Al la enhavo

prezenco de rakonto

de crescence, 2009-marto-15

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-15 12:31:04

Saluton,

Estas en franca lingvo tempo nomata "présent de narration".

Oni uzas tiun prezencan tempon por rakonti pasintan rakonton.

Ĉu tiu uzo eblas en esperanta lingvo ?

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-15 14:42:23

PMEG ŝajnas jesi al tio, en la jenaj rimarkigoj pri la prezenco:
Iafoje en rakontoj oni uzas AS-tempon por la tempo de la rakonto, por tiu tempo, kiun la rakonto atingis. Tia speciala stilo povas plivigligi la rakontadon:

Ne suspektante ion li iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo [...] Unue la rakontanto uzas IS-verbon por pasinteco, sed poste li ŝanĝas al AS-formo por ke la aŭskultanto aŭ leganto sentu kvazaŭ li mem ĉeestas, kaj povas aŭdi la pafon.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj/reala/...

..kaj pri nun..
En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis, = “en tiu momento, je tiu tempo, tiam”. Nun donas pli vivan koloron al la rakonto ol la normala tiam, kvazaŭ la aŭskultanto mem ĉeestus la okazaĵojn, kvazaŭ estus nuna tempo:

Nun ŝi aliris al la skribtablo.[M.178] = Tiam ŝi aliris... * Ĉiuj alte ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana.[FA2.30] * Nun ĝi estis iom ripozinta.[FA2.6]
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vo...

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-15 16:33:28

Grandan dankon !

Reen al la supro