Al la enhavo

Litero Ŭ

de vedev, 2009-marto-21

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-21 19:37:11

Mi ne povas kompreni senco de tio litero. "Ŭ" Ĉu tio reale estas grave - ambau aŭ ambaŭ? auskulti aŭ aŭskulti? au aŭ aŭ? demando.gif

Mi absolute ne komprenos necesecon de tioj diferencaj literoj. Kiu povas komprenigi?

Espi (Montri la profilon) 2009-marto-21 20:16:09

Saluton vedev,

ĉu vi konas tiun paĝon?

Eble estos helpanta al vi. sal.gif

Amike
Klaus-Peter

Tarnoob (Montri la profilon) 2009-marto-21 20:27:01

Neniu povas komprenigi.

Mi ankaŭ ne ŝatas ilin multe, sed ĝi estas la prezo ni pagas por la plena 'fonetike-lego'. Senebla estas krei la perfektan lingvon, ni devas elekti. Sed mi opinas, ke la x-sistemo estas sufiĉa solvo ridulo.gif

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-21 21:10:38

Tarnoob:Neniu povas komprenigi.

Mi ankaŭ ne ŝatas ilin multe, sed ĝi estas la prezo ni pagas por la plena 'fonetike-lego'. Senebla estas krei la perfektan lingvon, ni devas elekti. Sed mi opinas, ke la x-sistemo estas sufiĉa solvo ridulo.gif
Mi estas parte konsenta kun vi, x-sistemo estas sufiĉa, sed se mi skribos - " mi auskultas", "esti au ne esti - en tio estas demando", "bedaurinde", "hierau", "morgau", ktp - ĉu vi ne komprenos min?

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-21 21:12:36

Espi:Saluton vedev,

ĉu vi konas tiun paĝon?

Eble estos helpanta al vi. sal.gif

Amike
Klaus-Peter
Multe dankon,sed en tio dokumento estas tre multe da literoj por mi. ploro.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-21 21:35:33

vedev:Mi ne povas kompreni senco de tio litero. "Ŭ" Ĉu tio reale estas grave - ambau aŭ ambaŭ? auskulti aŭ aŭskulti? au aŭ aŭ? demando.gif

Mi absolute ne komprenos necesecon de tioj diferencaj literoj. Kiu povas komprenigi?
Se la u ne havas la superskribon, ĝi komencas novan silabon: ambau do estus am-bá-u. Aliaflanke, la literkombinaĵo estas diftongo.

La kombinaĵo au, kiel en balau, estas tre malofta. Тиал амбаў виай вортой девус хави ла суперскрибон.

Анкаў: ви узис “тиой” анстатаў “тиуй”. Виду тиун лигилон пор ла малсамецо.

Ми пардонпетас, ке миа Латина клаваро фушиџас. Ми есперас, ке ви повас леги Кирилан Есперантон.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-21 21:50:47

Saluton!

vedev:Mi ne povas kompreni senco de tio litero.
Kio laŭ vi estas senco de litero? rideto.gif

Tiu litero ŭ ja reprezentas la sonon [w], kiu estas alia ol tiu de la letero u ().
"Ŭ" Ĉu tio reale estas grave - ambau aŭ ambaŭ? auskulti aŭ aŭskulti? au aŭ aŭ? demando.gif
Ĉu por vi ne estas diferenco inter balau resp. pereu (vokalduopoj) unuflanke kaj to resp. ro (diftongoj) aliflanke?

Ĉu vi prononcas la diftongojn same kiel la sinsekvajn vokalojn?

Se jes, vi nepre lernu distingi inter ambaŭ!

La prononcoj ja diferencas kaj laŭ fundamenta principo de E-o malsamaj sonoj skribiĝu per malsamaj literoj.

Estas vere, ke ŭ fakte uziĝas nur post a, e kaj o.

Dum estas relative ofta -- konsideru vortojn kiaj ank kaj bald --, estas apenaŭ uzata.

(Mi ne certas, ĉu iu serioze uzemus .)

Analoga situacio estas tiu de la "paro" i/j:

En balai, perei, scii, vetoi kaj detrui oni ĉiam prononcas du vokalojn.

Aliflanke en bonaj, plej, homoj kaj tuj estas diftongoj.

(Ĉu koresponde al ii oni uzu ankaŭ ij eble meritas apartan disk/puton.)
Mi absolute ne komprenos necesecon de tioj diferencaj literoj.
Eble vi pensas tiel, ĉar:

1. ŭ aperas nur post vokalo.

Aliflanke j ne nur formas diftongojn, sed ankaŭ aperas antaŭ vokalo en multaj vortoj, ekz. ja, je, ju.

