Al la enhavo

Stanislavo Lem, pola verkisto

de piteredfan, 2006-aprilo-10

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

piteredfan (Montri la profilon) 2006-aprilo-10 01:51:03

Kion vi pensas pri la verko de Stanislavo Lem? Lia verko estis tradukita en multajn lingvojn. Cxu li estas tradukita en Esperanton?

Kat (Montri la profilon) 2006-aprilo-10 10:30:26

Saluton!

Mi ankoraŭ ne legis Lem, sed mi trovis kelkajn verkojn de li surrete:

 1: "Surloka Esploro" ĉe la Esperanto-TTTejo de Jurij FINKEL.

 2: Teatraĵon "Luna Nokto" ankaŭ ĉe la Esperanto-TTTejo de Jurij FINKEL. 

 3: "Kiel la Modo Saviĝis" ĉe Esperanto.pl

 Mi legos ĝin poste kaj revenos ĉi tie por plua diskutado.  Ĝui!

 -- Katjo

 

Gamilon (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-19 01:20:55

Mi nur legis "Solaris". Mi legis ĝin en la hispana lingvo. Mi trovis kelkajn aferojn ke mi ne tute komprenis, sed mi devas diri ke la libro emociigis min, speciale la fino de la libro. Certe, en la estoneco mi volas legi "Solaris" ree, kaj ankaŭ aliajn verkojn de Lem.

sinjoro (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-31 18:46:02

Mi ŝategas Lemajn filozofio kaj verkado kaj legas (kaj iam rigardis lin televide, ĉar pola televido iam faris intervjuojn kun li) kun plezuro. Laŭ mi, Stanisław Lem estis unu el la plej grandaj polaj saĝuloj, pensantaj pri estonteco de nia lando, zorganta pri ĝia nuntempo (politikaj problemoj, militoj, ktp.).
"Solaris", krom "Stelaj taglibroj" estis mia plej amata libro de li. Ĝi ne estas simple laŭvica, fantazia libro pri futuro. Ĝi diras pri profunda vero, pri limoj de homa menso, pri io "pli granda kaj pli bona" - Solaris estas ateista provo, ke homo ne povas priskribi sin kiel plej bona "kreaĵo de la Dio".
Lem ĝis la fino estis ateisto, malgraŭ ke multaj samnacianoj volis priskribadi lin kiel katoliko. Mi ne konsentis kun li nur en unu afero - onidire, Lem estis volontulo de mortpuno.

Reen al la supro