabili kun mi skajpe?
Saluton,

Kion signifas la vortoj "skajpe" kaj "enskajpaj" ?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-marto-20 20:39:16

Rilatas al Skype: www.skype.com okulumo.gif

Ankaŭ mi bezonas praktiki la francan, kaj skajpo certe estas bona lernilo.

Sammondane,
Ĥod

ceigered (Montri la profilon) 2009-marto-21 03:40:20

Saluton Rohan!

Rodrigoo pravas - Skype estas tre bona lernilo, mi pensas ke estas multaj paĝaroj kiuj donas servojn de skype-lingvo-duado (parado), eble serĉi por ili.

Reen al la supro