Tiuj lastaj ja bezonas distingiĝi de ia, ie kaj iu, kies prononco estas alia.

2. ŭ praktike aperas nur en kaj , diftongoj, kiuj estas tre maloftaj kompare al ekz. aj kaj oj.

3. La evoluo de latina I al modernaj I kaj J kaj ties uzado kiel vokalo kaj duonvokalo en E-o eble estas malpli ŝoka ol la ekzisto de Ŭ anstataŭ ekz. W.

Sed Z. decidis, ke krom Q (= kv), X (= kskz) kaj Y (= ij) ankaŭ W (= ŭv) ne aperu en la alfabeto de E-o.

Iuj ja uzas w en sia privata anstataŭa literumado, kiam literoj kun supersigno ial ne uzeblas.

Sed laŭ la Fundamenta Gramatiko (rusa versio) en tia situacio oni uzu u anstataŭ ŭ.

Rimarku, ke kontraste al la aliaj kvin "specialaj" literoj -- ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ fariĝas ch, gh, hh, jh kaj sh) la supersigno de ŭ ne anstataŭiĝas per h.
Kiu povas komprenigi?
Eble mi povis kontribui al fina kompreniĝo. rideto.gif

Kolonjano

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-21 21:51:04

jchthys:

Se la u ne havas la superskribon, ĝi komencas novan silabon: ambau do estus am-bá-u. Aliaflanke, la literkombinaĵo estas diftongo.

La kombinaĵo au, kiel en balau, estas tre malofta. Тиал амбаў виай вортой девус хави ла суперскрибон.

Анкаў: ви узис “тиой” анстатаў “тиуй”. Виду тиун лигилон пор ла малсамецо.

Ми пардонпетас, ке миа Латина клаваро фушиџас. Ми есперац, ке ви повас леги Кирилан Есперантон.
Dear jchthys! I can read both Latin and the Russian letters easily. If you dont understand me on an Esperanto, I will explain the question in English.
I do not understand the necessity of this diphthong. He does not carry the meaningful semantic loading.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-21 22:13:09

KoLonJaNo:

Ĉu por vi ne estas diferenco inter balau resp. pereu (vokalduopoj) unuflanke kaj to resp. ro (diftongoj) aliflanke?
::*

Jes, por mi ne estas. En rusa lingvo eŭro = evro, aŭto=avto. Sono "w" ne uzanta en rusa lingvo.

Certe, mi povas distingi inter ambaŭ, sed mi ne komprenas kial tia distingo estas bezone.
Mi pensas, tio estas superflua malsimpleco en plana internacia lingvo.

Ankaŭ mi pensas, ke Ĥ - ankaŭ absolute ne bezone.[/quote]

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-22 00:03:49

Saluton!

vedev:
KoLonJaNo:Ĉu por vi ne estas diferenco inter balau resp. pereu (vokalduopoj) unuflanke kaj to resp. ro (diftongoj) aliflanke?
[...]

Certe, mi povas distingi inter ambaŭ, sed mi ne komprenas kial tia distingo estas bezone.
Do mi plene malsukcesis. malgajo.gif
Mi pensas, tio estas superflua malsimpleco en plana internacia lingvo.
Certe vi povas proponi planlingvon, kiu ne enhavas superfluajn malsimplecojn.

Ĉu eble Slovio estas tia? rideto.gif

Sed atendu momenton ...

Ĉu ne iu s-ro SCHLEYER kredis, ke li trovis tiun Sanktan Gralon kaj la fia homaro rifuzis akcepti la dibenitan Volapukon?

Nu, en la jaro 2009 oni eble proponu planlingvon, kies komplekseco estas ie inter tiuj de Tokipono kaj Interlingvao.
Ankaŭ mi pensas, ke Ĥ - ankaŭ absolute ne bezone.
Jen surprizo por mi!

Mi atendus, ke ruslingvano pledus por forigo de H kaj ja ŝatus konservi la literon Ĥ. rideto.gif

Sed fakte Ĥ jam fariĝis la plej malofta litero en E-o.

Vi bezonos proponi nur facile akcepteblajn alternativojn al la malmultaj postvivintaj Ĥ-vortoj kaj jen la fina forigo de tiu ĝenaĵo!

Paŝon post paŝo ... okulumo.gif

Evidente mi eksciis pri E-o tro frue, ĉar knabaĝe mi simple akceptis la lingvon, kia ĝi estis tiam, kaj ankoraŭ nun uzas ĝin malgraŭ ĝia evidenta malperfekteco.

Honteme kaj scivoleme,
Kolonjano

Reen al la supro